Saturday, March 29, 2014

CXU VI ANKAU MALAKCEPTAS LIAN VOLON?

Estimataj, CXU VI ANKAU MALAKCEPTAS LIAN VOLON? "Tiele diras la Eternulo: Faru testamenton pri via domo, cxar vi mortos kaj ne vivos. Tiam Hxizkija turnis sian vizagxon al la muro, kaj ekpregxis al la Eternulo, dirante: Mi petas, ho Eternulo, rememoru, ke mi iradis antau Vi kun vero kaj koro fidela, kaj mi faradis tion, kio placxas al Vi. Kaj Hxizkija laute ekploris" (2 Regxoj 20:1-3). Regxo Hxizkija de Judujo estis unika el la aliaj regxoj de Judujo. Dum multaj el la aliaj regxoj ne havis bonajn atestojn je iliaj rilatoj kun Dio, li "agadis bone, juste, kaj vere antau la Eternulo, lia Dio" (2 Kroniko 31:20). Dio reciproke donis al li sukcesojn super multaj fortaj regxoj de lia epoko. Kiam estis tauge por li forlasi la scenejon, li estis terure malsana ecx je la punkto de morto. Je cxi tio, Dio sendis al li profeton Jesajan por anonci lian okazontan morton. Tiu estis la absoluta volo de Dio por li. Dio volis ke li forlasu la scenejon dum la ovacio estis plej lauta. Tamen, li malakceptis la absolutan volon de Dio. Li pregxis al Dio por Lia permesema volo, kaj Dio aldonis al lia vivo aliajn dek kvin jarojn. Bedaurinde, la aldonaj jaroj farigxis lia risko. La Sankta Biblio diras, "Hxizkija ne repagis konforme al tio, kio estis farita por li; lia koro fierigxis. Kaj ekscitigxis kolero kontrau li kaj kontrau Judujo kaj Jerusalem" (2 Kronikoj 32:25). Parto de lia fiero estis la montro de lia potenco al la vizitantaj senditoj de iu Babilonia regxo, ago kiun Dio vigle kondamnis (2 Regxoj 20:16-18; 2 Kronikoj 32:31). Ecx la nasko de lia malvirta filo kaj sekvanto, Manase, okazis dum tiuj aldonaj jaroj. Hxizkija havus puran raporton se li akceptus la absolutan volon de Dio por sia vivo. Jesuo Kristo preskau falis en la kaptilon de permesema volo de Dio kiam Li alfrontis Siajn suferon kaj morton. En la gxardeno de Getsemano, Li pregxis, "Patro, se Vi volas, formetu de mi cxi tiun kalikon; tamen plenumigxu ne mia volo, sed Via" (Luko 22:42). Li akceptis la absolutan volon de Dio. Li ecx kriis sur la kruco montrinte la agonion de la volo de Dio (Marko 15: 34). Tamen la nea respondo de Dio donis al Jesuo la nomon super cxiuj nomoj (Filipianoj 2: 7-11). Tiu ago de Jesuo Kristo jam donis al cxiu Kristano la esperon kiu estas preter ia alia espero ke se ni mortos hodiau, ni iros por regi kun Li. Kio estas via reago kiam Dio malkovras Sian absolutan volon por vi kaj tiu volo ne estas "bona"? Cxu vi ankau malakceptas la absolutan volon de Dio kaj petas por Lia permesema volo? Cxu vi estas preta akcepti la "negativan" respondon de Dio al la deziro de via koro? Memoru, “...por tiuj, kiuj amas Dion, cxio [ecx morto] kunlaboras al bono" (Romanoj 8: 28). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 24-a de aprilo, 2006.

Saturday, March 22, 2014

VI ESTOS RESPONDECA

Estimataj, VI ESTOS RESPONDECA “Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ve al la pasxtistoj de Izrael, kiuj pasxtas sin mem! cxu ne la sxafojn devas pasxti la pasxtistoj?... Jen Mi iras kontrau la pasxtistojn, kaj Mi elpostulos Miajn sxafojn el iliaj manoj, kaj Mi forprenos de ili la pasxtadon de sxafoj, kaj la pasxtistoj jam ne plu pasxtos sin mem, kaj Mi savos Miajn sxafojn el ilia busxo, por ke ili en plu estu mangxajo por ili” (Jehxezkel 34:2, 10). Tragedio okazis pasintsemajne en multaj centroj, kie la Nigxeria Enmigrada Servo varbis novajn oficistojn kiam preskau dudek (20) homoj mortis kaj multaj aliaj personoj estis grave vunditaj en amaskuregoj kiam milionoj da junaj senlaboruloj baraktis por partopreni en la varbado. Tio estis poste cxiu el tiuj junaj senlaboruloj estis devigita pagi unu mil nairo (N1000). Jen agado kiu celas varbi malpli ol kvin mil (5000) homojn kaj tio estas certa, ke en korupta lando kiel Nigxerio, la influaj personoj en kaj ekster la registaro jam sciis sian proprajn homojn, kiuj estus fine varbitaj. Ironie, membroj de la tiel nomata nacia konferenco kiujn la registaro elektis kaj inauguris antau nelonge estos pagitaj kvar (4) milionojn da nairoj monate por tri monatoj en lando kiu trovas gxin malfacila por pagi dek ok mil nairojn (N18000) kiel minimumajn salajrojn por siaj laboristoj kaj la plimulto da homoj vivas en ekstrema malricxeco. Multaj, se ne cxiuj, el la membroj de tiu konferenco jam estas bone establitaj ricxaj personecoj. Do, la ricxuloj en la lando igxas pli ricxaj, dum malricxuloj igxas pli malricxaj. Bedaurinde, la plejparto de la homoj en la registaro instigas kaj ecx forte estas implikitaj en tiuj koruptaj praktikoj. Estante en la registaro igxis modo ricxigi sin. Estas domagxe, ke la homoj, al kiuj Dio grace konfidas la zorgon de la nigxeriaj homoj estas la samaj kiuj atakas ilin. La popolo de Israelo en la Sankta Biblio ankau havis similajn spertojn. Iliaj gvidantoj, nomataj en multaj kazoj kiel pasxtistoj, ekspluatis ilin gxis la punkto ke Dio prononcis veojn sur cxi tiuj gvidantoj kaj tenis ilin respondecaj por iliaj kruelaj agadoj kontrau la personoj kiujn ili kondukis (vidu: Jesaja 56:11: Jeremia 10:21; 12:10; 23:1-4: 25:34-36: 50:6: Jehxezkel 34:1-10: Zehxarja 10:3). Oni povas kulpigi la homojn cxe la registaro de koruptaj nacioj kiel Nigxerio pro la putreco en la sistemo de la regado. Ili estas ja mallaudindaj, kaj Dio tenos ilin respondecaj por la sufero de la amasoj malgrau la troajxo de la plimulto de tiuj landoj. Tamen, iu ajn kiu estas en ajna pozicio de gvidantaro estos respondeca por la mizero de la homoj kiujn li/sxi gvidas. Tiuj homoj en la registaro estos respondecaj. Vi ankau en via malgranda angulo de gvidantaro estos respondecaj. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, March 15, 2014

