Saturday, August 31, 2019

VI JA ESTAS TEMPLO!

Estimataj, VI JA ESTAS TEMPLO! "Au cxu vi ne scias, ke via korpo estas templo de la Sankta Spirito, kiu estas en vi kaj kiun vi havas de Dio? kaj vi ne apartenas al vi mem” (1 Korintanoj 6:19). Dum mi atendis mian matenmangxon unu matenon, mi ekvidis lumon en mia telefono, kiu diris en angla: "If my body is a temple of God, who am I to stop people from entering the house of the Lord?” [esperante: "Se mia korpo estas templo de Dio, kiu estas mi, ke mi malhelpu homojn eniri la domon de la Eternulo?"] Mi klakis sur la ligilo kaj malkovris, ke la deklaro estis farita de tiel nomata bela virino en unu el ŝiaj tviterajxoj en Tvitero. Sxi bazis sian argumenton sur cxi-supra verskilo! Interese, miloj da homoj retviteriskaj ŝatis la tviterajxon. Mi ne volus scii, cxu cxi tiuj homoj konsentas au ne kun la virino. Tamen, la virino kaj cxiuj ŝiaj sekvantoj mistrafis! Ili estas unu el tiuj homoj, kiuj interpretas kaj aplikas la vortojn de Dio por lauigi siajn egoismajn interesojn. Cxi tiu verskilo estas aplikebla nur al tiuj, kiuj akceptis Jesuon Kriston kiel sian personan Savanton kaj Sinjoron. Via korpo estanta la templo de la Sankta Spirito signifas, ke la Sankta Spirito logxas en vi. Apostolo Paulo pli frue diris, "Cxu vi ne scias, ke vi estas templo de Dio kaj ke en vi logxas la Spirito de Dio?" (1 Korintanoj 3:16). Kutime templo estas konstruajxo uzata por adoro de dio au dioj. Gxi estas sankta vidinda loko, kiu estas limigita al iuj homoj, kiuj kutime konsekris sin antau ol eniri gxin por adoro al la dio. Gxi ne estas loko, kiun iu ajn povas eniri. Fakte gxi estas la logxejo de la dioj. Aludante al 1 Korintanoj 6:19, apostolo Paulo aludis cxiun korintian kristanon kaj komprenante cxiun alian kristanon kiel la logxejon de Dio sur la tero. La korpo de homo ne apartenas al la homo, kiu portas gxin. La persono estas nur la portanto. Cxiu kristano devas atenti sin kiel dedicxitan vazon de sia Kreinto. Apostolo Paulo diris per aliaj vortoj en Romanoj 12:1: "Mi do vin petas, fratoj, pro la kompatoj de Dio, ke vi prezentu viajn korpojn kiel vivantan oferon, sanktan, placxantan al Dio, kio estas via racia servo." Li/ Sxi ne devas vidi lin/sxi kiel ordinara homo, kaj ne devus permesi al iu misuzi lin. Li/Sxi estas speciala. Apostolo Petro uzis kvar vortojn – elektitan, regxan, sanktan kaj specialan – por priskribi tian homon (vidu: 1 Petro 2:9). Do, via korpo estanta la templo de Dio devas esti amata kaj zorgata. Vi ne devas uzi gxin kiel vi volas au permesi al iu uzi gxin kiel ili volas. Vi donos raporton pri kiel vi uzas vian korpon au permesas al aliaj homoj uzi gxin (vidu: 1 Korintanoj 3:17). Vi ja estas templo! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi atentu pri kiel vi uzas vian korpon kiel templo de Dio.

No comments:

Post a Comment