Sunday, March 6, 2016

PRIZORGU VIN MEM!

Estimataj, PRIZORGU VIN MEM! "Ne plu estu akvotrinkanto, sed uzu iom da vino pro la stomako kaj viaj oftaj malfortoj" (1 Timoteo 5:23). La supra eltirajxo el la Sankta Biblio jam farigxis unu el tiuj kiujn oni misinterpretas kaj misaplikas. Efektive, gxi estas unu el tiuj debateblaj versoj de la Sankta Biblio. Ebriuloj kaj tiuj kiuj estas emaj trinki tro da vino kaj alkoholaj trinkajxoj estas rapidaj aludi al la verso por subteni sian agadon. Tamen, dum mi cxeestis Dimancxan Lernejan klason iun dimancxon, mi trovis malsimilan aplikon al la konsilo de Paulo al Timoteo: Timoteo devis prizorgi sin. La rimedo de faro de cxi tio estis uzo de iom da vino. Aliaj lokoj kie la Sankta Biblio aludas vinon kiel ian medikamentan substancon estas: Dua Samuel 16:2 kie oni diris ke gxi revivigas la lacigxantojn; Sentencoj 31:6 kie oni diris ke gxi estas tauga kiel sedativo por homoj kiuj havas suferantajn animojn; Luko 10:13 kie la Samariano surversxis oleon kaj vinon sur la vundojn de la vundita vojagxanto; kaj Mateo 27:34 kaj Marko 15:23 kie oni miksis gxin kun galo por mildigi suferadon. Nu, cxi tiu prediko ne temas pri subteno au ne subteno de la uzo de vino, sed por substreki la gravecon de onia prizorgo. Paulo estis zorga pri la bonsano de Timoteo, kaj li rekomendis rimedon de lia prizorgo. Sendube, Timoteo sekvis cxi tiun konsilon je sia bono. Oni jam donis al multaj homoj medicinajn kaj aliajn konsilojn nuntempe, sed multaj homoj ne sekvas tiajn bonajn konsilojn je ilia malprofito. Cxu vi estas unu el tiaj homoj kiuj ne sekvas medicinajn, profesiajn, pastrecajn kaj aliajn specialigitajn konsilojn pri via sano, komerco, familio au aliaj klopodoj? Parto de prizorgo de vi estas sekvo de tiaj bonaj konsiloj. "Auskultu konsilon kaj akceptu admonon, por ke vi poste estu sagxa" (Sentencoj 19:20). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Eternulo, helpu al mi cxiam prizorgi min je cxiu klopodo.

No comments:

Post a Comment