Wednesday, December 31, 2008

NIAJ PREGXOJ POR VI EN LA JARO 2009!

Estimataj,
NIAJ PREGXOJ POR VI EN LA JARO 2009!
Glorata estu la Eternulo por la graco de vido de alia jaro-la jaro 2009.
Kutime, Opeyemi mia edzino, kaj Boluwatife kaj IfeOluwa niaj infanoj kunigxas kun mi bonvenigi vin en la novjaro per cxi tiuj pregxoj adaptitaj de Jesaja 40:4-5:
- cxiu valo je via vivo estos levigxinta;
- cxiu monto kaj monteto estos malaltigxinta;
- la malebenajxo farigxos ebenajxo, kaj la montaro farigxos valo;
- je via vivo aperos la majesto de la Eternulo; kaj
- cxiu karno kune vidos kaj gloros la Eternulon kun vi.
Cxar la busxo de la Eternulo parolis ilin, ili plenumigxos je via vivo cxi-novjare je la nomo de Jesuo. Amen.
Felicxan kaj prosperan Novjaron!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro),
Baptist Building, Oke Bola,
PMB 5113, Ibadan 200001, Nigxerio.
+234 805 515 9591
http://www.thewordthruthenet.org/
http://groups.yahoo.com/group/spiritanutrajxo/
http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/
http://spiritanutrajxo.blogspot.com/

PS:
Sendu vian respondon rekte al au kopiu min cxe spiritualdigest@yahoo.com. Dio benu vin!!!

Saturday, December 27, 2008

CXU VIN DIO POVAS UZI?

Estimataj,

CXU VIN DIO POVAS UZI?

"...la angxelo Gabriel estis sendita de Dio en urbon de Galileo, nomatan Nazaret, al virgulino fiancxinigita kun viro, kies nomo estis Jozef, el la domo de David; kaj la nomo de la virgulino estis Maria. Kaj li venis al sxi, kaj diris: Saluton al vi la grace favorita, la
Eternulo estas kun vi" (Luko 1:26-28).

La kristnaka festo por la jaro jam venis kaj forpasis. Ne gravas la debato de kelkaj homoj ke kristnaska festo estas "kristana," mi eltiru iun lecionon el unu el la personoj de la rakontoj de Sankta Biblio rilate la feston. La Virgulino Maria estis la dua plej grava persono en la Kristnaskaj rakontoj. Dio aparte uzis sxin esti la ujo de la akusxo de la Infano Jesuo.

Oni jam profetis la virgulan naskon de la Mesio dum centoj de jaroj antau ol gxi fakte okazis (vidu: Jesaja 7:14). Estis multaj virgulinoj en Izrael dum la epoko de Maria. Sxi estis grace favorita esti la patrino de la Savinto. Tamen, kelkaj ecoj en sxi distingis sxin el cxiuj virgulinoj kaj virinoj de sxia epoko. Sxi estis pia. Sxi estis virta. Sxi estis humila. Sxi estis fidela. Sxi estis kredema. Sxi estis preta esti ilo je la manoj de Dio, ecx kiam sxajnis ke tia preteco alportus eblan malakcepton de sxia fiancxo kaj malhonoron de la socio. Ne mirinde, sxi estis grace favorita kaj benita (vidu: Luko 1:28, 48).

Dio ankorau sercxas homojn kiujn Li uzos por Siaj planoj kaj celoj nuntempe. Cxu Li povas trovi vin utila por Sia servo? Cxu vi estas pia? Cxu vi estas humila? Cxu vi estas fidela? Cxu vi estas kredema? Cxu vi estas preta esti ilo je Liaj manoj ne gravas la sxajna malbona sekvo kiun tio okazigus al vi je la mondo?

Dio estas preta grace favori kaj beni vin. Estu preta esti bona ilo de Li dum ni estas enirontaj alian jaron. Estu disponebla al Li. Vi ne bedauros fari tiele.

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Wednesday, December 24, 2008

KIAL VI MALBENUS?

Estimataj,

KIAL VI MALBENUS?

"Benu tiujn, kiuj vin persekutas; benu, kaj ne malbenu" (Romanoj 12:14).

"...ne repagantaj malbonon kontrau malbono, nek insulton kontrau insulto, sed kontraue benadantaj; cxar al tio vi estas vokitaj, por ke vi heredu benon" (1 Petro 3:9).

