Saturday, February 27, 2016

NE KULPIGU DION!

Estimataj, NE KULPIGU DION! "Kaj afliktigxis David pro tio, ke la Eternulo frapis Uzan, kaj li donis al tiu loko la nomon Perec-Uza, gxis la nuna tago. Kaj ektimis David la Eternulon en tiu tago, kaj diris: Kiamaniere venos al mi la kesto de la Eternulo? Kaj David ne volis transportigi al si la keston de la Eternulo en la urbon de David" (2 Samuel 6:8-10). David supreniris la tronon de Izrael kiu estis promesita post multaj jaroj kurante de unu loko al la alia de Saul, la tiama regxo. Li starigis sin en sia nova cxefurbo. Kiel parto de la rimedoj dankestimi Dion pro tio, Li alportis kune tridek mil virojn elektitajn el Izrael, kaj iris al Baala Juda por alporti la Keston de Interligo en lian cxefurbon. La keston jam estis en tiu vilagxo dum preskau 100 jaroj ekde la tempo kiam la Filisxtoj kaptis gxin. Abinadab estis la gardanto de sankta objekto, do, kiam David venis por gxi, li (Abinadab) volontigis siajn filojn, Uzan kaj Ahxjon, por gardi la keston kiam gxi estis transportita sur nova veturilo al Jerusalem inter fanfaro. Ve, tragika akcidento okazis. En klopodo por preventi la keston de falo pro la bovoj kiuj tiras la veturilon stumblis, Uza etendis kaj kaptis la keston. Li estis frapita senvive de Dio tuj pro lia "peko"! Regxo David afliktigxis pro cxi tio kaj li timis alporti la keston al sia cxefurbo. Li sxajnis kulpigi Dion pri tiu tragedio. Kiel Dio frapis Uzan kiam li (Uza) provis "helpi" Dion? Multaj aferoj misokazis en cxi tiu okazajxo. La Kesto de la Interligo reprezentis la cxeeston de Dio kiu enlogxigxis inter Siaj homoj en speciala maniero (vidu: Eliro 25:22). Sekve, gxi devas esti manipulata kun respektego, ecx en gxia transporto de loko al loko. La Mosea Legxo precizigis ke la Levidoj (esti specifaj, la Kehatidoj) devas porti gxin sur la sxultroj per palisoj kiuj estas trapasitaj tra oraj ringoj alkrocxitaj al la kesto (vidu: Eliro 25:14; Nombroj 4:15). Ecx la Levidoj ne devas tusxi la keston au ecx rigardi en gxin pro gxia sankteco krome riski morton (vidu: Nombroj 4:20). Estas neeble scii kial Davido ne atentis cxi tiujn postulojn, sed li kaj Uza kaj Ahxjo metis la keston sur veturilon kaj iris al Jerusalemo. El sia superfervoreco, Uza ekkaptis la keston por ke gxi ne falu. Li tuj alfrontis la konsekvencon. Kial tiam Davido estis kolera? Kial li kulpigis Dion pro kio tion pro ti ke li (David) agis maljuste? Multaj homoj nuntempe faras similan eraron. Ili volas servi Dion au placxi al Li en iliaj propraj manieroj kiam Dio jam donis specifan manieron veni al Li kaj servi Lin. Jesuo Kristo diris, " Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi" (Johano 14:6). Petro re-ehxis tion poste: "...estu sciate al vi cxiuj kaj al la tuta popolo Izraela, ke en la nomo de Jesuo Kristo, la Nazaretano, kiun vi krucumis, kiun Dio levis el la mortintoj, cxi tiu staras sana antau vi. Tiu estas la sxtono, kiun vi konstruantoj malsxatis, kaj kiu farigxis sxtono bazangula. Kaj en neniu alia estas savo; cxar ne estas sub la cxielo alia nomo, donita inter homoj, per kiu ni devas esti savitaj" (Agoj 4:10-12. Vidu ankau: 1 Johano 2:23; 2 Johano 9). En kiuj manieroj vi ankau provas servi Dion au placxi al Li malprave? Negrave kiom sxajne bona estas via servo al Dio, se vi ne faras gxin lau la gxusta vojo, ne kulpigu Dion se li ne akceptas vian servon au ecx frapas vin en Sia propra maniero. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi ne servu Dion en la malgxusta maniero negrave kiom sxajne bona rimedo.

Sunday, February 21, 2016

LA OKDEK-SESA PSALMO

Estimataj, LA OKDEK-SESA PSALMO "Klinu, ho Eternulo, Vian orelon, auskultu min; cxar mi estas mizera kaj malricxa.... Auskultu, ho Eternulo, mian pregxon, Kaj atentu la vocxon de mia petego" (Psalmo 86:1, 6). Psalmo 86 estis supozeble verkita de Regxo Davido, kvankam gxia lokigo inter la psalmoj atributitaj al "la Filoj de Korahx" faris kelkajn homojn dubi gxian Davidan autorecon. Tamen, gxia pleja enhavo kaj arangxo similas tiujn de la psalmoj kiuj estas atributitaj al Davido sen diskutado. La verkisto de cxi tiu psalmo estis sendube en dangxero, kaj li vokis Dion liberigxi lin el liaj malamikoj. La psalmisto konsideris sin kiel iun kiu estas "mizera kaj malricxa" do li pregxis ke Dio audu kaj respondu liajn pregxojn (verso 1). Estas almenau kvin malsamaj specoj de pregxoj en cxi tiu psalmo: Unu, pregxo de protekto: cxar la psalmisto estis atakita de homoj kiujn li konsideris "fieruloj" kaj "anaro da premantoj" en verso 14, Lia unua pregxa punkto estis ke Dio gardu lian vivon (verso 2). Mi povus atesti pri la fakto ke li estis dediciita al kaj fidi al Dio, tial, li pregxis cxi tiun pregxon. Du, pregxo por kompato: trifoje je cxi tiu psalmo, la psalmisto ekkriis al Dio por kompato (versoj 3, 6, 16). Li sciis ke nur Dio povis povas doni al li kompaton. Tri, pregxo de pardono: la psalmisto konsideris Dion kiel pardonantan Dion Kiu estas bona kaj abunda en amo. Per implico, li petas Dion pardoni lin kiam mi kriis al Li. Kvar, pregxo de adorado: malgrau sia situacio, la psalmisto adoris Dion pro Kiu Li estas (versoj 8-10). Kvin, pregxo de laudoj: parenca al la antaua pregxo estas cxi tio. La psalmisto laudis Dion pro tio kion Li faras (versoj 10, 12, 13). Lia situacio ne vindis liajn okulojn pri kiu Dio estas kaj kion Li faris en lia vivo. Estas aliaj pregxoj por gxojo (verso 4), instruo (verso 11), kaj la boneco de Dio (verso 17) ankau en cxi tiu psalmo. La okdek sesa psalmo estas ja inda je meditado. Kia estas via situacio nune? Cxu vi pretas por krii al Dio? Li promesis, "...Voku Min en la tago de mizero; Mi vin liberigos, kaj vi Min gloros" (Psalmo 50:15). Kriu al Li, kaj Li estas preta respondi al vi. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Eternulo, helpu min ne cxesi krii al Vi, gxis Vi respondos al mi.

Saturday, February 13, 2016

NE FORGESU VIAN DION

Estimataj, NE FORGESU VIAN DION "Kaj vi mangxos kaj satigxos, kaj vi benos la Eternulon, vian Dion, pro la bona tero, kiun Li donis al vi. Gardu vin, ke vi ne forgesu la Eternulon, vian Dion, ne observante Liajn ordonojn kaj instrukciojn kaj legxojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaux" (Readmono 8:10-11). Unu el la ricevintoj de miaj semajnaj mesagxoj reagis al la mesagxo kiun mi dissendis pasintan semajnon pri la kialo kial homoj precipe la juna generacio ne plu cxeestas pregxejon en la okcidenta mondo. El sia travivajxo dum la pasintaj dek jaroj kiun li travivis en cxi tiu okcidenta mondo, li atentigis ke la kialo kiun mi donis estas nur unu el centoj da kialoj por la malpliigxo en cxeesteco de pregxejo en la okcidenta mondo. Li daurigis listigi multajn aliajn kialojn. Plej multaj el liaj kialoj temas pri la bonfarto de homoj en cxi tiu parto de la mondo. Ilia problemo estas kiel regi la bonfarton, ne la manko de gxi kiel estas la kazo en aliaj partoj de subevoluinta kaj evoluanta mondo. Do, plej multaj homoj en la okcidenta mondo opinias ke ili ne bezonas Dion au la eklezion. La kialoj de cxi tiu homo rememorigas min pri la adiauxa parolo de Moseo al la popolo Izraela je lia maljuneco kiu enhavis avertojn. Unu el tiuj avertoj estis cxi-supra citajxo: ne forgesu vian Dion dum vi fartos bone. Same, la ricxulo en la proverbo de Jesuo Kristo en Luko 12:16 21 ne atentis cxi tiun averton. Li havis abundan rikolton. Lia posedajxo farigxis lia idolo, kaj li forgesis Dion, la Doninton. Tiutage, lia animo estis prenita de li kaj lia posedajxo foriris al aliuloj. Jesuo Kristo klarigis la signifon de ricxeco sen Dio: "Tia estas tiu, kiu kolektas por si trezoron, kaj ne estas ricxa rilate Dion" (Luko 12:21). Estimataj, estos bone cxe vi! Dio kontentigu vin per multaj bonajxoj. Lia bona promeso plenumigxu en via vivo. Tamen, cxu vi ne forgesos Dion, kiam vi estos kontenta pri viaj kordeziroj? Cxu vi ankoraux memoros servi Lin per tio, per kio Li benis vin? Ne estu kiel tiu malsagxa ricxulo nek kiel la homoj en la okcidenta mondo. Loki Dion, la Donanton super la donajxoj estas marko de vera atingo. Ne forgesu vian Dion, dum vi fartas bone. Servu kaj obeu Lin plu. Li rekompencos vin. "Ne provizu al vi trezorojn sur la tero, kie tineo kaj rusto konsumas, kaj kie sxtelistoj trafosas kaj sxtelas; sed provizu al vi trezorojn en la cxielo, kie sxtelistoj nek trafosas nek sxtelas; cxar kie estas via trezoro, tie estos ankaux via koro" (Mateo 6:19-21). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke via bonfarto ne faru ke vi forgesos vian Dion.

