Sunday, November 22, 2015

CXU VI REMEMORAS LA TAGON?

Estimataj, CXU VI REMEMORAS LA TAGON? "Kaj [la estro de la malliberejo en Filipi] kondukis ilin en sian domon, kaj arangxis por ili mangxotablon, kaj tre gxojis kun sia tuta domanaro, ekkredinte al Dio"(Agoj 16:34). Mi estis invitita al kunveno antau nelonge kie mi renkontis blankan sinjorinon. Cxi kvardek-jara damo estis tiel emociita por rakonti al iu ajn kiu zorgis auskulti kiel sxi havis personan renkonton kun Jesuo Kristo en simila kunveno antau kelkaj semajnoj. Sxi rakontis, kiel sxi estis antaue religia, kiel sxi legis la Sanktan Biblion multfoje kaj iris al pregxejo kaj aliaj religiaj kunvenoj antaue. Sxi konkludis ke ekde tiu renkonto, sxi nun havas internajn gxojon kaj pacon kiujn antaue sxi ne havis. De sxia vizagxo, estas certe, ke sxi estas felicxa kun sia jxus trovita rilato kun la Savinto Jesuo Kristo. La travivajxo de cxi tiu sinjorino memorigas min pri multaj travivajxoj de homoj en la Sankta Biblio, kiuj ankau havis personajn renkontojn kun Jesuo Kristo. Estis granda gxojo en la urbo Samario kiam multaj personoj venis al la savanta scio de Jesuo Kristo per Filipo (vidu: Agoj 8:8). La discxiploj en Pisidia Antiohxio "plenigxis de gxojo kaj de la Sankta Spirito" post kiam Pauxlo predikis al ili (Agoj 13:52). La travivajxoj de la Etiopia eunuko kiu "iris sian vojon, gxojante" post kiam li akceptis Jesuon Kriston en sian vivon (Agoj 8:39) kaj la estro de la malliberejo en Filipi kiu "tre gxojis... ekkredinte al Dio” (Agoj 16:34) estas klasikaj kiam oni parolas pri homoj kun personaj renkontoj kun la Savinto. Tia tago estas efektive felicxa tago! Cxu vi havis la travivajxon? Cxu vi rememoras la tagon kiam vi havis personan renkonton kun Jesuo Kristo? Cxu vi povas rakonti la tarvivajxon? Esti religia ne suficxas por havi tian travivajxon. Vi devas difinite kaj konscie akcepti Jesuon Kriston en vian vivon. Asertis Apostolo Johano, "... al cxiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton farigxi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo, kiuj naskigxis nek el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el Dio” (Johano 1:12-13). Estas nur per kredo je Jesuo Kristo, ke vi povas havi tiun internajn gxojon kaj pacon en vivo (vidu: Johano 20:31). La himnoverkisto Philip Doddridge (1702-1751) metis gxin tiamaniere je la angla: “Happy day, happy day, when Jesus washed my sins away! He taught me how to watch and pray, and live rejoicing every day; Happy day, happy day, when Jesus washed my sins away.” [Esperante: "Felicxa tago, felicxa tago, kiam Jesuo lavis miajn pekojn for! Li instruis min kiel rigardi kaj pregxi kaj vivi gxojante cxiutage; Felicxa tago, felicxa tago, kiam Jesuo lavis miajn pekojn for."] Cxu vi rememoras la tagon? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke vi daure havu la internajn gxojon kaj pacon de savo en la Savanto Jesuo Kristo.

No comments:

Post a Comment