Saturday, January 21, 2017

ANTAU OL ESTAS TRO MALFRUE

Estimataj, ANTAU OL ESTAS TRO MALFRUE "Sed kiel la tagoj de Noa, tiel estos la alesto de la Filo de homo. Cxar kiel dum la tagoj, kiuj estis antau la diluvo, oni mangxis kaj trinkis, edzigxis kaj edzinigxis, gxis la tago, kiam Noa eniris en la arkeon, kaj oni ne eksciis, gxis la diluvo venis kaj forprenis cxiujn; tiel estos la alesto de la Filo de homo" (Mateo 24:37-39). WhatsApp jam donis al mi kaj aliaj uzantoj de la platformo avertojn dum multaj monatoj ke baldau finigxos subteno por certaj aparatoj. La koncernitaj aparatoj estis listigitaj, kaj unu el la aparatoj kiun mi uzas por mia reta servo estas listigita. Mi komence cedis tiujn avertojn kaj komencis limigi mian uzon de tiu aparato por WhatsApp-aj celoj. Mi informis la plejparton de la grupoj kaj iujn homojn kun kiuj mi havas kontakton per tiu aparato, ke mi volas cxesi uzi la telefonnumeron asociitan kun la aparato de la tempo kondicxita. Mi memoras unu el miaj kontaktoj respondis ke WhatsApp jam etendis la limdaton por aliaj ses monatoj. Mi parte kredis lin, sed kiam nenio okazis post la anoncita limdato, mi pensis ke li pravis, kaj mi daurigis uzi la aparaton por WhatsApp-aj celoj. Ve, du semajnojn poste, mi povis aliri miajn babilejojn kaj grupojn, sed mi ne povas plu sendi mesagxojn tra ili. Mi ricevis cxi tiun mesagxon angle: “You can’t send messages to this chat because WhatsApp no longer supports this phone.” [Esperante: "Vi ne povas sendi mesagxojn al tiu babilejo cxar WhatsApp ne plu subtenas tiun telefonon."] Mi ne estis kaptita nekonscia per la mesagxo, sed mi pensis ke mi ankorau havas pli da monatoj por gxui WhatsApp-ajn servojn per la aparato. La plimulto de miaj kontaktoj en WhatsApp kaj plejparto de la WhatsApp-aj grupoj al kiuj mi apartenas jam movis kun mi al la aliaj telefonnumero uzita je apogita aparato. Tamen, ankorau estas iometo de grupoj kaj kontaktoj kiuj ne plu havas aliron al mi pro tio ke ili estas asociitaj kun mi nur en la nesubtenata aparato. Tiu incidento estas ekzemplo de kio baldau okazos al multaj personoj kiuj ne cedas al la avertoj pri la dua veno de Jesuo Kristo. Jesuo Kristo kaj multaj aliaj personoj en la Sakta Biblio jam avertis homojn pri Lia dua veno. Okaze de la inundo en la tempo de Noa, kiel priskribita en Genezo cxapitroj 6 kaj 7 uzita de Jesuo Kristo por averti homojn, Noa avertis sian generacion dum jaroj pri la tuja inundo, sed nur Noa, liaj tujaj familianoj kaj iuj selektitaj bestoj estis savitaj el la inundo enirante en la keston (vidu ankau: 1 Petro 3:20-21; 2 Petro 2:5, 3: 5-10; Hebreoj 11:7). Malgrau la avertoj pri la dua veno de Jesuo Kristo kaj la tuja jugxo pri cxiu persono, multaj homoj nuntempe ankorau vivas kvazau Jesuo Kristo ne venos. Ili kondutas kvazau ili ne raportos pri siaj agoj sur tero. Tamen, Jesuo Kristo venos denove kaj cxiu raportos pri siaj agoj (vidu: Mateo 16:27; 19:28; 25:31-33; 1 Tesalonikanoj 4:16; Apokalipso 1:7). Cxu Li renkontos vin preta, au vi estas senzorga pri Lia veno? Antau ol estas tro malfrue, preparu vin por la dua veno Jesuo Kristo kaj Lia jugxo. Ne permesu al Li renkonti vin ne preta. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke la dua veno de Jesuo Kristo ne renkontos vin ne preta.

No comments:

Post a Comment