NE FIDU AMIKON

Estimataj, NE FIDU AMIKON "Gardu vin unu kontrau alia, kaj fidu neniun fraton; cxar cxiu frato insidas, kaj cxiu proksimulo disportas kalumniojn. Unu trompas alian, kaj veron ili ne parolas; ili lernigis sian langon paroli malveron, ili lacigxas de malbonagado" (Jeremia 9:4-5). La vivo de tipa Judo je la tempo de Jeremia estis tiel degenerinta kaj koruptita ke estas malfacile fidi alian samjudon. Cxiu faris tion kio sxajnis gxuste cxe li. La politikaj estroj jam forlasis la vivantan Dion por senvaloraj dioj. Ecx la religiaj estroj ne estas fidindaj cxar ili miskondukis la popolon per falsaj profetajxoj. Jesaja montris cxi tiun malhonestan situacion tiele, "Kaj la vero estas forigita; kaj prirabata estas tiu, kiu detenas sin de malbono. Kaj la Eternulo vidis, kaj Li indignis, ke forestas justeco" (Jesaja 59:14-15). La situacio igis Jeremian averti la popolon gardi sin kontrau siaj amikoj kaj ne fidi iun ajn fraton (Jeremia 9:4-5). Profeto Mihxa, kiu vivis antau profeto Jeremia, ankau havis similan averton. Audu lin, "Ne kredu al proksimulo, ne fidu amikon; kontrau tiu, kiu kusxas cxe via brusto, gardu la aperturon de via busxo; cxar filo malhonoras patron, filino batalas kontrau sia patrino, bofilino kontrau sia bopatrino; la domanoj de homo estas liaj malamikoj" (Mihxa 7:5-6). Cxu cxi tiuj avertoj estas rilataj al ni nuntempe kiel gxi estis al la popolo juda? Cxu honesteco, vero kaj justeco ne estas forsenditaj al forgeseco? Cxu ni povas fidi niajn amikojn, proksimulojn, kunlaborantojn, gefratojn, kaj ecx niajn edz(in)ojn? Cxu miaj amikoj, proksimuloj, kunlaborantoj, gefratoj, kaj ecx mia edzino povas fidi min? Cxi tiuj estas pensigaj demandoj je nia nuntempa socio kiu estas degenerinta morale per iaj abomenajxoj nome de civilizacio, raciigo, kaj liberaleco. Tamen, iu "amiko estas pli sindona ol frato" (Sentencoj 18:24). Cxi tiu Amiko povas esti fidita cxiutempe ecx dum aliaj trompas vian esperon. La amiko estas Jesuo Kristo (vidu: Johano 15:13-15). Dum estas mafacile au singarde fidi iun amikon, fidu tute al Jesuo Kristo. Vi nemiam bedauros ke vi faris tiele. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 14-a de augusto, 2005

Saturday, March 8, 2014

INTERROMPANTA BENEGO

Estimataj, INTERROMPANTA BENEGO "Dum li ankorau parolis, oni venis el la domo de la sinagogestro, dirante: Via filino mortis; kial vi ankorau gxenas la instruiston? Sed Jesuo, ne atentante la parolon diritan, diris al la sinagogestro: Ne timu, nur kredu" (Marko 5:35-36). La levo de la filino de Jairo el la mortintoj kiel rakontita de du el la verkintoj de la Evangelio (Marko 5 kaj Luko 8) estas fascina. Jesuo jxus transpasis la lagon de tie kie li estis malakceptita cxar Li sanigis demonhavinton kiam granda amaso de homoj kolektigxis al Li. Inter cxi tiuj homoj estis sinagogestro kiu venis por petegi Jesuon veni kaj sanigi sian mortantan filinon. La viro havis kredon ke Jesuo povas savi lian filinon de la venonta morto. Jesuo ne hezitis sekvi lin por iri kaj savi la filinon. La alia sencela homamaso sekvis ilin. Dum ili iris, estis interrompo: iu virino kiu havis sangofluon baris Jesuon kaj ricevis sian sanigon de la dekdua-jara-agxa problemo. La dialogo kiu sekvis igis Jesuon atendi plie antau ol Li povis iri al tien, kien Li intencis iri kaj savi la mortantan infaninon. Ve! Dum ili diskutis pri la kredo de la resanigita virino, iu venis de la domo de Jairo kaj malkasxis la malbonan novajxon: la infanino jam estis mortinta. Ne estis bezono gxeni Jesuo. La portanto de la novajxo rezonis. Kio estus la reago de Jairo? Eble, se estus nenia interrompo, Jesuo atingus lian domon kaj savus la infaninon antau ol sxi mortis. Tamen, Jesuo kuragxigis lin havi kredon. Malgrau la nekredo kaj mokado de la homoj, Jesuo ankorau iris al la domo kaj levis la infaninon el la mortintoj. La sxajna interrompo farigxis benego por ambau, interrompintino kaj Jairo. Cxu vi jam vokis al Dio fari ion al vi? Cxu sxajnas ke Li prokastas respondante al vi? Ne perdu esperon! Li estas survoje. Kiu scias, Li eble estas "interrompita" de alia homo. Tamen, la "interrompo" farigxos benego por vi. Eble vi volas ke Dio savu vin de malgranda problemo. Li eble lasas gxin farigxi pli granda, ecx senespera, antau ol Li agos, por ke Lia nomo estu glorata. Memoru la historion de Lazaro. Jesuo intence atendis dum du pliaj tagoj por alporti gloron al Dio. Via "interrompo" estu ankau benego por vi, kaj gloro al Dio. Jxus atendu kaj kredu. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 12-a de Juno, 2005.