Saturday, February 6, 2016

CXU VI ANKAU NE ESTAS KULPA?

Estimataj, CXU VI ANKAU NE ESTAS KULPA? "Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: Ho filo de homo, profetu pri la pasxtistoj de Izrael, profetu, kaj diru al ili, al la pasxtistoj: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ve al la pasxtistoj de Izrael, kiuj pasxtas sin mem! cxu ne la sxafojn devas pasxti la pasxtistoj? La grasaĵon vi mangxas, per la lano vi vin vestas, la grasigitan sxafon vi bucxas; sed la sxafojn vi ne pasxtas" (Jehxezkel 34:1-3). En malpli ol monato de mia restado en Britio, mi malkovris multajn aferojn bedaurindajn pri la okcidenta mondo. Unu el tiuj aferoj estas la malkresko en la nombro da homoj kiuj cxestas pregxejojn, precipe la manko de junularo en plej de la pregxejoj. Multaj pregxejoj jam estis malplenaj kaj estis venditaj pro tio. Cxi tio estas granda zorgo por mi, kaj mi cxiam demandas pastorojn cxi tie tion kion ili faras por alporti la junularon reen en la eklezion. Nur en lasta tempo mi eltrovis ke mi demandis malpravan demandon! Mi renkontis sinjorinon en sxia frua kvindeka agxo kiu diris ke la lasta fojo kiam sxi cxeestis pregxejon estis kiam sxi estis deksesjara. Mi demandis sxin kial sxi cxesis cxeesti pregxejon kaj sxi rakontis al mi amaran veron pri la eklezio cxi tie: la eklezio jam igxas instituciigita kaj la estroj de la eklezio ne vivas per ekzemplo. Sxi citis kelkajn ekzemplojn de la nefaroj kiujn la estroj de la eklezio faras tiam kiuj igxas ecx pli malbonaj nuntempe. Unu el tiaj nefaroj kiujn sxi emfazis estas la fakto ke plej de la estroj de la eklezio plialtigas ricxecon koste de ilia komunumo. Sxi atentigis ke la junularo cxi tie daurigos forlasi la eklezion cxar la homoj de la eklezio ne praktikas tion kion ili predikas. Mi havis neniun elekton ol konsenti tiutage kun sxi cxar mi sciis, ke sxi diris la veron. Ne mirigas, multaj personoj (speciale la pli junaj generacioj) ne plu interesigxas pri la aferoj de la eklezio. La akuzo al la estroj de la eklezio de cxi tiu blanka sinjorino memorigas min pri la gvidantoj de la Izraelidoj en la tempo de Profeto Jehxezkel (vidu: Jehxezkel 34). La Eternulo akuzis cxi tiujn gvidantojn cxar ili estis egoismaj. Ili ne prizorgis pri homoj kiojn ili kondukis. La homoj suferis sub ili dum la gvidantoj daure vivis en abundo. Tio igis la homojn forvagi sercxante atenton. Dio ne estis felicxa kun tiuj gvidantoj kaj promesis teni ilin respondecaj (vidu: verso 10). Cxu vi estas estro de la eklezio? Cxu vi ne estas kulpa de cxi tiu akuzo? Cxu vi ne estas egoisma en malutilo de homoj kiujn vi gvidas? Cxu vi zorgas pri via komunumo? Cxu via komunumo povas sekvi vian ekzemplon au cxu vi atendas ke ili nur obeu viajn mesagxojn? Cxu vi altiras personojn al la eklezio au cxu vi forpelas ilin el la eklezio pro via vivmaniero? Nu, se vi estas nur membro de eklezio, la nefara vivmaniero de via ekleziestroj devas ne forpeli vin el la eklezio. Jesuo Kristo estas nia finfina rolmodelo. Li devus esti via normo (vidu: Hebreoj 12:1-2), ne iu ajn estro de la eklezio negrave kiom ege metita au respektata. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Eternulo, helpu min ne misgvidi homojn kiujn Vi konfidas al mia zorgo.