Saturday, October 12, 2013

EL SENFRUKTECO AL FRUKTECO

Estimataj, EL SENFRUKTECO AL FRUKTECO "Mi atende esperis al la Eternulo, Kaj Li klinigxis al mi kaj auskultis mian krion. Kaj Li eltiris min el la pereiga foso, El la sxlima marcxo, Kaj Li starigis sur roko mian piedon Kaj fortikigis miajn pasxojn. Kaj Li metis en mian busxon novan kanton, Laudon al nia Dio. Multaj tion vidos kaj ektimos, Kaj ili esperos al la Eternulo" (Psalmo 40:1-3). Science, la averagxa agxo de virino kiam sxia lasta periodo (au menstrua cirklo) cxesas estas 50. Tio estas nomita menopauzo. Tamen, kelkaj virinoj povas havi siajn lastajn periodojn en siaj kvardekjaroj, kaj iuj povas havi gxin poste en siaj kvindekjaroj. Virino kiu jam atingis sian menopauzon havas malmultajn au neniujn sxancojn gravedigxi. Malgrau cxi tiu scienca fakto, antau nelonge, du virinoj en siaj sesdekjaroj (en malsamaj lokoj en Nigxerio) naskis al aroj de gxemeloj post tridek jaroj de geedzeco! Ili ambau estis en la novajxoj, kaj homoj miris pri la mirakloj kiuj okazis en iliaj vivoj. Honeste, mi estos kuragxigita per iliaj rakontoj. Probable, cxi tiuj virinoj kaj tiuj, kiuj konas ilin eble jam perdis esperon de havo de infano. Tamen, kontrau cxiu sxanco, Dio surprizis ilin. Por iu kiu estas familiara kun rakontoj de la Sankta Biblio, tiaj rakontoj de akusxo en maljuneco ne estis nova. Dio jam defiis naturon por surprizi iujn homojn, donante al ili infanojn en iliaj maljunecoj, kiam cxiu espero de naskado estis perdita. La kazoj de Sara kaj Elizabeto estis bonaj ekzemploj. Ili ambau kun iliaj edzoj perdis esperon havi biologiajn infanojn, sed Dio turnis iliajn senfruktecon al frukteco. Senfrukteco ne devas esti nur kun havo de infanoj. Aliaj sinonimoj de la vorto, senfrukteco, estas negravedebleco, malfekundeco, sterileco, malfruktdoneco, neprodukteco, malpleneco, soleco, sensxirmeco, kaj la similaj. Oni povas esti senfrukta akademie, finance, profesie, materie, socie, psikologie, politike, kaj, plej malbona el cxio, spirite. Pro la cirkonstancoj de tiuj statoj de senfrukteco, oni povas perdi esperon au havas malmulte da espero esti produkta. Tamen, ne gravas la situacio, Dio povas surprize kontrau cxiu sxanco igi ajnan staton de senfrukteco al frukteco. Same kiel la verkisto de la Psalmo 40:1-3, se vi ankau povas pacience atendi la Eternulo, Li klinos al vi kaj audas vian krion. Li turnos vian senfruktecon de iu ajn speco al frukteco. Li metos viajn piedojn sur rokon kaj establos vian iradon. Li metos novan kanton en vian busxon. Multaj ja vidos kaj ektimos, kaj ili esperos al la Eternulo. El senfrukteco al frukteco! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu por la graco pacience atendi por la Eternulo, dum Li turnas vian senfruktecon al frukteco.

No comments:

Post a Comment