Saturday, March 1, 2014

VIVU SEN RIPROCXO

Estimataj, VIVU SEN RIPROCXO "Jen mi estas; parolu pri mi antau la Eternulo kaj antau Lia sanktoleito: kies bovon mi prenis? kaj kies azenon mi prenis? kaj kontrau kiu mi agis maljuste? kaj kiun mi premis? kaj el kies mano mi prenis subacxeton, por ke mi kovru miajn okulojn koncerne lin? kaj mi repagos al vi" (1 Samuel 12:3). Mi vere estas malfelicxa audante la novajxon pri la konvikto de David Yonggi Cho, la fondinto de Yoido Plena Evangelia Eklezio, Seulo, Suda Koreio (kiu estas konsiderata kiel la plej granda monda pregxejego). Cho estis konviktita de prifraudado de $12 milionoj en fondusoj de pregxejo. Li estis konviktita al tri jaroj en malliberejo kaj estis ankau monpunita je $5 milionoj. Cxi tiu mesagxo ne intencas ridindigi la estimatan homon de Dio, kaj gxi ne estas rimedo por antagonistoj de kristanismo kontraustari gxin. Pli gxuste, gxi celas servi kiel averto por cxiuj kristanaj (kaj ecx ne-kristanaj) fari cxion en sia kapablo vivi sen riprocxo kie ajn ili trovas sin. Samuel (en la Sankta Biblio) povus sentime defii la popolon de Israelo mencii se en ajna maniero li faris ion erare kontrau iu ajn. La homoj atestis, ke li vivis sen riprocxo, kiam li faris siajn devojn kiel pastro, profeto kaj la jugxisto de Israelo (vidu: 1 Samuel 12:1-5). Samuel havis la privilegion misuzi sian pozicion al sia propra avantagxo, sed li ne faris tion. Daniel kiel kaptito estis privilegiita por trovi sin en loko de autoritato en fremda lando. La Sankta Biblio rakontis pri li, ke li "...bonvolis starigi super sia regno cent dudek satrapojn, por administri lian tutan regnon; kaj super ili tri cxefajn estrojn, inter kiuj estis ankau Daniel, por ke la satrapoj donadu al li kalkulraportojn, kaj por ke la regxo ne havu malprofiton. Sed Daniel superis la aliajn cxefajn estrojn kaj satrapojn, cxar li havis eksterordinaran sagxon; kaj la regxo havis jam la intencon starigi lin super la tuta regno. Tiam la cxefaj estroj kaj la satrapoj komencis sercxi pretekston, por akuzi Danielon koncerne la aferojn de la regno. Sed ili povis trovi nenian pretekston nek kulpon; cxar li estis fidela, kaj nenia kulpo nek krimo estis trovebla en li" (Daniel 6:2-5). Samuel estis religia gvidanto dum Daniel estis politika nomito. Ambau el ili vivis sen riprocxo. Kiom el niaj religiaj/spiritaj gvidantoj hodiau (ne paroli pri la politikaj gvidantoj/nomitoj) vivas sen riprocxo? Se esplora panelo estas starigita hodiau por enketi vin, cxu vi ne estos trovita mankanta? Antau ol vi povus akuzi Davidon Yonggi Cho au iun ajn pro ajna miskonduto, unue ekzameni vin mem. Neniu sur la tero estas perfekta. Tamen, faru cxion en via kapablo por vivi sen riprocxo. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto : Pregxu, ke vi povos vivi sen riprocxo en viaj tutaj klopodoj.