Saturday, November 19, 2022
KIO ESTUS VIA REKOMPENCO?
Estimataj,
KIO ESTUS VIA REKOMPENCO?
"Parolu pri la justulo, ke estas bone al li; cxar ili mangxas la fruktojn de siaj faroj. Ve al la malbona malvirtulo! cxar la faroj de liaj manoj estos repagitaj al li" (Jesaja 3:10-11).
Cxiu gxusta pensulo volas ke bonajxoj okazu al li. Li deziras al si bonajxojn. Li faras bonajxojn al si mem. Tamen, bonajxoj ne povus esti la rekompenco de li se li ne estus bona al aliaj homoj.
La Eternulo diris al Profeto Jesaja informi Sian popolon pri tio kion Li planis fari por ili lau iliaj faroj: bonajxoj por la justulo kaj pereigo por la malvirtulo. Ne temas pri la
boneco de Dio au male. Temas pri rikolto de tio kion oni semas. Pripensu la sekvantajn versiklojn:
"Kaj Li pretigas por gxi mortigilojn, Siajn sagojn Li faras bruligaj. Jen tiu gravedigxis per malbono, Portis en si malicon, kaj naskis mensogon. Li fosis kavon kaj profundigis gxin, Kaj li falis en la kavon, kiun li pretigis" (Psalmo 7:14-16).
"Ne trompigxu; Dio ne estas mokata; cxar cxion, kion oni semas, tion ankau li rikoltos. Cxar kiu semas por sia karno, el la karno tiu rikoltos putradon; sed kiu semas por la Spirito, el la Spirito tiu rikoltos eternan vivon" (Galatoj 6:7-8).
"La maljustulo ankorau estu maljusta; kaj la malpurulo ankorau estu malpura; kaj la justulo ankorau faru juston; kaj la sanktulo ankorau sanktigxu. Jen mi rapide venos; kaj mia rekompenco estas kun mi, por repagi al cxiu lau lia faro" (Apokalipso 22:11-12).
Kio estus via rekompenco se Dio decidus repagi homojn lau iliaj faroj hodiau? Cxu vi estus rekompencita per bonajxoj au malbonajxoj? Dum via eniro al Lia regno estas bazita je via rilato kun Jesuo Kristo, via rekompenco kaj sur la tero kaj sur la cxielo estos bazita je vi.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Saturday, November 12, 2022
KIEL VI ALTE ESTIMAS DION?
Estimataj,
KIEL VI ALTE ESTIMAS DION?
"Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: Kiam vi kalkulos la kapojn de la Izraelidoj, tiam cxiu donu liberigan pagon por sia animo al la Eternulo, kiam ili estos kalkulataj; kaj tiam ne estos inter ili epidemio dum la kalkulado" (Eliro 30:11-12).
Dum la popolo Izraela eliris el la sklaveco en la lando Egpita, Dio donis al ili multajn legxojn kiuj gvidus ilin kiel apartan popolon al Li. El cxi tiuj legxoj estis la mono de la liberigo, pagota al sanktejo kiam homoj de la agxo de dudek jaroj kaj super estis kalkulataj kiel partoj de la armeo. Male al la aliaj monoferoj, la ricxulo ne donu pli kaj la malricxulo ne donu malpli (versiklo 15). Cxi tio signifis ke la animoj de la ricxuloj kaj la malricxuloj estas same alte kostaj, kaj ke Dio ne estas respektanto de personoj. Cxi tiu aparta monofero estis pagita kiel elacxeto de la animo por ke ne estu inter ili epidemio. Tiam ili agnoskis ke ili ricevis siajn vivojn de Dio, ke ili jam cedis siajn vivojn al Li, kaj ke ili dependis je Liaj potenco kaj pacienco por la dauro de ili; kaj tiam, ili omagxis al la Dio de iliaj vivoj.
