Saturday, August 5, 2017

CXU VI ESTUS PARTO DE LA LISTO?

Estimataj, CXU VI ESTUS PARTO DE LA LISTO? Ni tamen konstruis la muregon, kaj la tuta murego estis jam kunmetita gxis duono; kaj la popolo laboris kuragxe" (Nehxemja 3:38). Oni jam verkis multajn librojn kaj artikolojn pri la viro Nehxemja kiu kondukis sian popolon rekonstrui la muron de Jerusalem. Bedaurinde, oni verkis malmulton au nenion pri la homoj kiuj laboris kun li por sukcese fini la rekonstruon de la muro je jxus kvindek-du tagoj malgrau la granda kontrauo kiun ili alfrontis dum la laboro. Tamen, la kronikanto de la libro de Nehxemja dedicxis tutan cxapitron por la listo de homoj kiuj cxefe laboris kun Nehxemja, kaj la precizaj laborajxoj kiujn ili faris (vidu: Nehxemja 3). Cxi tiuj homoj estis menciitaj per nomo unu post la alia. Kelkfoje, tio kion multe da ni faras estas nenotita, kaj ni pensas ke gxi ne estas grava. Kelkaj homoj jam ecx forlasis fari sian malgrandan kontribuon al kresko de la regno de Dio surtere kaj aliaj bonaj celoj cxar ili pensis ke ili ne estas signifaj kaj ilia kontribuo ne estas signifa cxar oni ne notas au rekompecas ilin. Tamen, cxu vi scias ke Dio ankau notas tion kion cxiu el ni faras? Cxu vi scias ke Li faras liston de cxiu el la homoj kiu kontribuas al la kresko de Lia regno? Paulo diris, "Tial, miaj amataj fratoj, estu firmaj, nemoveblaj, cxiam abundaj en la laboro de la Sinjoro, sciante, ke via penado ne estas vanta en la Sinjoro" (1 Korintanoj 15:58). Ankau li diris je alia loko, "Kaj ni ne lacigxu en bonfarado; cxar gxustatempe ni rikoltos, se ni ne senfortigxos" (Galatoj 6:9). Cxu vi estus parto de la listo de la homoj kiuj kontribuas al la sukceso de iu bona celo? Decidu fari vian malgrandan kontribuon ecx se gxi estus nenotita. Dio scias kiel Li rekompecas cxiun bonan agadon je Sia rimedo kaj je Sia tempo. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke vi faru cxiajn penojn esti je la listo de tiuj kiujn Dio rekompencos pro la laboro por kaj kun Li je Lia servo.

No comments:

Post a Comment