Saturday, April 30, 2016

DIO GLOROS SIN, SED...

Estimataj, DIO GLOROS SIN, SED... "Kaj Moseo kaj Aaron kunvenigis la komunumon antau la rokon, kaj li diris al ili: Auskultu, ho ribeluloj, cxu el cxi tiu roko ni elirigu por vi akvon? Kaj Moseo levis sian manon kaj frapis la rokon per sia bastono du fojojn; kaj ekfluis multe da akvo, kaj trinkis la komunumo kaj gxiaj brutoj. [Sed...]" (Nombroj 20:10-12). Sendube, estas autentikaj servistoj de Dio nuntempe, kaj estas homoj kiuj nomas sin kiel servistojn de Dio. Cxi tiuj homoj faras la laboron de Dio. Kelkaj el ili faras gxin lau la konduko kaj gvido de la Sankta Spirito. Kelkaj el ili faras gxin por egoismaj celoj. (Komparu la vortojn de Paulo en Filipianoj 1:15-18.) Je iu ajn kazo, estas certe ke Dio ja gloros Sin. Li uzas cxiujn el cxi tiuj homoj por Sia gloro. Tamen, Li jugxos cxiun el cxi tiuj homoj lau tio kion ili jam faris por Li (vidu: Predikanto 12:13, 14; Romanoj 14:12; 1 Korintanoj 4:5; 2 Korintanoj 5:10). Kiel servisto de Dio, antau ne longe, mi timis Dion plue dum mi legis la okazajxon cxe "la Akvo de Malpaco" trovita en Nombroj 20. La nekontentigita popolo Izraela denove plendis pri sia situacio en la dezerta vojagxo al la Promesita Lando cxar ili bezonis akvon. Moseo kaj Aaron iris al la Eternulo kaj la Eternulo ordonis ilin pri kiel ili provizus akvon por la popolo Izraela. Ili estis simple parolontaj al roko, sed pro fiero, Moseo kaj Aaron insultis la popolon Izraelan, aldonis al si la honoron de provizo de la akvo, kaj frapis la rokon du fojojn. Malgrau cxi tio, Dio mirakle provizis akvon por la tuta popolo Izraela kaj iliaj brutoj. Sed, la Eternulo tuj donis jugxon por Moseo kaj Aaron: ili ne atingos la Promesitan Landon. Ilia laboro dum preskau kvardek jaroj estos vana (Nombroj 20:12). Kia granda jugxo! Cxi tio estas granda averto al ni al servistoj de Dio kaj ecx aliaj kiujn Dio uzas iamaniere. Ni devas singardi kiel ni faras la laboron de Dio. Au ni farus gxin lau la volo de Dio au ne, Dio ankorau gloros Sin je la laboro, sed la sinsekvo de niaj agadoj por Dio eble estos katastrofa se ni ne penus preni la gloron, misuzus nian oficon, au farus aferon male al la volo de Dio. Apostolo Petro donis similan averton: "La presbiterojn do inter vi mi admonas, estante kunpresbitero kaj atestanto de la suferoj de Kristo kaj partoprenanto en la malkasxota gloro: Pasxtu la gregon de Dio cxe vi, direktante gxin, ne devige, sed volonte, lau Dio; ne pro avideco, sed bonvole; ne kvazau sinjorante super la heredo, sed farigxante ekzemploj al la grego. Kaj kiam elmontrigxos la Cxefpasxtisto, vi ricevos la nevelkontan kronon de gloro" (1 Petro 5:1-4). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment