Saturday, May 6, 2017

SE DIO NE RESPONDUS AL VIAJ PREGXOJ...

Estimataj, SE DIO NE RESPONDUS AL VIAJ PREGXOJ... "Ho, se mia peto plenumigxus, Kaj se Dio donus al mi tion, kion mi esperas! Ho, se Dio komencus kaj disbatus min, Donus liberecon al Sia mano kaj frakasus min! Tio estus ankorau konsolo por mi; Kaj mi gxojus..." (Ijob 6:8-10). Estas evidente el la Sankta Biblio kaj spertoj de vivo ke Dio ne respondas al cxiuj pregxoj, ecx tiuj de Siaj virtuloj! Ijob estis virtulo. Dio, Mem, atestis tion dum Satano provis akuzi Ijobon (vidu: Ijob 1:8; 2:3). Tamen, Dio permesis al Satano tenti Ijobon detruante cxion kion Ijob posedis, inkluzive liajn infanojn. Satano ecx "frapis Ijobon per turmentaj abscesoj de la plando de lia piedo gxis lia verto" (Ijob 2:7). Je sia agonio, Ijob pregxis ke Dio mortigu lin, almenau por savi lin el cxi tiuj suferoj (vidu: Ijob 6:8-10). Dio ne respondis al la pregxo. Por aldoni insulton al la vundo de Ijob, liaj amikoj akuzis lin kaj liajn mortintajn infanojn pri nefaro kontrau Dio. Malgrau la sufero de Ijob kaj la sxajna silento de Dio al lia travivo, Ijob restis fidela al Dio. Li povis ankorau deklari, "Li ja mortigos min, kaj mi ne havas esperon" kaj "Sed mi scias, ke mia Liberigonto vivas, Kaj fine Li levigxos super la polvo" (Ijob 13:15; 19:25). Sxajnis ke li sciis pri cxi tiu promeso de Dio: "Cxar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo, intencojn al bono kaj ne al malbono, por doni al vi estontecon kaj esperon" (Jeremia 29:11). Dio ja benis Ijob multoble je la fino. Anstatau fari tion kio sxajnis pli bone al Ijob, Dio faris Sian plej bonon por li! Multfoje, Dio jam intence rifuzis respondi al la pregxoj de Siaj virtuloj. Cxi tiuj homoj estus malfelicxaj ke Dio ne faras tion kion ili pensas ke gxi estas bona por ili. Oni devas esti matura spirite por akcepti la rifuzon de Dio por onia peto precipe dum oni trapasas neplacxan alfronton de vivo. Oni eble povas pensi ke onia peto estas la plej bono dum Dio havas pli bonan planon ol onia plej bona peto. Se Dio ne respondus al viaj pregxoj, kion vi faros? Cxu vi ankorau restus fidela al Li? Cxu vi estas preta akcepti Lian rifuzon por via peto atendante Lian pli bonan planon por vi? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu por la graco ke vi povu akcepti la rifuzon de Dio por via peto pro via bono.

No comments:

Post a Comment