Multe da cxi tiuj legxoj inkluzive de cxi tio ne estas aplikataj al ni nuntempe cxar ni ne estas sub la legxo sed sub la graco de Dio. Tamen, estas leciono por ni nuntempe de tia legxo: ni sxuldas al Dio niajn vivojn, kaj ni devas alte estimi Lin pro la donaco de vivo kiun Li jam donis al ni. Donado de mono al la kauzo de la evangelio estas nur unu el la multaj rimedoj alte estimi Dion pro niaj vivoj. La plej grava valoro kiun ni povas doni al Dio estas vivo. Cxi tio estis tio kion la eklezioj Makedonaj faris. "...unue ili sin dedicxis al la Sinjoro..." (2 Korintianoj 8:1, 5). Poste, ili faris aliajn tipojn de dono por alte estimi Dion.
Kiel vi alte estimas Dion pro via vivo? Kion vi uzus por alte estimi Dion pro cxio kion Li faras en via vivo? Dum multaj pastoroj emfazas donadon de mono, cxu vi jam konsideris unue donadon de via tuta vivo al Li kiel vian estimon pro tiu vivo? Li meritas nenion malpli ol tio de vi. Nur nedankemulo kaj malsagxulo malestimos Dion kaj ne alte aprezos Lin pro sia vivo.
Je la servo Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Pregxa Punkto: Helpu al mi, ho Eternulo, doni mia vivon tute al Vi je estimo de la vivo kion Vi donis al mi.
Saturday, October 29, 2022
ILI ALPORTIS PLI MULTE
Estimataj,
ILI ALPORTIS PLI MULTE
"[La laboristoj] diris al Moseo jene: La popolo alportas pli multe, ol bezonas la laboroj, kiujn la Eternulo ordonis fari. Tiam Moseo ordonis, kaj oni elkriis en la tendaro jene: Neniu viro kaj neniu virino faru plue laborajxon, por oferdoni al la sanktejo. Kaj la popolo cxesis alporti. Kaj la alportitajxo estis suficxca por la tuta farota laboro, kaj ecx superflua" (Eliro 36:5-7).
Dum kvardek jaroj la vivo de la Izraelidoj en la dezerto estis misvivita pro la obstineco. Gxi malebligis Moseon atingi la Landon Promesitan. Tamen, ne cxiu el la Izraelidoj estis tute malbona. Ili volonte alportis libervolajn oferojn por la konstruo de la sanktejo. Efektive, ili alportis multe pli ol suficxe. En la tempo de Hxizkija, la popolo ankaux alportis pli multe ol suficxe. La pastroj "mangxis kaj satigxis, kaj restis ankoraux multe; cxar la Eternulo benis Sian popolon; el la restajxo kolektigxis cxi tiu amasego" (2 Kroniko 31:10).
Mi dubas ke io simila okazeblas en niaj pregxkomunumoj nuntempe. Cxu homoj povas oferdoni superflue por la bezonoj de la komunumo kaj la evangelia misio? Cxu pastoroj au kredantarestroj iam ajn diras al homoj ne plu oferdoni, cxar la komunumo jam ricevis suficxe?
Donado ne devas esti afero, kiun la pastoroj kaj la estroj de pregxejoj regkontrolas. Homoj devas esti pretaj doni volonte, elkore, nedomagxante, senhezite, ecx super siaj povoj "cxar Dio amas donacanton gxojan" (2 Korintanoj 9:7, vidu ankaux 8:3, 12; Eliro 25:2; 35:5; 1 Kroniko 29:17; Romanoj 12:8).
Multaj rekompencoj atendas iun kiu libere donas (Sentencoj 11:24-25; 22:9; Agoj 20:35; 2 Korintanoj 9:6).
Cxu vi ankaux estas preta doni multe pli ol suficxe?
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Pregxa Punkto: Pregxu ke vi havu koron de donado ke neniu regkontrolu vin doni al homaro kaj kauzo de Dio.
Saturday, October 22, 2022
TEMPO POR RESTI SILENTA
Estmataj
TEMPO POR RESTI SILENTA
“Ekzistas tempo por cxio, tempo por resti silenta kaj tempo por paroli” (Predikanto 3:1, 7).
“Kaj Saul ankau iris al sia domo en Gibean; kaj iris kun li la militistoj, kies koron Dio ektusxis. Sed la sentauguloj diris: Kiamaniere helpos nin cxi tiu? Kaj ili malestimis lin, kaj ne alportis al li donacojn; sed li sxajnigi ke li ne audas" (1 Samuel 10:26-27).
Samuel jxus publike estis sanktoleinta Saul kiel unuan regxon de Israelo. La homoj estis kontentaj, ke ili ricevis kion ili deziris. Kelkaj ecx tuj enistigis sin en malkontenton pri la regxeco de Saul: “Kiamaniere helpos nin cxi tiu?” (1 Samuel 10:27). Ili malestimis lin kaj rifuzis al li la honoron kiun oni sxuldis al li. Saul tamen faris ion rimarkinda. La Biblio diris ke li restis silenta. Ekzistas tempoj, kiam ankau ni devas resti silentaj vidalvide de kritikoj kaj malaprobo. Ni devus scii, ke ne cxiuj homoj povas ami nin kaj apbrobi, kion ni faras.
Saul restis silenta kaj atendis gxis Dio vengxos lin. Tiu tempo venis. La viro kiu estis malestimata farigxis la liberiganto kiam la amonitoj venis por damagxi al la popolo de Israelo (vidu 1 Samuel 11).
Rememoru la pregxon de la psalmisto: "Miaj amikoj kaj kamaradoj repasxis pro mia pesto, kaj miaj proksimuloj starigxis malproksime. Kaj insidis kontrau mi tiuj, kiuj celas mian vivon, kaj miaj malbondezirantoj parolis pri mia pereo, kaj malicojn ili pripensas cxiutage. Kaj mi estas kiel surdulo kaj ne audas; kiel mutulo, kiu ne malfermas sian busxon. Mi estas kiel homo kiu ne audas kaj kiu ne havas en sia busxo reparolon. Sed al vi, ho Eternulo, mi esperas; vi auskultos, mia Sinjoro, mia Dio" (Psalmo 38:12-16).
Ne gravas akuzoj de homoj, se vi gxuste agas, lasu Dion vengxi vin. Oni diras ke kelkfoje silento estas la plej bona respondo al stultulo.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Pregxa Punkto: Pregxu ke Dio instruu vin kiam resti sitenta malgrau kontrauo.
Saturday, October 15, 2022
EN LA SAMA JARTEMPO
Estimataj,
EN LA SAMA JARTEMPO
"Kaj Li diris: Mi revenos al vi en la sama jartempo, kaj tiam estos filo cxe Sara, via edzino" (Genezo 18:10).
Mirakloj neniam cxesas. Sara kaj Abraham sxajnis diri dum Dio diris al ili ke ili havos sian propran infanon "en la sama jartempo" (Genezo 17:15-16, 19-21; 18:10,13-14) . Kiel cent-jara viro gravedigos naudek-jaran virinon? Nature, estas neeble! Sara priridis gxin, dum Abraham donis al Dio alian alternativon plenumi Siajn promesojn por lia vivo (vidu: Genezo 17:18; 18:12). Tamen, Dio insistis ke Sia promeso fari Abrahamon la patro de multaj popoloj estos plenumita per la filo kiun Sara naskos al li, "Cxar cxe Dio nenio estas neebla" (Luko 1:37. Vidu ankau Genezo 18:14; Jeremia 32:17, 27; Marko 10:27; Luko 18:27).
Dio ja plenumis Sian promeson! En Genezo 21:1-2, la Sankta Biblio diras, "Kaj la Eternulo rememoris Saran, kiel Li diris, kaj la Eternulo faris al Sara, kiel Li parolis. Kaj Sara gravedigxis kaj naskis al Abraham filon en lia maljuneco, en la difinita tempo, pri kiu Dio al li diris." Mi volas emfazi du aferojn en cxi tiu eltirajxo:
a. Dio estis favora al Sara: estis la graco (la nemeritita favoro) de Dio kiu igis Dion rememori kaj plenumi la promeson;
b. En la difinita tempo: Dio plenumis Sian promeson por Abraham kaj Sara gxuste je la difinita tempo, ne pli frue, ne poste, sed gxuste je la difinita tempo.
Kion vi esperas ke Dio faros por vi? Cxu vi perdis la esperon pri Li? Cxu vi pensas pri alia rimedo kiun Dio faru por vi? Je la sama tempo venontjare, Dio faros tion por vi Siamaniere, kaj gxuste je Sia difinita tempo. Eble tio estos malpli ol unu jaro, unu monato, unu semajno, au ecx unu tago.
Memoru, la Eternulo parolis per profeto Elisxa, "Auskultu la vorton de la Eternulo: tiele diras la Eternulo: Morgau en cxi tiu tempo mezuro da delikata faruno havos la prezon de unu siklo, kaj du mezuroj da hordeo la prezon de unu siklo, cxe la pordego de Samario" (2 Regxoj 7:1). La profetajxo ja okazis plenumigxis en malpli ol unu tago. La altrangulo kiu ne kredis nur vidis gxin sed neniam gxuis gxin.
Je la sama tempo venontjare, vi ankau havos unu au pliajn aferojn por atesti pri la boneco de Dio en via vivo. Cxu vi kredas gxin?
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Pregxa Punkto: Gloru Vin en mia vivo je Via difinita tempo, ho Eternuno!
Saturday, September 17, 2022
FARANTE MALSUKCESON VIA AMIKO
Estimataj,
FARANTE MALSUKCESON VIA AMIKO
"En sia mizero li ekpetegis la Eternulon, sian Dion, kaj li tre humiligxis antau la Dio de siaj patroj. Kiam li pregxis al Li kaj petegis Lin, Li auskultis lian peton kaj revenigis lin en Jerusalemon al lia regno. Kaj Manase eksciis, ke la Eternulo estas la vera Dio" (2 Kronikoj 33:12-13).
Lerni studojn pri gvidantaro de EQUIP® fondita de la renoma autoro kaj oratoro, D-ro John C. Maxwell estis fascina al mi. Unu el la studoj kiuj estas sxajne mallerta estas titolita "Malsukcesante Antauen". Pli mallerta estas unu el gxiaj lecionoj sub-titolita "Faru Malsukceson Via Plej Intima Amiko". Kiel eblas fari malsukceson onia bona amiko? La verkisto de la leciono agnoskis ke la ideo povas sxajni stranga, sed li diris plie por klarigi, ke "... la vero de la afero estas ke malsukceso estas cxu via amiko au via malamiko kaj vi estas tiu, kiu elektas kio gxi estas. Se vi plendas kiam vi malsukcesos, tiam malsukceso restos via malamiko. Sed se vi lernas el viaj malsukcesoj, tiam vi efektive profitos de ili kaj faros malsukceson via amiko." Tio povas esti ebla, se oni estas preta por fari sian malsukceson sxtupo al onia estontaj sukcesoj.
Tri bibliaj ekzemploj estis uzitaj por subteni tiun punkton. Unu, Jakob, la trompanto kiu farigxis Israelo, princo kun Dio, kiun Dio uzas por starigi nacion apartigitan al Si (vidu: Genezo 25-32). Du, Manase, petolema regxo en Judujo, al kiu Dio instruis lecionon en la malfelicxa vojo, farante lin farigxi kaptito en fremda lando. Li lernis el sia fiasko kaj kriis al Dio. Dio redonis al li lian tronon (vidu: 2 Kronikoj 33:10-20). Tri, la erarinta filo en Luko 15 kiuj memvole perdis sin. Li akceptis plenan respondecon pro sia malbona elekto kaj revenis al la perdita gxojo de sia familio. Cxiuj tiuj homoj lernis el siaj malsukcesoj akceptante siajn malbonajn agojn kaj la fino de iliaj historioj farigxis dezirinda.
Dufoje en Psalmo 119, la psalmisto karigis sin al fiasko. Auskultu lin: "Antau ol mi suferis, mi erarvagis, Sed nun mi observas Vian vorton.... Bone estas al mi, ke mi suferis, Por ke mi lernu Viajn legxojn " (Psalmo 119:67, 71). Kiaj estas viaj malsukcesoj au aferoj kiuj dolorigas vin? Cxu vi provas distancigxi vin de ili? Faru el ili via amiko kaj lernu de ili kiel vi permesas al ili esti via instruisto. Ili farigxos via sxtupo al via sukceso.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Pregxa Punkto: Pregxu por la graco fari malsukceson via amiko por lerni de gxi kaj fari gxin vian sxtupo al via sukceso en la vivo.
Saturday, August 6, 2022
POR KIO VI ESTOS KONATA?
Estimataj,
POR KIO VI ESTOS KONATA?
"La genealogia registro de Jesuo Kristo, filo de David, filo de Abraham" (Mateo 1:1).
Multaj afrikaj socioj aprezas familian historian fonon. Krom la historioj malantau multaj familioj kaj komunumoj, la joruboj, precipe, havas tionj kioj estas konataj kiel “ORIKI” kaj “ORILE” de multaj el tiuj familioj kaj komunumoj kiujn ili amas gxis nun. Cxu vi konas la historian fonon de viaj gepatroj kaj/au de kie vi devenas? Por kio la homoj en cxi tiuj historioj estis konataj? Kian heredajxon ili lasis al cxi tiu generacio?
La surteraj gepatroj de Jesuo Kristo havis familian historian fonon. Cxi tio estas konata kiel la genealogio de Jesuo Kristo. Dum la genealogio komencigxis de Abraham en la Evangelio lau Mateo, Luko, en sia Evangelio, spuris la genealogion al Adamo, la unua homo, kaj Dio (vidu: Luko 3:23-38). Ambau raportoj pri la genealogio finigxas kun Jozefo kaj Maria. Estas interese noti ke estis diversaj specoj de homoj en cxi tiu genealogio kiel kronikita en la Malnova Testamento. Ili estis interligaj homoj, kiujn Dio uzis (ecx inkluzive de homoj kun kritikindaj karakteroj, kiuj ne lasis bonan heredajxon por sia generacio) por perfektigi Sian elacxetan planon alporti Jesuon Kriston al la mondo cxe la pleneco de tempo (Galatoj 4:4). Apenau iu el cxi tiuj homoj sciis, ke Dio laboris per ili por fari tion. Kial la verkistoj de la Evangelioj inkluzivus cxi tiujn homojn en la genealogio de Jesuo Kristo? Tamen, la manieroj de Dio trakti Liajn homojn estas misteraj kaj nediskuteblaj.
Por kio vi estas konata, kaj kia spuro vi lasas al via venonta generacio? Ne gravas kiu vi estas, via pasinteco kaj ecx la historia fono de via familio, Dio havas vin en menso por esti uzata por difinita tasko. Faru vin vera instrumento, kiun Dio povas uzi dedicxante vian vivon. Via ago estos la komenco de la nova rilato de via tuta familio kun Dio. Decidu hodiau esti konata pro via fido al la Eternuloo kaj via engagxigxo al Lia afero.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Pregxa Punkto: Jesuo Kristo, helpu min vivi vivon, kiu lasos bonan heredajxon por la venonta generacio.
Subscribe to:
Posts (Atom)