Saturday, May 20, 2023

SE DIO NE RESPONDUS AL VIAJ PREGXOJ...

Estimataj, SE DIO NE RESPONDUS AL VIAJ PREGXOJ... "Ho, se mia peto plenumigxus, Kaj se Dio donus al mi tion, kion mi esperas! Ho, se Dio komencus kaj disbatus min, Donus liberecon al Sia mano kaj frakasus min! Tio estus ankorau konsolo por mi; Kaj mi gxojus..." (Ijob 6:8-10). Estas evidente el la Sankta Biblio kaj spertoj de vivo ke Dio ne respondas al cxiuj pregxoj, ecx tiuj de Siaj virtuloj! Ijob estis virtulo. Dio, Mem, atestis tion dum Satano provis akuzi Ijobon (vidu: Ijob 1:8; 2:3). Tamen, Dio permesis al Satano tenti Ijobon detruante cxion kion Ijob posedis, inkluzive liajn infanojn. Satano ecx "frapis Ijobon per turmentaj abscesoj de la plando de lia piedo gxis lia verto" (Ijob 2:7). Je sia agonio, Ijob pregxis ke Dio mortigu lin, almenau por savi lin el cxi tiuj suferoj (vidu: Ijob 6:8-10). Dio ne respondis al la pregxo. Por aldoni insulton al la vundo de Ijob, liaj amikoj akuzis lin kaj liajn mortintajn infanojn pri nefaro kontrau Dio. Malgrau la sufero de Ijob kaj la sxajna silento de Dio al lia travivo, Ijob restis fidela al Dio. Li povis ankorau deklari, "Li ja mortigos min, kaj mi ne havas esperon" kaj "Sed mi scias, ke mia Liberigonto vivas, Kaj fine Li levigxos super la polvo" (Ijob 13:15; 19:25). Sxajnis ke li sciis pri cxi tiu promeso de Dio: "Cxar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo, intencojn al bono kaj ne al malbono, por doni al vi estontecon kaj esperon" (Jeremia 29:11). Dio ja benis Ijob multoble je la fino. Anstatau fari tion kio sxajnis pli bone al Ijob, Dio faris Sian plej bonon por li! Multfoje, Dio jam intence rifuzis respondi al la pregxoj de Siaj virtuloj. Cxi tiuj homoj estus malfelicxaj ke Dio ne faras tion kion ili pensas ke gxi estas bona por ili. Oni devas esti matura spirite por akcepti la rifuzon de Dio por onia peto precipe dum oni trapasas neplacxan alfronton de vivo. Oni eble povas pensi ke onia peto estas la plej bono dum Dio havas pli bonan planon ol onia plej bona peto. Se Dio ne respondus al viaj pregxoj, kion vi faros? Cxu vi ankorau restus fidela al Li? Cxu vi estas preta akcepti Lian rifuzon por via peto atendante Lian pli bonan planon por vi? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu por la graco ke vi povu akcepti la rifuzon de Dio por via peto pro via bono

Saturday, April 15, 2023

KIO ESTAS VIA KUPRA SERPENTO?

Estimataj, KIO ESTAS VIA KUPRA SERPENTO? "Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la cxielo supre au sur la tero malsupre au en la akvo sub la tero" (Eliro 20:4). "[Hxizkija] forigis la altajxojn, rompis la statuojn, dehakis la sanktajn stangojn, kaj disbatis la kupran serpenton, kiun faris Moseo; cxar gxis tiu tempo la Izraelidoj incensadis al gxi, kaj oni nomis gxin Nehxusxtan" (2 Regxoj 18:4). Je sia vojo al la Promesita Lando en la dezerto, la Izraelidoj farigxis nepaciencaj kaj diris kontrau Dio kaj sia estro, Moseo. Tial, la Eternulo sendis al ili venenajn serpentojn kiuj mordis ilin kaj multaj el ili mortis. Post kiam la popolo pentis, Dio diris al Moseo fari kupra serpenton kaj levi gxin, ke iu ajn kiu rigardus al gxi vivos. Moseo faris kiel Dio instruis kaj ju pli da popolo Izraela kiu rigardis al la bildo, des pli pretervivis la venenon de la mortintaj serpertoj (vidu: Nombroj 21:4-9). Interese, la popolo Izraela konservis la kupran serpenton dum jarcentoj kaj incensadis al gxi. Alivorte, tio kion Dio uzis kiel tipon por savi la Izraelidojn el katastrofo estis turnita de ili al dio (nomita Nehxusxtan) kiun ili adorservis! Regxo Hxizkija detruis la bildon post centoj da jaroj. Nuntempe, homoj havas multe da sxajnaj kupraj serpentoj kiujn ili adorservas scie au nescie. Ecx, kelkaj kristanaj konfesioj kaj eklezioj partoprenas je cxi tiu eraro. Ili jam turnis multajn aferojn kiujn Dio uzis iam por plenumi Siajn celojn je iliaj vivoj al kutimoj. Tiaj aferoj jam farigxis tradicioj kiuj konkuras (au ecx anstatauas) la vorton de Dio! Ne gravas kiom bonaj tiaj tradicioj povus esti, oni devas forlasi ilin. Kiuj estas viaj sxajnaj "kupraj serpentoj"? Ili necese eble ne estas fizikaj bildoj. Je kia honoro vi ankorau "incensadas"? Kontrolu viajn vivon, kredojn kaj kutimojn. Io ajn kio ne konformas al la vorto de Dio devas esti forlasata, ne gravas kiel populara gxi estas. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke vi povu forigi ion ajn kio ne konformas al la vorto de Dio.

Saturday, March 18, 2023

LECIONO DE SANKTA PATRICIO

Estimataj, LECIONO DE SANKTA PATRICIO "Ne vengxu vin, amataj, sed cedu lokon al kolero; cxar estas skribite: cxe Mi estas vengxo, Mi repagos, diras la Sinjoro. Sed se via malamiko malsatas, donu al li mangxi; se li soifas, donu al li trinki; cxar tion farante, fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo. Ne venkigxu de malbono, sed venku malbonon per bono" (Romanoj 12:19-21). La 17-a de Marto estas dediciita en la insulo Irlando kaj multaj aliaj partoj de la mondo por festi la Tagon de Sankta Patricio. Sankta Patricio de Irlando naskigxita en Britanio Roma estis kaptita de Irlandaj piratoj dum trudeniranta partio kiam li estis cxirkau dekkvar-jara. Li estis sklavo prizorganta sxafojn en Irlando gxis kiam li estis dudek-jara kiam li povis eskapi. Li poste igxis pastro kaj estis sendita por prediki la evangelion en Irlando kie li povis fari multajn mirindajxojn kaj konverti multajn homojn al Kristanismo. Fakte, li estas konsiderata kiel tiu kiu alportis kristanismon al Irlando. Li mortis cxe Saul, kie li konstruis la unuan irlandan pregxejon. Li versxajne estas entombigitaj [entombigita] en Katedralo de Down, Downpatrick, Norda Irlando. Iu skribis cxi tion pri li: "Patricio estis humila, pia, milda viro, kies amo kaj kompleta dedicxo kaj fido al Dio devus esti brila ekzemplo por cxiu el ni. Tiel kompleta estis lia konfido en Dio, kaj de la graveco de lia misio, mi timis nenion - ne ecx morton." Tamen, grava leciono de la vivo de cxi tiu granda homo de Dio estas lia amo por siaj malamikoj kiuj sklavigis lin kaj traktis lin kruele por preskau sep jaroj antau ol li povis eskapi. Kvankam, li supozeble estis movitaj de revo iri reen al Irlando kaj prediki la Evangelion tie, li pro malamo povis rifuzi iri al Irlando kaj aliloke labori por Dio anstataue. Li ne repagis la irlandan popolon pro malbonago kiun ili faris al li. Prefere, li venkis ilian malbonon per bono irante reen al la loko por igxi fonto de beno de Dio al tiu generacio. Nuntempe, oni festas lin ne nur de la irlandaj homoj kiuj antaue estis liaj malamikoj, sed de homoj tra la mondo. Estas bedaurinde ke multaj homoj nuntempe ne volas esti helpaj al siaj perceptitaj malamikoj. Ili prefere deziras al tiuj malamikoj mortigon au malfelicxon. Iuj ecx malsxparas sian valoran pregxan tempon pregxante kontrau siaj malamikoj dum Jesuo Kristo instruas ke ni amu kaj pregxu por niaj malamikoj (vidu: Mateo 5:44; Luko 6:27-36). Li pruvis cxi tion sur la kruco (vidu: Luko 23:34) kaj Stefano sekvis Lian ekzemplon (Agoj 7:60). Kiuj estas viaj perceptitaj malamikoj? Cxu vi pretas helpi ilin se vi havas la sxancon? Au, cxu vi kutime pregxas kontrau viaj malamikoj? Amu viajn perceptitajn malamikojn, kaj faru bonon al ili. La Eternulo redonu al vi rekompencon grande por cxi tio. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi povu pregxi por via perceptitaj malamikoj kaj ecx helpi ilin se vi havas la sxancon.

Saturday, March 11, 2023

"CXU ESTAS TRO MALFRUE?"

Estimataj, "CXU ESTAS TRO MALFRUE?" "Viaj malaperintaj infanoj ankorau diros en viajn orelojn: Tro malvasta estas por mi la loko; cedu al mi, ke mi povu logxi. Tiam vi diros en via koro: Kiu naskis al mi cxi tiujn? Mi estis ja seninfana kaj soleca, elpelita kaj forpusxita; kiu do edukis ilin? mi restis ja sola; kie do estis cxi tiuj?" (Jesaja 49:20-21). Mi estis kun mia patro je lia biendomo kelkajn jarojn antaue dum li diris al mi la historion de sia vivo. Tio estis la frua parto de lia edzeco kun mia patrino. Iliaj unuaj tri filoj mortis sinsekve. Cxiuj liaj samepokuloj sukcese havis infanojn. Sxajnis ke estis nenia espero havi alian infanon. Dum li estis en tiu sama biendomo iun posttagmezon pripensinte sian dilemon, li audis vocxon dirante: "CXU ESTAS TRO MALFRUE?" Li ne sciis la fonton de la vocxo, sed li kredis ke gxi devenis de Dio, kaj ke fakte ne estis tro malfrue por li kaj lia juna edzino havi infanojn kiuj vivas. Tio estis cxirkau kvardek jarojn antaue. La Eternulo jam benis miajn gepatrojn per kvin filoj, tri filinoj kaj ok aliaj genepoj – cxiuj vivaj je la gloro de Dio! Efektive, ne estis tro malfrue por mia patro esti biologia patro kaj ecx nun avo. La funebrinta familio de du estas nun cxirkau dudek. Miaj gepatroj ankorau miras gxis hodiau ke ili povis havi tian nombron da vivantaj infanoj. Mi rememoris antau nelonge cxi tiun situacion dum mi legis la biblian parton supre. Hxana estis en simila situacio. La Sankta Biblio prezentis sxin kiel magxojan seninfanan virinon (1 Samuel 1:2-7). Tamen, Dio sxangxis sxian historion. Sxi poste havis tri filojn kaj du filinojn post kiam sxi naskis tiun grandan viron de Dio, Samuelon (1 Samuel 2:21). Kia estas via situacio? Cxu vi havas similan situacion? Eble ne estas seninfaneco. Eble estas ia alia sxajne senespera situacio. Mi recertigu vin ke NE ESTAS TRO MALFRUE! La Eternulo ankorau ne finis kun vi. Li levigxos je Sia fiksita tempo kaj montros Sian potencon en via vivo. Rememoru la vortojn de la Psalmisto, "Kiam la Eternulo revenigis la forkaptitojn al Cion, Tiam ni estis kiel songxantoj. Tiam nia busxo estis plena de gajeco, Kaj nia lango plena de kantado; Tiam oni diris inter la popoloj: Ion grandan la Eternulo faris por cxi tiuj. Ion grandan la Eternulo faris por ni: Ni gxojas" (Psalmo 126:1-3. Legu ankau: Jeremia 31:16-17). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, January 21, 2023

NE FIDU AMIKON

Estimataj, NE FIDU AMIKON "Gardu vin unu kontrau alia, kaj fidu neniun fraton; cxar cxiu frato insidas, kaj cxiu proksimulo disportas kalumniojn. Unu trompas alian, kaj veron ili ne parolas; ili lernigis sian langon paroli malveron, ili lacigxas de malbonagado" (Jeremia 9:4-5). La vivo de tipa Judo je la tempo de Jeremia estis tiel degenerinta kaj koruptita ke estas malfacile fidi alian samjudon. Cxiu faris tion kio sxajnis gxuste cxe li. La politikaj estroj jam forlasis la vivantan Dion por senvaloraj dioj. Ecx la religiaj estroj ne estas fidindaj cxar ili miskondukis la popolon per falsaj profetajxoj. Jesaja montris cxi tiun malhonestan situacion tiele, "Kaj la vero estas forigita; kaj prirabata estas tiu, kiu detenas sin de malbono. Kaj la Eternulo vidis, kaj Li indignis, ke forestas justeco" (Jesaja 59:14-15). La situacio igis Jeremian averti la popolon gardi sin kontrau siaj amikoj kaj ne fidi iun ajn fraton (Jeremia 9:4-5). Profeto Mihxa, kiu vivis antau profeto Jeremia, ankau havis similan averton. Audu lin, "Ne kredu al proksimulo, ne fidu amikon; kontrau tiu, kiu kusxas cxe via brusto, gardu la aperturon de via busxo; cxar filo malhonoras patron, filino batalas kontrau sia patrino, bofilino kontrau sia bopatrino; la domanoj de homo estas liaj malamikoj" (Mihxa 7:5-6). Cxu cxi tiuj avertoj estas rilataj al ni nuntempe kiel gxi estis al la popolo juda? Cxu honesteco, vero kaj justeco ne estas forsenditaj al forgeseco? Cxu ni povas fidi niajn amikojn, proksimulojn, kunlaborantojn, gefratojn, kaj ecx niajn edz(in)ojn? Cxu miaj amikoj, proksimuloj, kunlaborantoj, gefratoj, kaj ecx mia edzino povas fidi min? Cxi tiuj estas pensigaj demandoj je nia nuntempa socio kiu estas degenerinta morale per iaj abomenajxoj nome de civilizacio, raciigo, kaj liberaleco. Tamen, iu "amiko estas pli sindona ol frato" (Sentencoj 18:24). Cxi tiu Amiko povas esti fidita cxiutempe ecx dum aliaj trompas vian esperon. La amiko estas Jesuo Kristo (vidu: Johano 15:13-15). Dum estas mafacile au singarde fidi iun amikon, fidu tute al Jesuo Kristo. Vi neniam bedauros ke vi faris tiele. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke vi estu fidinda al viaj amikoj.

Sunday, January 15, 2023

LA PLEJ GRAVA AFERO

Estimataj, LA PLEJ GRAVA AFERO "Jesuo respondis kaj diris al li: Vere, vere, mi diras al vi: Se homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la regnon de Dio" (Johano 3:3). La historio de Nikodemo ne estas nova. Lia privata vizito al Jesuo Kristo nokte malkasxis multajn verajxojn al ni nuntempe. Unu el tiuj verajxoj estas la afero de renaskiteco. Nikodemo venis al Jesuo por lauxdagnoski Lin pro Liaj instruoj kaj mirakloj kaj eble por konigi sin kiel unu el Liaj kasxadmirantoj. Sed Jesuo Kristo honestdire repondis al li, ke homo devas esti denove naskita por vidi la regnon de Dio. Li devas esti ne nur adorlauxdanto. Kial Jesuo donis al li tian respondon? Nikodemo estis Fariseo - unu el tiuj kiuj "apartigis" sin al legxa sinjusteco. En tiutempa Palestino [Judujo] ili estis religia kaj politika partio, kiu zorgis pri lauvorta interpretado kaj priobeado de la legxo koncerne cxiujn aferojn. Li estis ankaux membro de la Juda plej alta regkonsilantaro. Jesuo sxajne diris al li ke la havo de nova nasko donos al li gxustan rangon cxe Dio, ne en la sxtato. Kio estas cxi tiu "nova nasko" aux renaskiteco? Gxi ne estas "el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el Dio" (Johano 1:13). Gxi ankaux estas "ne el pereema semo, sed el nepereema, per la vorto de Dio, vivanta kaj restanta (1 Petro 1:23). Kiel povas cxi tio okazigxi? Per kredo je Jesuo Kristo kiel la Savinto kaj Sinjoro de la Universo (vidu cxe Johano 1:12; 3:16). Cxi tio estas la plej grava afero. Cxu cxi tio okazis en via vivo? Ne temas pri via religieco, sinjusteco, dankakoraj faroj kaj servoj al Dio. Ne gravas kiom alte vi rangas en la socio, "Ne miru, ke mi diris al vi: Vi devas esti denove naskitaj" (Johano 3:7). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi transdonos vian tutan vivon al Jesuo Kristo kaj renaskigxos en Li (se vi ne faris tion).

Saturday, January 7, 2023

MIA JARO DE SOLIDIGITA BONECO DE DIO

Estimataj, MIA JARO DE SOLIDIGITA BONECO DE DIO “Nur bono kaj favoro [de Dio] sekvos min En la dauro de mia tuta vivo; Kaj mi restos en la domo de la Eternulo eterne” (Psalm 23:6). La jaro 2022 estis ja bonega jaro por mi. La Eternulo montris Sian bonecon kaj fidelecon super mia vivo en rimarkindaj manieroj. Komence de la jaro, mi listigis tri specifajn pregxajn petojn, kiujn mi volis, ke Dio prizorgu kaj manifestigu en mia vivo antau la fino de la jaro. La Eternulo ne nur donis cxi tiujn petojn antau la fino de la jaro, Li ankau donis al mi kromajn gratifikojn de Sia boneco, kiuj igis homojn gxoji kun mi en multaj okazoj dum la jaro. La Eternulo estis ja bona kaj fidela al mi en la jaro 2022. Mi redonas al Li la tutan gloron! Kiam mi estis enironta la jaron 2023, la Eternulo diris al mi, ke la Novjaro estos por mi la Jaro de Solidigita Boneco kaj Cxiam Fideleco de Dio. Mi rapide enklavigis gxin, adaptis gxin al mi pregxante, ke en cxi tiu jaro 2023, Dio solidigu la bonon, kiun Li faris por mi en la jaro 2022. Mi ankau faras gxin mia cxefa pregxo por homoj en la Novjaro. Mi diras denove, ke cxi tiu jaro 2023 estos la Jaro de Solidigita Boneco kaj Cxiam Fideleco de Dio por vi en la nomo de Jesuo. Amen. La Eternulo estas ja bona! La psalmisto deklaris, “Cxar la Eternulo estas bona; Lia favorkoreco estas eterna, kaj de generacio al generacio dauras Lia fideleco” (Psalm 100:5). En alia loko, li profetis, “Nur bono kaj favoro [de Dio] sekvos min En la dauro de mia tuta vivo; kaj mi restos en la domo de la Eternulo eterne” (Psalm 23:6). Mi kredas cxi tiujn du deklarojn. Ili manifestigxis en mia vivo, kaj mi certas, ke ili daure manifestigxos en mia vivo. Tamen cxi tiuj boneco kaj fideleco de Dio ne estas automataj. Profeto Jesaja avertis: “Se vi estos humilaj kaj obeemaj, vi mangxos la bonaĵon de la tero” (Jesaja 1:19). Por gxui la bonon kaj fidelecon de Dio, oni devas esti obeema al Dio. Cxi tio estas ripetita en multaj lokoj en la Sankta Biblio. Kiom Dio amis la Izraelidojn, Li avertis ilin aparte, ke se ili gxuus Lian bonon, ili devas diligente obei Lin, kaj se ili ne obeos, ili suferus pro tio. Kiam la Izraelidoj obeis Dion, ili gxuis Lin. Kiam ajn ili malobeis, ili ne gxuis la bonon de Dio. Tiu himnoverkisto diris: "Fidu kaj obeu, cxar ne ekzistas alia maniero/Esti felicxa kun Jesuo, sed fidi kaj obei." La Eternulo estas preta plisolidigi Sian bonecon kaj fidelecon dum via vivo cxi-jare. Cxu vi volas gxui cxi tiun solidigitan bonon? Estu preta obei Dion tutkore cxi-jare. Ne indulgu vin en pekoj kaj konscia malobeo al la vortoj de Dio kaj la volo de Dio por via vivo. 2023, Mia Jaro de Solidigita Boneco kaj Cxiam Fideleco de Dio! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxpunkto: Eternulo, donu al mi la gracon obei Vin tutkore por gxui Vian solidigitan bonecon cxi-jare.