Sunday, June 11, 2017

RIGARDANTE PRETER LA PROBLEMO

Estimataj, RIGARDANTE PRETER LA PROBLEMO "Sed mi scias, ke mia Liberigonto vivas, Kaj fine Li levigxos super la polvo" (Ijob 19:25). La viro Ijob estis viro de honesteco pri kiu Dio povis fanfaroni ecx antau la Diablo. Kun la  permeso de Dio, li alfrontis multajn suferojn de la Diablo. Lia edzino konsilis lin malbeni  Dion por ke li mortu. Liaj amikoj ne helpis lin je lia sufero dum ili kulpigis lin pro la  sufero. Malgrau tio, Ijob ne permesis ke sia problemo superu sian kredon je Dio.  Li estis futureca. Li povis rigardi preter sia problemo. Li kredis je sia Dio kaj  atestis ke Li baldau savos lin el el cxiuj katastrofoj kiuj frontis al li. Dio ja savis lin kaj redonis al li cxiujn ajxojn kiujn li perdis. Multaj homoj permesas iliajn problemojn superi ilian kredon je Dio. Ili estas tiel subpremataj de la problemoj ke ili ne povas rigardi preter la problemoj.  Multaj ecx perdis esperon pro la problemoj kaj atendas la malbonajxon. Tamen, kiel Ijob, ni  ne devas perdi esperon. Ni devas prefere rigardi preter niaj problemoj kaj rigardi  al Jesuo, kiu estas la autoro kaj perfektiganto de la fido. Li ne perdis esperon, sed  suferis la krucon (vidu: Hebreoj 12:2). Kio estas la problemo kiun vi havas nuntempe? Cxu vi estas tiel subpremata de  la problemo ke vi forgesas vian cxiopovan Dion? Cxu vi estas perdonta esperon pro viaj  problemoj? Ne perdu esperon! Rigardu preter via problemo! Via Liberigonto ankorau vivas! Li  estos kun vi. Vi venkos la problemon, kaj homoj gxojos kun vi je la nomo de Jesuo Kristo.  Amen. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Puntko: Pregxu ke vi povu rigardi preter via problemo al Dio kiu estas pli granda ol la problemo. 

No comments:

Post a Comment