Saturday, June 29, 2013

KIU ESTAS VIA "DIO"?

Estimataj, KIU ESTAS VIA "DIO"? "Kiam la popolo vidis, ke Moseo longe ne malsuprenvenas de la monto, la popolo kolektigxis antaux Aaron, kaj diris al li: Levigxu, faru al ni diojn, kiuj irus antaux ni; cxar pri tiu Moseo, la viro, kiu elkondukis nin el la lando Egipta, ni ne scias, kio farigxis kun li" (Eliro 32:1). "Sed kun ni estas la Eternulo, nia Dio; ni ne forlasis Lin?" (2 Kroniko 13:10). La popolo de Izrael, kiun Moseo elkondukis el la servuto en la lando Egipta, estis obstina. Ilia obstineco kontraux la plano de Dio evidentgxis je la tago kiam Faraono pliigis ilian sxargxon pro la peto: "Permesu, ke ni iru vojon de tri tagoj en la dezerton kaj alportu oferon al la Eternulo?." Tamen, ilia dirajxo en Eliro 32:1 montras ke Moseo jam farigxis ilia dio. Kiam Moseo restis kun la Eternulo pro ili, kaj ili ne vidis lin, ili bezonis alian "dion" kiu plukondukus ilin en ilia migrado. Cxu Moseo vere estis la persono, kiu elkondukis ilin el la lando Egipta aux li estis nur la ilo en la manoj de Dio, la reala Savinto? Cxu la popolo de Izrael vere bezonis vidi Moseon antaux ol dauxrigi sian vojiradon al la Promesita Lando? Cxu ili havis videblan "dion" kiu kondukus ilin al ilia ircelo? Multfoje ankaux ni pensas kaj agas kiel la Izraelidoj. Ni adoras iun au ion. Scie aux nescie, ni idoligas tiun personon aux ajxon. Perdinte lin au gxin, ni perdas ankaux la esperon kaj provas trovi anstatauxan ion au iun. Laux kelkaj homoj, pastoroj/pastroj kaj aliaj estroj estas "dioj". Dum tiuj pastoroj/pastroj aux aliaj estroj surlokas, la homoj agemas en la kristanara kaj spirita vivo. Tuj post la foriro de la pastro/pastoro, la situacio sxangxigxas al la mala. Kiu aux kio estas via "dio"? En kiu aux kio estas via fido? La skribinto de la epistolo al la Hebreoj admonis: “…direktante la rigardon al la auxtoro kaj perfektiganto de la fido, Jesuo" (12:2). Via rigardo direktita al io aux iu ajn alia agigus nin simile al la popolo Izraela. Lasu la Eternulon Dio esti via Dio. Nur Lin vi fidu. Li ne senesperigos vin. "Unuj fidas veturilojn, aliaj cxevalojn; sed ni alvokas la nomon de la Eternulo, nia Dio" (Ps. 20: 7). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 29-a de februaro, 2004.

No comments:

Post a Comment