Saturday, December 27, 2008

CXU VIN DIO POVAS UZI?

Estimataj,

CXU VIN DIO POVAS UZI?

"...la angxelo Gabriel estis sendita de Dio en urbon de Galileo, nomatan Nazaret, al virgulino fiancxinigita kun viro, kies nomo estis Jozef, el la domo de David; kaj la nomo de la virgulino estis Maria. Kaj li venis al sxi, kaj diris: Saluton al vi la grace favorita, la
Eternulo estas kun vi" (Luko 1:26-28).

La kristnaka festo por la jaro jam venis kaj forpasis. Ne gravas la debato de kelkaj homoj ke kristnaska festo estas "kristana," mi eltiru iun lecionon el unu el la personoj de la rakontoj de Sankta Biblio rilate la feston. La Virgulino Maria estis la dua plej grava persono en la Kristnaskaj rakontoj. Dio aparte uzis sxin esti la ujo de la akusxo de la Infano Jesuo.

Oni jam profetis la virgulan naskon de la Mesio dum centoj de jaroj antau ol gxi fakte okazis (vidu: Jesaja 7:14). Estis multaj virgulinoj en Izrael dum la epoko de Maria. Sxi estis grace favorita esti la patrino de la Savinto. Tamen, kelkaj ecoj en sxi distingis sxin el cxiuj virgulinoj kaj virinoj de sxia epoko. Sxi estis pia. Sxi estis virta. Sxi estis humila. Sxi estis fidela. Sxi estis kredema. Sxi estis preta esti ilo je la manoj de Dio, ecx kiam sxajnis ke tia preteco alportus eblan malakcepton de sxia fiancxo kaj malhonoron de la socio. Ne mirinde, sxi estis grace favorita kaj benita (vidu: Luko 1:28, 48).

Dio ankorau sercxas homojn kiujn Li uzos por Siaj planoj kaj celoj nuntempe. Cxu Li povas trovi vin utila por Sia servo? Cxu vi estas pia? Cxu vi estas humila? Cxu vi estas fidela? Cxu vi estas kredema? Cxu vi estas preta esti ilo je Liaj manoj ne gravas la sxajna malbona sekvo kiun tio okazigus al vi je la mondo?

Dio estas preta grace favori kaj beni vin. Estu preta esti bona ilo de Li dum ni estas enirontaj alian jaron. Estu disponebla al Li. Vi ne bedauros fari tiele.

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment