Saturday, March 11, 2023

"CXU ESTAS TRO MALFRUE?"

Estimataj, "CXU ESTAS TRO MALFRUE?" "Viaj malaperintaj infanoj ankorau diros en viajn orelojn: Tro malvasta estas por mi la loko; cedu al mi, ke mi povu logxi. Tiam vi diros en via koro: Kiu naskis al mi cxi tiujn? Mi estis ja seninfana kaj soleca, elpelita kaj forpusxita; kiu do edukis ilin? mi restis ja sola; kie do estis cxi tiuj?" (Jesaja 49:20-21). Mi estis kun mia patro je lia biendomo kelkajn jarojn antaue dum li diris al mi la historion de sia vivo. Tio estis la frua parto de lia edzeco kun mia patrino. Iliaj unuaj tri filoj mortis sinsekve. Cxiuj liaj samepokuloj sukcese havis infanojn. Sxajnis ke estis nenia espero havi alian infanon. Dum li estis en tiu sama biendomo iun posttagmezon pripensinte sian dilemon, li audis vocxon dirante: "CXU ESTAS TRO MALFRUE?" Li ne sciis la fonton de la vocxo, sed li kredis ke gxi devenis de Dio, kaj ke fakte ne estis tro malfrue por li kaj lia juna edzino havi infanojn kiuj vivas. Tio estis cxirkau kvardek jarojn antaue. La Eternulo jam benis miajn gepatrojn per kvin filoj, tri filinoj kaj ok aliaj genepoj – cxiuj vivaj je la gloro de Dio! Efektive, ne estis tro malfrue por mia patro esti biologia patro kaj ecx nun avo. La funebrinta familio de du estas nun cxirkau dudek. Miaj gepatroj ankorau miras gxis hodiau ke ili povis havi tian nombron da vivantaj infanoj. Mi rememoris antau nelonge cxi tiun situacion dum mi legis la biblian parton supre. Hxana estis en simila situacio. La Sankta Biblio prezentis sxin kiel magxojan seninfanan virinon (1 Samuel 1:2-7). Tamen, Dio sxangxis sxian historion. Sxi poste havis tri filojn kaj du filinojn post kiam sxi naskis tiun grandan viron de Dio, Samuelon (1 Samuel 2:21). Kia estas via situacio? Cxu vi havas similan situacion? Eble ne estas seninfaneco. Eble estas ia alia sxajne senespera situacio. Mi recertigu vin ke NE ESTAS TRO MALFRUE! La Eternulo ankorau ne finis kun vi. Li levigxos je Sia fiksita tempo kaj montros Sian potencon en via vivo. Rememoru la vortojn de la Psalmisto, "Kiam la Eternulo revenigis la forkaptitojn al Cion, Tiam ni estis kiel songxantoj. Tiam nia busxo estis plena de gajeco, Kaj nia lango plena de kantado; Tiam oni diris inter la popoloj: Ion grandan la Eternulo faris por cxi tiuj. Ion grandan la Eternulo faris por ni: Ni gxojas" (Psalmo 126:1-3. Legu ankau: Jeremia 31:16-17). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment