Sunday, December 20, 2009

JE LA PLENECO DE LA TEMPO

Estimataj,
JE LA PLENECO DE LA TEMPO
"Sed kiam venis la pleneco de la tempo, Dio elsendis Sian Filon, el virino naskitan, sub legxo naskitan" (Galatoj 4:4).
La supra citajxo estas malofte uzita por kristnaskaj predikoj. Tamen, gxi klare malkasas la celon de kristnaskfesto - la nasko de Jesuo Kristo. Jesuo Kristo, "kiu, estante en la formo de Dio" (Filipianoj 2:6), estis naskita el virino dum la Mosea Legxo estis ankorau funkcianta por ke Li povu reacxeti multe da tiuj kiuj kredas je Li el la sklaveco de peko kaj la legxo. Li venis sub la legxo por ke Li plenumu la legxon (Mateo 5:17). Li estis naskita je tauga tempo, au prefere, kiam la tempo por Lia veno estis matura per tio plenumi la promesojn pri Lia nasko per multaj profetoj antau centoj kaj miloj da jaroj.
Cxi tio estas tre signifa por ni nuntempe cxar gxi konfirmas la fakton ke Dio plenumos Siajn promesojn por ni je la pleneco de la tempo por la plenumo de tiaj promesoj. Dum la promesoj de la unua veno de Jesuo Kristo estis plenumitaj post centoj kaj miloj da jaroj kiam venis la pleneco de la tempo, la promesoj pri Lia dua veno ankau estos plenumitaj kiam venos la pleneco de la tempo por ilia plenumo. Same, kiam venos la pleneco de la tempo, ne gravas la situacio au obstaklo, Dio plenumos Siajn promesojn por cxiu el ni.
Dum ni festas la kristnaskon cxi-jare, cxu la Eternulo jam promesis al vi ion de Sia skribita Vorto au en iu aparta parolita vorto kiun Li ne plenumis? Ne perdu esperon! Kiam vi ne atendos tion, Li plenumos la promesojn je ilia pleneco de la tempo cxar "Fidela estas Tiu, kiu vin vokas, kiu ankau faros" (1 Tesalonikanoj 5:24).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

2 comments:

  1. This comment has been removed by the author.

    ReplyDelete
  2. Dankon por ĉi fonto... mi amas la oportunon uzi mian Esperanton kreski anime. Daŭru la bonan laboron!

    Mi ĵus aĉetis esperantan Biblion antaŭ nokto, sed mi leginta ĉi tie antaŭ. :)

    PS-
    klare malkaŝas*?

    ReplyDelete