Dum mi dissendis miajn kutimajn pregxajn dezirojn por la komenco de la monato per SMS malfrue je la mateno de la unua tago de cxi tiu monato, mi ricevis telefonovokon de nekonatino kiu estis furioza je mi pro tio ke sxi ricevis SMS de mi en sia portebla telefono. Malgrau mia prezento kaj klarigo, sxi ne hezitis malbeni min cxar sxi
ricevis pregxan deziron de nekonato. Ecx miaj benoj por kontraui sxian malbenoj ne cesigis sxin de sxia malbenado. Mi poste sendis alian SMS plene de benoj al sxi, kvankam sxi ne reagis al la dua SMS.

La okazo igis mi miri: kial oni malbenus alian personon? Estas kompreneble se oni malbenus iun au ion pro io malbona kiun la persono au io jam faris, au io bona kiun la persono au io ne faris. Tamen, malbeni pro io bona kiu venas de nekonata fonto estas
neimageble por mi.

Multaj instruoj de la Sankta Biblio instruas kontrau malbenado,
anstataue, ili instruas ke ni devas beni homojn, ecx homojn kiuj faras malbonajxojn al ni (Mateo 5:44; Luko 6:28; Romanoj 12:14, 19-21; 1 Tesalonikanoj 5:15; 1 Petro 3:9). Jesuo Kristo kaj aliaj fruaj kristanoj montris cxi tion (vidu: Luko 23:34; Agoj 7:60; 1 Korintanoj 4:12-13; 1 Petro 2:21-23).

Estus nenia kialo poe malbeni aliajn homojn. Ecx kiam homoj faras aferojn kiuj meritas vian malbenon benu ilin kaj lasu Dion jugxi (vidu: Romanoj 12:19). Vi estas vokita esti beno al aliaj (1 Petro 2:21; 3:9). Kial vi malbenus?

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

LA ETERNULO VIN GARDOS

Estimataj,

LA ETERNULO VIN GARDOS

"La Eternulo vin gardos de cxia malbono, Li gardos vian animon. Eternulo gardos vian eliron kaj eniron, De nun kaj eterne" (Psalmo 121:7-8).

La Eternulo jam promesis je multaj lokoj en la Sankta Biblio gardi Siajn homojn de cxia dangero (vidu: Ijob 5:19-27; Psalmoj 41:2; 91:9-16; 97:10; 145:20; 121:3-8; Sentencoj 2:8; 3:23-26; 2 Timoteo 4:18). Cxi tiuj promesoj estis lauvorte plenumitaj je la vivoj de multaj homoj inkluzive min antau nelonge. Iuj armitaj rabistoj invadis la urbegon kie mi logxas antau kelkaj tagoj kaj teruris la logxantojn, mortigis multajn policanojn kaj civilulojn dum ili libere rabis kelkajn bankojn en la urbego. Mi estis en unu el niaj pregxejoj cxe la urbocentro kun iu pastoro kiam la misfaro komencigxis. La Eternulo gardis min kaj mi alvenis al mia hejmo sekure tiutage. Tamen, mia atesto ne estas elstara kiel tiuj de alia pastoro kaj unu membro de lia pregxejo. La pastoro estis kaptita je unu el la varmaj lokoj de la misfaro dum la membro estis kaptita je alia loko. La kolrompuloj mortigis du policanojn je cxeesto de la pastoro. La membro de lia pregxejo estis en sia auto dum pli ol unu horo kusxinta dum la rabistoj pafis sporade ie. Kugloj frakasis la vitran fenestron de la lia auto dum estis alia marko de kuglo sur la pordo de la auto. Gxi estis reala gardo de Dio!

Cxi tiuj atestoj estas jus klara ekzemplo de la gardo de Dio. Li jam gardas homojn ecx je cxiu ordinara situacio. Se Li malfermus niajn okulojn por vidi la dangxerojn el kiuj Li gardas nin cxiutage, ni estus pli dankemaj pro Lia senlima gardo.

Dum la jaro finigxas kaj tra la tagoj de via vivo, la Eternulo daurigos gardi vin. Li savos vin de cxiu malbono. Li gvidos kaj gardos vin je cxiuj viaj vojoj. Li gardos vian vivon je la nomo de Jesuo. Amen.

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

"MI NE SUFERAS..."

Estimataj,

"MI NE SUFERAS..."

"...cxar estas al vi permesite pro Kristo, ne sole kredi al li, sed ankau suferi pro li" (Filipianoj 1:29).

