Saturday, February 13, 2016

NE FORGESU VIAN DION

Estimataj, NE FORGESU VIAN DION "Kaj vi mangxos kaj satigxos, kaj vi benos la Eternulon, vian Dion, pro la bona tero, kiun Li donis al vi. Gardu vin, ke vi ne forgesu la Eternulon, vian Dion, ne observante Liajn ordonojn kaj instrukciojn kaj legxojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaux" (Readmono 8:10-11). Unu el la ricevintoj de miaj semajnaj mesagxoj reagis al la mesagxo kiun mi dissendis pasintan semajnon pri la kialo kial homoj precipe la juna generacio ne plu cxeestas pregxejon en la okcidenta mondo. El sia travivajxo dum la pasintaj dek jaroj kiun li travivis en cxi tiu okcidenta mondo, li atentigis ke la kialo kiun mi donis estas nur unu el centoj da kialoj por la malpliigxo en cxeesteco de pregxejo en la okcidenta mondo. Li daurigis listigi multajn aliajn kialojn. Plej multaj el liaj kialoj temas pri la bonfarto de homoj en cxi tiu parto de la mondo. Ilia problemo estas kiel regi la bonfarton, ne la manko de gxi kiel estas la kazo en aliaj partoj de subevoluinta kaj evoluanta mondo. Do, plej multaj homoj en la okcidenta mondo opinias ke ili ne bezonas Dion au la eklezion. La kialoj de cxi tiu homo rememorigas min pri la adiauxa parolo de Moseo al la popolo Izraela je lia maljuneco kiu enhavis avertojn. Unu el tiuj avertoj estis cxi-supra citajxo: ne forgesu vian Dion dum vi fartos bone. Same, la ricxulo en la proverbo de Jesuo Kristo en Luko 12:16 21 ne atentis cxi tiun averton. Li havis abundan rikolton. Lia posedajxo farigxis lia idolo, kaj li forgesis Dion, la Doninton. Tiutage, lia animo estis prenita de li kaj lia posedajxo foriris al aliuloj. Jesuo Kristo klarigis la signifon de ricxeco sen Dio: "Tia estas tiu, kiu kolektas por si trezoron, kaj ne estas ricxa rilate Dion" (Luko 12:21). Estimataj, estos bone cxe vi! Dio kontentigu vin per multaj bonajxoj. Lia bona promeso plenumigxu en via vivo. Tamen, cxu vi ne forgesos Dion, kiam vi estos kontenta pri viaj kordeziroj? Cxu vi ankoraux memoros servi Lin per tio, per kio Li benis vin? Ne estu kiel tiu malsagxa ricxulo nek kiel la homoj en la okcidenta mondo. Loki Dion, la Donanton super la donajxoj estas marko de vera atingo. Ne forgesu vian Dion, dum vi fartas bone. Servu kaj obeu Lin plu. Li rekompencos vin. "Ne provizu al vi trezorojn sur la tero, kie tineo kaj rusto konsumas, kaj kie sxtelistoj trafosas kaj sxtelas; sed provizu al vi trezorojn en la cxielo, kie sxtelistoj nek trafosas nek sxtelas; cxar kie estas via trezoro, tie estos ankaux via koro" (Mateo 6:19-21). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke via bonfarto ne faru ke vi forgesos vian Dion.

No comments:

Post a Comment