Saturday, November 10, 2018

PLIBONIGU VIAN PACAN RILATON

Estimataj, PLIBONIGU VIAN PACAN RILATON "Redonu al neniu malbonon pro malbono. Celu aprobindajxojn antau cxiuj homoj " (Romanoj 12:18). "Zorgu, ke neniu redonu al iu malbonon por malbono; sed cxiam sekvu tion, kio estas bona, unu por alia kaj por cxiuj" (1 Tesalonikanoj 5:15). Kial estas, ke al iuj hopmoj malfacilas vivi pace kun aliaj cxirkau ili? Kial estas tiom multe da konfliktoj inter homoj en la mondo? Cxu eblas, ke iuj homoj ne pretas esti trompitaj, au ili nur sxatas kauzi au nutri konfliktojn? Kristanoj ne havas alian eblon ol forigi ajnan konflikton kaj vivi pace kun aliaj cxar ili estas vokitaj al paco (vidu: Sentencoj 17:14, Romanoj 14:13, 19, Efesanoj 4:2; Koloseanoj 3:13, 15; Hebreoj 12:14; 1 Petro 3:11). Ni montru tion en nia rilato kun aliaj homoj. Ecx se tiuj homoj ne pretas vivi pace kun ni, ni devos fari cxian penadon, kiom gxi dependas de ni, kultivi pacan rilaton kun tiuj homoj. Ni ne pagas makjustajxon pro maljusteco de malamiko al homoj, kiuj estas malfavoraj al ni. Ni prefere klopodu esti afablaj al cxiuj, inkluzive de niaj sxajnaj malamikoj (vidu: Romanoj 12:17-21). Cxi tio montros nin kiel sekvantojn de Jesuo Kristo, kiu estas la Princo de Paco. La psalmisto priskribis kiom placxa estas vivi paco kun aliaj homoj (vidu: Psalmo 133). Se al la homoj de la mondo malfacilas vivi rilate pace kun aliaj homoj, kristanoj devus esti cxe la avangardo de paca kunvivado. Cxu homoj povas priskribi vin kiel viron/virinon de paco? Cxu alia povas sekvi vian pacan kunvivadon? Cxu via konduto kiel viro/virino de paco kondukas aliajn homojn al Jesuo Kristo? Via vivo estas la Biblio, kiun multaj homoj legas. Cxu vi ne sendas homojn for de la savado de Jesuo Kristo per via malfavora konduto? Plibonigu vian pacan rilaton kun cxiuj pro tio, ke vi estas en Kristo. Nur pacaj homoj povas konduki aliajn al la savado de Jesuo Kristo. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Ho Dio, helpu min cxiam vivi pace kun aliaj cxirkau mi.

No comments:

Post a Comment