Estas iu populara hxorajxo en mia parto de mondo kiu estas tradukita lauvorte en Esperanto jene: "Mi ne suferas. Mi ne petas por pano. Dio de miraklo estas mia Pacjxo. Dio de miraklo estas mia Pacjxo." La kanto estas pozitiva konfeso de tiu kiu kristano estas je Dio kaj tio kio okazas al li. Tamen, la kanto estas parte unu el tiaj falsaj esperoj kiuj igas multajn kristanojn perdi la esencon de la esto kiel kristano.

La Sankta Biblio je multaj lokoj instruas pri la sufero de kristano.
Konsideru cxi tiujn veskilojn:
"Tion mi parolis al vi, por ke en mi vi havu pacon. En la mondo vi havos suferadon; sed kuragxu; mi venkis la mondon " (Johano 16:33).
"Jes, kaj cxiuj, kiuj volas vivi pie en Kristo Jesuo, estos persekutataj" (2 Timoteo 3:12). "Cxar kiam ni estis cxe vi, ni antaudiris al vi, ke ni nepre suferos; kaj tio efektive okazis, kiel vi ja scias" (1 Tesalonikanoj 3:4).
"...por ke mi sciu lin kaj la potencon de lia relevigxo kaj la kunulecon en liaj suferoj, konformigxinte al lia morto" (Filipianoj 3:10).
"Amataj, ne surprizigxu pri la fajrego cxe vi okazanta por provi vin, kvazau io stranga okazus cxe vi" (1 Petro 4:12).

Tamen, cxi tiu sufero ne estas sufero pro nefaro sed sufero pro tio, ke oni estas kristano (vidu: 1 Petro 4:12-16; Filipianoj 1:29), kaj estas certe ke la Eternulo subtenas la kristano gxis la fino de la sufero kaj igas lin/sxin farigxi kiel purigita oro (vidu: Psalmo 23:4; 66:10; Zehxarja 13:9; Malahxi 3:3; 1 Petro 4:12-13).

La implico de cxi tio estas ke la kristano estus preta por sufero cxiufoje. Tamen, li devus esti tia, ke li "ne senkuragxigxas; sed kvankam nia ekstera homo kadukigxas, tamen nia interna homo renovigxas tagon post tago. Cxar nia malpeza kaj momenta sufero elfaras por ni, pli kaj pli ekster mezuro, eternan pezon da gloro; dum ni rigardas ne la vidatajxojn, sed la nevidatajxojn; cxar la vidatajxoj estas tempaj, sed la nevidatajxoj estas eternaj" (2 Korintanoj 4:16-18).

Estas ja bone pozitive konfesi ke ni ne volas suferi. Tamen, ni devus memori cxiam ke la kristana vivo entenas suferon je cxi tiu mondo. La bonajxo estas ke Dio jam donis al la kristano venkon sur la sufero, kaj Li estos kun la kristano por ke li trapasu la suferon sukcese.

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

POR PLIBONE POR MALPLIBONE

Estimataj,

POR PLIBONE POR MALPLIBONE

"Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aligxos al sia edzino, kaj ili estos unu karno. Kaj ili ambau estis nudaj, la homo kaj lia edzino, kaj ili ne hontis" (Genezo 2:24-25).

Edzeco estas unu el la plej malnovaj institucioj iniciatitaj de Dio. Dio havas multajn kialojn por iniciati gxin. Same, estas multaj reguloj por ideala edzeco. Oni devas scii kaj sekvi cxi tiujn kialojn kaj regulojn lauvorte se oni volus daurigi la idealan edzecon kiel gxi estas originale en la penso de Dio. Estas bedaurinde, tamen, ke homoj nuntempe kreas diferencajn kialojn kaj regulojn por edzeco. Ne mirinde, multaj edzecoj estas en malordo, kaj kazoj de eksedzigo kaj reedzeco estas oftaj, precipe en la okcidenta mondo, ecx inter kristanoj!

Cxi tiu mesagxo ne estas ampleska artikolo pri ideala edzeco, tamen, temas pri elmontro de grava afero kiun multaj homoj ne atentas, kaj cxi tio pereigas multajn edzecojn nuntempe. Temas pri "forlaso kaj aligxo" en edzeco. La Sankta Biblio diras ke viro forlasos siajn gepatrojn (kaj indukte cxiujn aliajn parencojn) kaj aligxos al (au prefere unuigxas kun) sia edzino. Li formetas siajn antauajn rilatojn kaj rimedon de vivado kaj pensado, kaj komencas novan rilaton, kaj novan rimedon de vivado kaj pensado kun sia edzino kiu estas nuntempe unu kun li. Oni devas emfazi cxi tie ke aligxi en cxi tiu kunteksto signifas esti gluita kune por eterne. Tio estas, la viro kaj lia edzino estas kune "por plibone por malplibone" por eterne! Multaj homoj nuntempe ne volas audi tiun esprimon. Tamen, des pli ni estas pretaj kompreni cxi tion kaj akcepti gxin, ju pli bonaj estos niaj edzecoj aparte kaj la socio gxenerale. La viro kaj sia lia edzino aligxos kune, ili farigxas unu, kaj ili ne hontas malgrau sia "nudeco." Cxu vi jam miris pri la naturo de cxi tiu "nudeco"?

