Monday, December 31, 2012

NIAJ PREGXOJ POR VI EN LA JARO 2013!

Estimataj, NIAJ PREGXOJ POR VI EN LA JARO 2013! Laudu la Eternulon pro alia jaro 2013! Kutime, Opeyemi (mia edzino), kaj Boluwatife kaj IfeOluwa (niaj infanoj) kunigxas kun mi bonvenigi vin en la novjaron per cxi tiuj profetaj pregxoj adaptitaj de Eliro 34:10: - La Eternulo faros novan interligon je cxi tiu nova jaro; - Li faros miraklojn antau via tuta popolo, kiuj neniam ekzistis sur la tuta tero nek cxe iuj gentoj; - Kaj la tuta popolo, en kies mezo vi estas, vidos la faron de la Eternulo; cxar terura estos tio, kion Li faros por vi cxijare je la nomo de Jesuo. Amen. Felicxan kaj prosperan Novjaron! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro), Baptist Building, Oke Bola, PMB 5113, Ibadan 200001, Nigxerio. +234 805 515 9591 +234 816 304 5450 http://www.thewordthruthenet.org/esperanto http://groups.yahoo.com/group/spiritanutrajxo/ http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/ http://spiritanutrajxo.blogspot.com/ PS: Sendu vian respondon rekte al au kopiu min cxe spiritualdigest@yahoo.com. Dio benu vin!!!

Saturday, December 29, 2012

ALVENU KUN KURAGXO

Estimataj, ALVENU KUN KURAGXO "Ni do alvenu kun kuragxo al la trono de graco, por ke ni ricevu kompaton kaj trovu gracon por gxustatempa helpo" (Hebreoj 4:16). "En kiu ni havas kuragxon kaj alkondukon en fidado per nia fido al Li" (Efesanoj 3:12). Finfine, cxi tiu malnova jaro finigxas! La nova jaro venos kun multaj esperoj kaj atendoj. Cxu ni devas timi? Nepre ne! Cxar ni servas al Tiu kiu tenas la estonton. Ni povas kanti kun la himnverkisto angle, "Because He lives I can face tomorrow. Because He lives all fear is gone. Because I know He holds the future, And life is worth the living, just because He lives." (Esperante "Cxar Li vivas mi povas alfronti morgauxon. Cxar Li vivas cxiu timo estas for. Cxar mi scias ke Li tenas la estonton, Kaj la vivo estas vivinda gxuste cxar Li vivas.) Honeste rigardu vin mem. Cxu cxi tiu pasinta jaro estis malfelicxiga por vi? Alkrocxigxu vin al Dio por pli bona, pli granda afero en la venonta jaro. Cxu vi estis malkontenta pri io cxi tiun jaron? La venonta jaro estos asignita jaro por bonajxo por vi. Tio, kion vi bezonas, estas alveni kun kuragxo al la trono de graco kaj sciigi viajn dezirojn al Dio. Estu libera en Lia cxeesto. Jesuo Kristo diras, "Gxis nun vi petis al vi en mia nomo; petu, kaj vi ricevos, por ke via gxojo estu plena" (Johano 16:24). Diru al Li tion, kion vi volas, ke Li faru por vi en la jaro 2013, kaj kredu ke Li faros gxin. "Havante do, fratoj, kuragxon eniri en la plejsanktejon per la sango de Jesuo, per la vojo nova kaj vivanta, kiun li dedicxis por ni, tra la kurteno, tio estas, lia karno, kaj havante grandan pastron super la domo de Dio, NI ALPROKSIMIGXU KUN SINCERA KORO, EN PLENECO DE FIDO, kun niaj koroj aspergitaj for de malbona konscienco, kaj kun la korpoj lavitaj per akvo pura; ni tenu firme la konfeson de nia espero sendeklinigxe; CXAR LA PROMESINTO ESTAS FIDELA" (Hebreoj 10:19-23). Dio atendas vin. Vi bezonas enveni Lian cxeeston kun certeco ke Li neniam rifuzas bonajxojn de vi cxi tiun venontan jaron. Felicxan Novjaron (2013) antauxe! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 28-a de decembro 2003.

