Saturday, December 26, 2009

SE VI NE VIDUS...

Estimataj,

SE VI NE VIDUS...

"Kaj la fido estas realigo de esperatajxoj, provado de aferoj ne vidataj" (Hebreoj 11:1).

Dum unu el siaj prezentoj je iu kunsido, mia estro je mia laborejo aludis al iu citajxo de iu nekonata verkinto kiu estas tiel inspira al mi. Jen la citajxo angle: "If you do not see before you see, then you will not see." [Esperante: Se vi ne vidus antau ol vi vidas, vi ne vidos.] Por subteni sian punkton, li uzis konstruan planon kiun arkitekto desegnas kaj kiu servas kiel la desegnajxo de la proponita konstruajxo. La arkitekto jam vidis la realan konstruajxon antau ol gxi estas konstruita.

Estas eble neniu ago de fido je desegno de kontrua plano, sed estas rilato inter la duo. Iu populara diro estas jene: Vido estas fido. Tamen, infano de Dio vivas fide, ne vide (2 Korintanoj 5:7). Homo de fido desegnos planon en sia menso kaj laboras por efektivigi la planon. Li jam vidis la realigon antau ol gxi reale okazas. La skribinto de la letero al la Hebreoj asertis ke havi fidon estas vidi la nekapablecon per la okulo de kapableco (11:1). Estas vidi je onia menso tion kio okazos estonte kaj labori al gxia realigo. Ne mirinde, li listigis multajn virojn kaj virinojn de la Malnova Testamento kiuj unue vidis antau ol ili vidis kaj farigxis herooj de fido kiujn ni imitas nuntempe.

Dum ni alproksimigxas al la jaro 2010, kion vi vidas je via menso? Cxu vi vidas bonajxojn okazontajn al vi? Se vi ne vidus antau ol vi vidas, vi ne vidos.

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment