Saturday, October 6, 2018

NE MALSXATU VIAN MALGRANDAN KOMENCON

Estimataj, NE MALSXATU VIAN MALGRANDAN KOMENCON Cxar kiu povas malsxati cxi tiun tagon kiel malgrandan, kiam gxoje rigardas la vertikalsxnuron en la mano de Zerubabel tiuj sep okuloj de la Eternulo, kiuj trapenetras per sia rigardo la tutan teron?" (Zehxarja  4:10). David vagis de loko al loko dum li provis eskapi de Regxo Saulo kiu volis mortigi lin. Malgrau la fakto ke li jam estis sekrete sanktoleita esti la sekva regxo de Izraelo kun elstaraj ecoj kaj agoj kiuj distingis lin por la altiga ofico, li ne estis sekura. Sxajne ne estas espero por li. Li ecx devis relokigi siajn gepatrojn kaj ilian familiaron al alia lando por sekuro. Je cxi aflikto, "kolektigxis al li cxiuj viroj premataj, sxulduloj, afliktitoj, kaj li farigxis ilia estro; ili estis kun li cxirkau kvarcent viroj" (1 Samuel 22:2). Estis la inklino por David malsxati sin kaj cxi tiujn homojn pro iliaj problemoj.  Tamen, li ne faris tion. Li farigxis ilia estro kaj instruis al ili esti bravaj kiel li. Cxi tiuj sxajne malsxatataj homoj poste farigxis herooj de braveco kiuj faris grandajn heroajxojn por David kaj la lando Izraela. Iliaj heroajxoj estis kronikitaj en 2 Samuel 23:8-39. La Eternulo jam faris gxin ke la komenco de multaj grandajxoj estas kutime malgranda. Ne mirinde, Li diris al homoj per Profeto Zehxarja ke ili ne devis malsxati la tagojn de malgranda komenco cxar la manoj de Zerubabel kiu komencis la malgrandajxon tiu finos la laboron. Lau historio, malgrau cxiuj obstakloj, tiu malgranda komenco farigxis io granda. Multaj aliaj grandajxoj estis iam sxajne malgrandajxoj je la komenco. Kio estas la malgrandajxo kiun vi faras nuntempe? Kion vi konsideras kiel malgrandan komencon? Cxu vi gvidas sxajne malsxatatan malgrandan grupon au projekton? Kio kaj/au kiuj estas viaj nuntempaj obstakloj je faro de malgrandajxo al grandajxo? Ne malsxatu cxi tiun malgrandajxon! La Eternulo faros gxin granda. Vi faros grandajxojn per tiu malgrandajxo. La nuntempa obstrukco farigxos transira sxtono al via grandeco. La grandeco ja estos per vi. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke vi ne malsxatu vian malgrandajxon, sed ke vi cxiam trovu manieron pligrandigi gxin.

No comments:

Post a Comment