Saturday, January 8, 2011

BENITA POR BENI ALIAJN

Estimataj,
BENITA POR BENI ALIAJN
“Kaj la Eternulo diris al Abram: Iru el via lando, el inter via parencaro, kaj el la domo de via patro, al la lando, kiun Mi montros al vi. Kaj Mi faros vin granda popolo, kaj Mi benos vin kaj grandigos vian nomon, kaj vi estos beno. Kaj Mi benos viajn benantojn, kaj viajn malbenantojn Mi malbenos, kaj benigxos per vi ?iuj gentoj de la tero. Kaj Abram iris, kiel la Eternulo diris al li...” (Genezo 12:1-4).
Mia novjara pregxaj deziroj al homoj en la dissendlistoj de mia reta servo estis bazitaj sur la promesoj kiujn Dio donis al Abraham kiam Li alvokis lin foriri el lia denaska lando al lando kiun Li montrus al li. Mi bazu ankau mian unuan predikon por la novjaro sur la promesoj. La promesoj estas fundamente promesoj de benoj. Dio promesis grandigi la nomon de Abraham. Cxi tiu promeso estis plenumita je la vivoj kaj lando de la popolo Izraela, la Judoj. Ecx, gxis nuntempe, cxi tiuj homoj kaj ilia lando ankorau estas grandaj. Dio promesis beni Abrahamon. Cxi tiu beno estis je multaj rimedoj. Tamen, li estus benita esti beno al aliaj homoj. Li estus kanalo de la benoj de Dio al aliaj homoj. Efektive, alia rilata promeso estas ke cxiuj homoj surtere estos benitaj per Abraham. Kvankam, multaj homoj kaj landoj estis benitaj per Abraham kaj liaj idoj, sendube, cxi tiu posta promeso estis plenumita per Jesuo Kristo kiu venis kiel la Semo de Abraham (vidu: Galatoj 3:16). La vivo de Abraham estis ja beno al multaj homoj kiuj renkontis lin. Li volonte alprenis Loton kun si kiam li forlasis sian popolon, kaj Lot farigxis granda homo per Abraham. Ecx kiam Lot sxajne trompis lin kaj suferis grande pro tio, Abraham iris por savi lin de liaj kaptintoj. Abraham estis beno al la regxo de Sodom kiam li rifuzis akiri la rabadon. Li estis tia beno ke li estis beno al angxeloj nescie per lia tutkora gastemo (vidu: Genezo 18; Hebreoj 13:2).
La promesoj al Abraham sxajne estas senkondicxe, sed estas evidente ke ili ne estus plenumitaj se Abraham decidus esti indiferenta al la frua ordono de Dio forlasi lian landon kaj liajn parencojn. Lia obeado al la alvoko de Dio estas cxefa al lia beno kaj estante beno al aliaj homoj.
Cxu vi volas esti benita cxi-jare? Estu preta obei Dion kaj esti beno al aliaj homoj. Li faros vin kanalo de Siaj benoj al aliaj homoj se vi faros vin uzebla de Li. Vi estos benita beni aliajn homojn cxi-jare je la nomo de Jesuo. Amen.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment