Wednesday, December 24, 2008

"LA ETERNULO VIN BENU"

"LA ETERNULO VIN BENU"

"La Eternulo vin benu kaj vin gardu; La Eternulo lumu al vi per Sia vizagxo kaj favorkoru vin; La Eternulo turnu Sian vizagxon al vi kaj donu al vi pacon" (Nombroj 6:24-26).

Dio specife ordonis Moseon diri al la pastroj deklari cxi tiujn benojn sur la popolo Izraela. Cxi tiuj benoj estas por ni nuntempe ankau.

La verbo "beni" estas unue uzita en Genezo 1:22 kie "Dio [la unue kreitajn vivajxojn] benis, dirante: Fruktu kaj multigxu, kaj plenigu la akvon en la maroj, kaj la birdoj multigxu sur la tero." Estas simila beno en veskilo 28 kie Dio benis la unuajn viron kaj virinon. La ideo cxi tie estas ke la benoj de Dio temas pri multigo de cxiuj bonajxoj de Dio. Ili estas la ago de deklaro (au deziro) de la favoro kaj boneco de Dio sur aliaj homoj. La benoj estas ne nur la bona efiko de vortoj; ili ankau havas potencon plenumi ilin. Ili estas la benoj de la Eternulo kiuj ricxigas, kaj malgxojon Dio ne aldonas al ili (vidu: Sentencoj 10:22). Tiuj kiujn Dio benas estas ja benitaj. Liaj benoj estu viaj cxi-jare kaj eterne.

La brilanta vizagxo de Dio kaj Lia favorkoreco estas pri Lia amo, kompato kaj boneco. Iu komentanto de la Sankta Biblio parafrazis cxi tiun duan parton jene: Dio lumigu vian koron, donante al vi la veran scion de vi, kaj de via Kreinto, kaj Li montru al vi Sian favorkorecon pardonante viajn pekojn, kaj subtenante vian animon. Cxi tio estu via nome de Jesuo Kristo.

La tria parto de la benoj estas simila al la dua parto: la Eternulo turnu Sian vizagxon al ni por favori nin por bono kaj donu al ni Siajn pacon kaj protekton.

La Eternulo ja fruktigu kaj multigu vin cxi-jare per Siaj boneco kaj favoro. Tamen, la benoj de Dio estas por Liaj infanoj kaj tiuj kiuj obeas Liajn ordonojn. Vi ankau devas esti preta fari Liajn volojn. Denove, la Eternulo benu vin!

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

PS
Vi ankau povas kontakti min per . Vi povas visiti la retpagxon: http://groups.yahoo.com/group/spiritanutrajxo por legi aliajn admonajxojn de mi.

No comments:

Post a Comment