Saturday, February 18, 2017

MI BEZONAS NENIAN DEBATON

Estimataj, MI BEZONAS NENIAN DEBATON “Cxar mi decidis scii cxe vi nenion, krom Jesuo Kristo kaj tiu krucumita” (1 Korintanoj 2:2). Sur kio au kiu vi bazas vian kredon? Jen demando kiun oni devas respondi meditate. Multaj homoj bazas sian kredon sur sia familia kulturo au tradicio. Multaj homoj bazas sian kredon sur iu dogmo au alia. Multaj homoj bazas sian kredon sur iu heroo. Multaj homoj bazas sian kredon sur iu idolo au dio. Multaj homoj bazas sian kredon sur la Plejalta Estulo nomita Dio. Ecx multaj homoj preferas rilati kun la Plejalta Estulo per aliaj malpliaj dioj au angxeloj. Interese, multaj homoj dirus ke ili ne kredas je io au ia Estulo. Por Eliza Edmunds Hewitt (pseudonimo: Lidie H. Edmunds) (1851-1920), sxi kredis je nenia alia io au persono, sed je “la cxiama Vivanto” kiu mortis ne nur por sxi, sed ankau por la tuta homaro. Cxi tiu “cxiama Vivanto” estas ne alia persono ol Jesuo Kristo. Sxi klare diris je unu el siaj himnoj ke sxi bezonis nenian debaton au peton. Kredo bazita sur ia ajn io au persono estas senutila “cxar ne estas sub la cxielo alia nomo, donita inter homoj, per kiu ni devas esti savitaj” (Agoj 4:12) krom la nomo de Jesuo Kristo (vidu: versikloj 10-11). Apostolo Paulo simple diris, “Cxar mi decidis scii cxe vi nenion, krom Jesuo Kristo kaj tiu krucumita” (1 Korintanoj 2:2). Je la angla himno “I NEED NO OTHER ARGUMENT” (ankau konata kiel “MY FAITH HAS FOUND A RESTING PLACE”), Eliza E. Hewitt efektive trovis ripozejon je Jesuo Kristo cxar Jesuo Kristo jam mortis por sxi por savi sxin, kaj cxi tio jam cxesigis sxiajn timon kaj dubon. Nia kredo povas nur trovi ripozejon je Jesuo Kristo cxar Li donis al ni ripozon (vidu: Mateo 11:28-30; Hebreoj 4:3). Povas esti neniam alia rimedo trovi reston. Jesuo Kristo deklaris: “Pacon mi lasas al vi; mian pacon mi donas al vi; ne kiel la mondo donas, mi donas al vi” (Johano 14:27). Jesuo Kristo montris tion, kiel Eliza E. Hewitt prave notis je sia himno, sanigante la malsanulojn, savante la perditojn, kaj neniam forlasante iun ajn kiu venas al Li. Kiu inter la religiaj estroj de cxi tiu mondo povas fari cxi tiujn aferojn? Efektive, estas neniam alia debato! Bazu vian kredon sur Jesuo Kristo se vi volus ripozejon el la konfuzo en la mondo. Li diris, “Venu al mi cxiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj mi vin ripozigos. Metu sur vin mian jugon, kaj lernu cxe mi, cxar mi estas milda kaj korhumila; kaj vi trovos ripozon por viaj animoj. CXar mia jugo estas facila, kaj mia ŝarĝo estas malpeza” (Mateo 11:28-30). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke vi tutkore akceptos la efikecon de la morto de Jesuo Kristo sur via vivo, kaj volonte venos al Li por eterna ripozo.

No comments:

Post a Comment