Saturday, March 4, 2017

IDOLOJ DE LA KORO

Estimataj, IDOLOJ DE LA KORO “Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la cxielo supre au sur la tero malsupre au en la akvo sub la tero; ne klinigxu antau ili kaj ne servu ilin; cxar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa…” (Eliro 20:4-5). “Ho filo de homo! Cxi tiuj homoj levis siajn idolojn en sian koron, kaj allogilon de sia malpieco ili starigis antau sia vizagxo…” (Jehxezkel 14:3). La primitiva Afriko estis plena de idoloj. Ju pli mi sxatas la afrikan kulturon, des pli mi malamas gxian ligon kun idolkulto. Dank’ al Dio ke mi estas savita de cxiuj cxi tiuj prapatraj idoloj. Je Kristo, mi povas esti vera afrikano sen esti idolservanta. Tamen, kiam mi forigis ciujn cxi tiujn idolojn videblajn, kio pri la nevideblaj idoloj de la koro? Cxu mi estas libera de ili? Dio akuzis la ekzilitajn Izraelidojn pri idolservado de la koro. Kvankam, ili estis senditaj en ekzilon pro cxi tiu peko, ili daurigis gxin en la ekzilo. Interese, cxi tiu popolo ankorau volis audi de Dio, kio signifis ke ili eble ne konstatis ke ili starigis idolojn en siaj koroj kontrau la volo de Dio. Mi dubas cxu vi ankorau posedas iun videblan idolon kiun vi adoras. Tamen, kio pri la idoloj en via koro? Kiuj estas tiuj kiuj prenis la lokon de Dio en via koro? Cxu gxi estas mono, ofico, tempo, sportoj, plezuro, rekono, pozicio, viaj infanoj, via edz(in)o, aux ecx via vivo? Io ajn kion vi pli sxatas au amas ol Dion estas idolo de via koro. Forigu ilin nun kaj starigu Dion en Lia gxusta loko en via koro. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke vi povu forigi cxiujn idolojn kiuj prenas la lokon de Dio en via koro.

No comments:

Post a Comment