Saturday, September 12, 2009

CXU KOLERA KUN DIO? NENIAM!

Estimataj,
CXU KOLERA KUN DIO? NENIAM!
"Kiam la figarbo ne floros, La vinberbrancxoj ne donos fruktojn, La olivarbo rifuzos sian laboron, La plugokampoj ne donos mangxajxon, La sxafoj estos forkaptitaj el la sxafejo, kaj en la staloj ne trovigxos bovoj: Ecx tiam mi gxojos pri la Eternulo, mi estos gaja pri la Dio de mia savo. La Eternulo, la Sinjoro, estas mia forto; Li faras miajn piedojn kiel cxe cervo, Kaj venigas min sur miajn altajxojn. Al Li, la Venkanto, iru miaj kantoj" (Hxabakuk 3:17-19).
Kiam mi elvenis de la usona ambasadejo post la tria sinsekva viza refuzo, mi estis amarigita. Cxu mi ne pregxis suficxe? Kio pri la pregxoj kaj profetajxoj de centoj da homoj al la sukceso de cxi tiu viza intervjuo? Kio pri miaj multaj fastoj? Cxu Dio ne plu respondas al pregxoj? Kial Li senigis min de la eksterlanda vojagxo por pluaj studoj je cxi tiuj tri tempoj? Cxi tiuj pensoj kolerigis min esti kolera pri la vivo kaj kontrau Dio. Cxu Li ankoraux estas inda je miaj lauxdo kaj adoro? Tiam, la vortoj de Hxabakuk venis en mian penson: Kvankam Dio ne "respondas" al miaj pregxoj kaj estas nenia videbla indico de Lia zorgxo, ankoraux, mi lauxdos Lin!
La libro de Hxabakuk portretas Dion kiel mirigan, ankoraux Hxabakuk plendis pri kial la malvirtuloj prosperis dum la virtuloj suferis. Sxajnis ke Dio ne agis laux lia atendo. Ankoraux, li konkludis sian profetajxon per laudoj de Dio cxar li sciis ke estas bonfarema Dio malantaux la sxajna neplacxa cirkonstanco. Li anstatauxe gxojas en la Eternulo ol esti kolera kun Li.
Ijob, en sia angoro lauxdis Dion. Kial? Li rememoris en siaj doloroj ke la celo de Dio estas cxiam bona. Auxskultu lin, "Li ja mortigos min, kaj mi ne havas esperon." (Ijob 13:15); "Sed mi scias, ke mia Liberigonto vivas, Kaj fine Li levigxos super la polvo. Kaj post kiam mia hauxto estos tiel detruita kaj mi estos senkorpa, mi vidos Dion" (Ijob 19:25-26); kaj "Sed mian vojon Li konas; Se Li min elprovos, mi eliros kiel oro" (Ijob 23:10).
Cxu vi petadas Dion fari ion por vi sed Li sxajne prokrastas gxin? Cxu vi pensadas forlasi vian unuan fidon al Li pro cxi tio? Cxu vi pridubas la indecon de Liaj lauxdo kaj adoro? Cxu vi ankaux estas je la esti kolera kontrau Dio pro cxi tio? Neniam pensu tiel!
La psalmisto fieris pri la zorgxo de Dio, "Ecx kiam mi iros tra valo de densa mallumo, mi ne timos malbonon, cxar Vi estas kun mi; Via bastono kaj apogigxilo trankviligos min" (Psalmo 23:4), kaj Salomono ankaux diris, "Pro sia malboneco malvirtulo estos forpusxita; Sed virtulo ecx mortante havas esperon" (Sentenco 14:32).
Dio havas celon en via doloro. Cxi tiu celo estas cxiam bona. La aflikto estas Die arangita por reekzameni niajn dezirojn kaj malkasxi Lian plibonan planon por ni. Turnu vian deziregon al Li. Li pruvos Sin al vi. Li estas ankoraux Dio. Li estas inda je viaj fido kaj adoro. Cxu kolera kun Dio? Neniam!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Mi unue dissendis cxi tiun mesagxon je 19-a de julio, 2004.

No comments:

Post a Comment