Saturday, September 19, 2009

KIAM DIO ESTAS SILENTA

Estimataj,
KIAM DIO ESTAS SILENTA
"Kaj Abram havis la agxon de okdek ses jaroj, kiam Hagar naskis Isxmaelon al Abram. Kiam Abram havis la agxon de naudek nau jaroj, aperis la Eternulo al Abram, kaj diris al li: Mi estas Dio la Plejpotenca; iradu antau Mi kaj estu senpeka" (Genezo 16:16-17:1).
Abraham havis la agxon de sepdek kvin jaroj kam Dio diris al li forlasi sian popolon kaj iri al lando kiun Li montros al li. La ordono estis kun sepobla promeso ke Dio faros lin granda popolo; ke Dio benos lin; ke Dio grandigos lian nomon, ke li estos beno; ke Dio benos liajn benantojn, kaj liajn malbenantojn Li malbenos; kaj cxiuj gentoj de la tero benigxos per li (vidu: Genezo 12:1-4). Cxi tiuj promesoj estis faritaj al homo kiu ne havis ian biologian infanon je la agxo de sepdek kvin jaroj. Tamen, li kredis je Dio kaj obeis Lin. Post kelka tempo, Dio reasertis Siajn promesojn por li, sed li miris kiel la promesoj estos plenumitaj cxar li restis seninfana. Li ecx pensis ke sia cxefservanto heredos lian posedajxon. Tamen, Dio recertigis lin ke "nur tiu, kiu eliros el [lia] internajxo, estos [lia] heredanto" (Genezo 15:4), kaj ke liaj idoj heredos la landon kie li estis fremdulo. Abraham kredis je Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto.
Tamen, kiam sxajnis ke Dio estis silenta kaj sxangxis Sian penson plenumi Sian promeson doni al li filon, Sara, la edzino de Abraham, kaj li, provis helpi al Dio. Ili arangis ke la sklavino de Sara nasku infanojn por Abraham. Lau ilia moro, cxi tio estas tauga, sed tio ne estis la absoluta plano por ili. Je la agxo de okdek ses jaroj, Hagar, la sklavino de Sara, naskis al Abraham filon nomita Isxmael. Kvazau Dio ankorau estis silenta pri Siaj promesoj por Abraham dum aliaj dek tri jaroj. Abraham eble pensis ke Dio plenumos Siajn promesojn per Isxmael. Efektive, li pridebatis je tiu direkto kiam Dio aperis al li denove post dek tri jaroj dum li dubis la fakton ke Sara ankorau povas naski filon al li je sia maljuneco kaj diris al Dio lasi Isxmaelon ricevi la benojn. Dio diris al li ke Sia absoluta volo estis por Isaak, la filo kiun Sara naskos, ne Isxmael (Genezo 17:15-21). Sxajnis ke Dio estas silenta, sed Li havis planon por Abraham kaj Sara, kaj Li deklaris la planon: "Mian interligon Mi starigos kun Isaak, kiun naskos al vi Sara en cxi tiu tempo en la venonta jaro" (Genezo 17:21). Dio ja plenumis Siajn planojn kaj promesojn en la vivo de Abraham.
Kiel Dio estas silenta pri viaj aferoj? Cxu vi jam perdis konfidon je Li pro Lia silento? Cxu vi provas helpi al Dio? Eble sxajnas ke Dio estas silenta, sed Li ne estas tia. Li havas pli bonan planon por vi. Li diras, "Cxar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo, intencojn al bono kaj ne al malbono, por doni al vi estontecon kaj esperon" (Jeremia 29:11). Audu cxi tion ankau: "Cxar Miaj pensoj ne estas viaj pensoj, kaj viaj vojoj ne estas Miaj vojoj, diras la Eternulo. Kiom la cxielo estas pli alte ol la tero, tiom Miaj vojoj estas pli alte ol viaj vojoj, kaj Miaj pensoj ol viaj pensoj. Cxar kiel la pluvo kaj la negxo falas de la cxielo kaj ne revenas tien, sed malsoifigas la teron kaj naskigas kaj produktigas gxin kaj donas semon al la semanto kaj panon al la mangxanto: tiel estos Mia vorto, kiu eliras el Mia busxo; gxi ne revenos al Mi vane, sed plenumos Mian volon, kaj sukcesos en tio, por kio Mi gxin sendis. Kun gxojo vi eliros, kaj kun paco vi estos kondukataj; la montoj kaj montetoj sonigos antau vi kanton, kaj cxiuj arboj de la kampo plaudos per la manoj. Anstatau pikarbetajxo elkreskos cipreso, anstatau urtiko elkreskos mirto; kaj tio estos gloro por la Eternulo, eterna signo, kiu ne ekstermigxos" (Jesaja 55:8-13).
Kiam Dio estas sxajne silenta pri via afero, Li volas ke vi "iradu antau [Li] kaj estu senpeka" (Genezo 17:1). Tio estas, estu fidela kaj atendu Lian miraklon. Gxi eble estos je longa tempo, sed Li certe faros gxin!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Mi unue dissendis cxi tiun mesagxon je la 8-a de oktobro, 2006.

No comments:

Post a Comment