Antau kelkaj tagoj mia unua kaj ununura edzeco kun mia karega edzino estis dek jaroj! Cxi tio ne estas gravajxo al multaj homoj en cxi tiu parto de la mondo kie oni ankorau estimas la institucion de edzeco. Tamen, gxi estas grava atingo au pli gxuste io neimaginebla al multaj homoj en la okcidenta mondo. Dio jam aligis min kun mia edzino dum la pasintaj dek jaroj, kaj ambau ni ne hontis, kaj ankorau ne hontas, de unu la alia cxar ni jam decidis vivi por eterne por plibone por malplibone. Nia edzeco ne estas perfekta. Estas nenia perfekta edzeco! Ni jam decidis gxui vivon kune, kaj toleri gxin kune.

Cxu vi estas edzigxinta? Permesu ke estas nenia honteco en via edzeco. Decidu aligxi al via edz(in)o. Cxu vi ne estas edzinigxinta? Pregxu ke la Eternulo helpu al vi por havi idealan edzecon kiel Li origine planis gxin. Cxu via edzeco estas en konfuzo? Reiru al la originala plano de Dio por edzeco. Li helpos al vi se vi permesus Lin.

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

PS
Cxi tiu mesagxo estas dedicita al mia karega edzino, Opeyemi, cxar sxi travivis sian vivon "por plibone por malplibone" kun mi dum cxi tiuj dek jaroj.

"LA ETERNULO VIN BENU"

"LA ETERNULO VIN BENU"

"La Eternulo vin benu kaj vin gardu; La Eternulo lumu al vi per Sia vizagxo kaj favorkoru vin; La Eternulo turnu Sian vizagxon al vi kaj donu al vi pacon" (Nombroj 6:24-26).

Dio specife ordonis Moseon diri al la pastroj deklari cxi tiujn benojn sur la popolo Izraela. Cxi tiuj benoj estas por ni nuntempe ankau.

La verbo "beni" estas unue uzita en Genezo 1:22 kie "Dio [la unue kreitajn vivajxojn] benis, dirante: Fruktu kaj multigxu, kaj plenigu la akvon en la maroj, kaj la birdoj multigxu sur la tero." Estas simila beno en veskilo 28 kie Dio benis la unuajn viron kaj virinon. La ideo cxi tie estas ke la benoj de Dio temas pri multigo de cxiuj bonajxoj de Dio. Ili estas la ago de deklaro (au deziro) de la favoro kaj boneco de Dio sur aliaj homoj. La benoj estas ne nur la bona efiko de vortoj; ili ankau havas potencon plenumi ilin. Ili estas la benoj de la Eternulo kiuj ricxigas, kaj malgxojon Dio ne aldonas al ili (vidu: Sentencoj 10:22). Tiuj kiujn Dio benas estas ja benitaj. Liaj benoj estu viaj cxi-jare kaj eterne.

La brilanta vizagxo de Dio kaj Lia favorkoreco estas pri Lia amo, kompato kaj boneco. Iu komentanto de la Sankta Biblio parafrazis cxi tiun duan parton jene: Dio lumigu vian koron, donante al vi la veran scion de vi, kaj de via Kreinto, kaj Li montru al vi Sian favorkorecon pardonante viajn pekojn, kaj subtenante vian animon. Cxi tio estu via nome de Jesuo Kristo.

La tria parto de la benoj estas simila al la dua parto: la Eternulo turnu Sian vizagxon al ni por favori nin por bono kaj donu al ni Siajn pacon kaj protekton.

La Eternulo ja fruktigu kaj multigu vin cxi-jare per Siaj boneco kaj favoro. Tamen, la benoj de Dio estas por Liaj infanoj kaj tiuj kiuj obeas Liajn ordonojn. Vi ankau devas esti preta fari Liajn volojn. Denove, la Eternulo benu vin!

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

PS
Vi ankau povas kontakti min per . Vi povas visiti la retpagxon: http://groups.yahoo.com/group/spiritanutrajxo por legi aliajn admonajxojn de mi.