Saturday, November 11, 2017

VI BALDAU LAUDOS DION

Estimataj, VI BALDAU LAUDOS DION "Laudu, ho popoloj, nian Dion, Kaj laute audigu Lian gloron. Li donis vivon al nia animo, Kaj ne lasis falsxanceligxi nian piedon. Car Vi esploris nin, ho Dio; Vi refandis nin, kiel oni refandas argxenton. Vi enirigis nin en kaptilon, Vi metis sxargxon sur niajn lumbojn; Vi rajdigis homojn sur niaj kapoj; Ni trapasis fajron kaj akvon, Sed Vi elirigis nin en bonstaton" (Psalmo 66:8-12). Psalmo 66 estas unu el la dankecaj psalmoj. Gxi estas alvoko por laudi Dion pro Liaj timindeco, potenco, mirindaj faroj, regno, kaj gvideco sur Siaj homoj. Tamen, la psalmisto donis alian kialon por laudo de Li: Li elirigis Siajn homojn el malfelicxajxo. Farante cxi tion, Li esploris ilin; Li refandis ilin je fajro de vivo (kiel oni refandas argxenton au oron) por ke ili estu rafinitaj; Li igis ilin suferi multajn malfelicxajxojn; Li ecx lasis homojn brutali ilin. Tamen, finfine, Li elirigis ilin en bonstaton. Efektive, Li estu laudata! Dio traktas Siajn homojn same nuntempe. Li esploras ilin. Li lasas ilin trapasi multajn malfelicxajxojn de vivo. Kelkfoje, Li lasas homojn mistrakti ilin. Tamen, je cxi tio, Li estas kun ili. Li promesis, "Kiam vi transiros akvon, Mi estos kun vi, kaj trans riverojn, ili vin ne dronigos; kiam vi iros en fajron, vi ne brulvundigxos, kaj flamo vin ne bruligos" (Jesaja 43:2. Vidu ankau: Psalmoj 23:4; 46:4-7; 91:15; Jesaja 41:10). Li baldau igos ilin venki cxi tiujn malfelicxajxojn, kaj ili laudos ilin. Kion vi trapasas nuntempe? Kio estas via propra esploro de fido? Cxu vi estas mistraktita nuntempe? Cxu vi estas en "valo de densa mallumo" nune? Ne malkuragxigxu! Estas portempe. Vi jxus trapasas gxin. La Eternulo estas kun vi. Li eligos vin el gxi, kaj igos vin esti pli rafinita kaj pli pura ol oro. Vi baldau laudos Lin! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke vi povu laudi Dion antau la fino de cxi tiu jaro pro aparta afero kiun vi volas ke Li faru por vi.

No comments:

Post a Comment