Saturday, July 8, 2017

TREZORO EN ARGILAJ VAZOJ

Estimataj, TREZORO EN ARGILAJ VAZOJ "Sed ni havas cxi tiun trezoron en argilaj vazoj, por ke la treega grandeco de la potenco estu de Dio, kaj ne de ni mem" (2 Korintanoj 4:7). Cxar gxi estis problemema eklezio, Paulo skribis siajn du konatajn epistolojn al la korintana eklezio por korekti kelkajn el la anomalioj kiuj ekzistis en la eklezio. Unu el tiaj anomalioj estis la erara opinio pri la evangelia mesagxo kaj la mesagxistoj de la evangelio. Cxi tiu opinio estas ke la evangelio, kiu estas la Nova Interligo, estas malsupera al la Malnova Interligo donita al Moseo, kaj tial, la mesagxistoj de la evangelio, au la servistoj de la Nova Interligo, estas malsuperaj al Moseo kaj la instruistoj de la Legxo. Tamen, je cxi tiu epistolo al la Korintanoj, Paulo klarigis la superecon de la evangelio al la Legxo. Li konsideris la evangelian mesagxon kiel trezoron konservitan en argilaj vazoj. Tia bildo estis kutima al la Korintanoj. La evangelia mesagxo ja estas trezoro kiu superas ian ajn homan scion au filozofion. Dio konservis au konfidis la evangelian mesagxon en "argilaj vazoj," la apostoloj, nuntempe la predikantoj de la evangelio. Sendube, argilaj vazoj estas rompigxemaj. Kiel homoj, la predikantoj de la evangelio estas malfortaj kiel argilaj vazoj sed la evangelia mesagxo estas konfidita al ili. Gxi ne estas konfidita al la angxeloj au iuj ajn superaj homoj. Dio faris cxi tion por montri ke disvastigo de evangelia mesagxo ne estas per homa forto, scio, au ecx sperto, sed per Sia supera potenco. Tial, ni ne devas malestimi nin ke ni ne povas prediki la evangelion, au fidi al nia kapablo au sagxo por fari gxin, sed fidi tute al Dio. Oni jam konfidis la trezoron, la evangelian mesagxon, al vi por konservi kaj dividi gxin kun aliaj homoj. Cxu vi estas jxaluza konservi gxin kaj fervore dividi gxin kun aliaj homoj cxe vi? Vi ne bezonas iun ajn specialan potencon au scion por fari tion. Tio kion vi bezonas estas tuta fido al la Sankta Spirito kiu estas tie por instrui, gvidi, rememori, kaj plifortigi vin dum vi konservas kaj dividas la trezoron. Ne gravas la premo cxe vi, Li faros vin sukcesa. "Pro tio ni ne senkuragxigxas; sed kvankam nia ekstera homo kadukigxas, tamen nia interna homo renovigxas tagon post tago. Cxar nia malpeza kaj momenta sufero elfaras por ni, pli kaj pli ekster mezuro, eternan pezon da gloro; dum ni rigardas ne la vidatajxojn, sed la nevidatajxojn; cxar la vidatajxoj estas tempaj, sed la nevidatajxoj estas eternaj" (2 Korintanoj 4:16-18). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke vi povu disvastigi la evangelion kun homoj cxe vi dum vi fidas je le gvido de la Sankta Spirito.

No comments:

Post a Comment