Saturday, December 22, 2012

LA UNUA "NOEL"

Estimataj, LA UNUA "NOEL" "Kaj en tiu sama regiono estis pasxtistoj, kiuj kamplogxis kaj nokte gardis sian gregon. Kaj angxelo de la Eternulo alstaris apud ili, kaj la gloro de la Eternulo brilis cxirkau ili, kaj ili timis per granda timo. Kaj la angxelo diris al ili: Ne timu; cxar jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda gxojo, kiu estos al la tuta popolo; cxar hodiau estas naskita por vi, en la urbo de David, Savanto, kiu estas Kristo, la Sinjoro. Kaj jen la signo por vi: vi trovos infaneton, cxirkauvinditan kaj kusxantan en staltrogo" (Luko 2:8-12). Historie, la 25-a de decembro estis la klimaksa tago por la okazigo de Saturnalio, antikva roma festo en honoro de la diajxo Saturno. Tamen, la tago estis adoptita de cxiuj kiel la dato de naskigxo de Jesuo Kristo, per tio, oni forlasis la kulton de Saturno por la okazigo de Dio la Filo kiu "elmontrigxis en la karno" por savi "sian popolon de gxiaj pekoj" (1 Timoteo 3:16; Mateo 1:21). Mateo Cxapitroj Unu kaj Du kaj Luko Cxapitroj Unu kaj Du raportis la naskigxon de Jesuo Kristo konsideratan kiel la unuan Kristnaskon. Nekonata poeto verkis popularan Kristnaskan himnon titolitan en la angla "THE FIRST NOEL THE ANGEL DID SAY" [esperante: "LA UNUA "NOEL" LA ANGXELO DIRIS"] por portreti la eventon. Tiu himno estas tradicia klasika angla kristnaska kanto, plej versxajne de la 18a jarcento, kvankam eble pli frue. La vorto "Noel" devenas la franca vorto "Noël" kiu signifas "kristnasko", de la latina vorto "natalis" kiu signifas "naskigxtago". Je la unua "Noel", post la naskigxo de Jesuo Kristo, angxelo iris al iuj malricxaj pasxtistoj kiam ili kusxis sur la kampoj tenante siajn sxafojn dum malvarma vintra nokto, kiu estis tiel profunda, kaj informis ilin, ke la regxo de Israelo estis naskita. La pasxtistoj rigardis supren kaj vidis stelon brilan en la oriento trans ilin for. La stelo donis grandan lumon al la tero kiel se daure brilus ambau tago kaj nokto. Per la lumo de tiu sama stelo iuj sagxuloj venis el malproksima lando. Ilia intenco estis sercxi pri la Regxo, kaj sekvi la stelon kien gxi iris. Tiu stelo alproksimigxis al la nordokcidento kaj prenis sian ripozon super Betlehemo, gxuste super la loko, kie Jesuo estis metita. La sagxuloj eniris en plena riverenco sur siaj genuoj, kaj alportis tie en Lia cxeesto siajn donacojn el oro, kaj mirho kaj olibano. La nekonata poeto tiam finis sian himnon per tiu granda leciono: "ni cxiuj unuanime muziku al nia cxiela Sinjoro; Kiu kreis la cxielon kaj la teron el nenio, kaj per sia [per kies] sango homaro havas elacxeton." Kiel ni festas Kristnaskon cxi-jare, ni adoru la Regxon, Jesuon Kriston, per niaj vivoj kaj cxio, kion ni havas por kio Li faris por ni per Sia alveno al la mondo. Refoje, Felicxan Kristnaskon kaj Bonan Novjaron (2013) antaue! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Sunday, December 16, 2012

ANKORAU PRI PREGXADO POR LA MORTINTOJ

Estimataj, ANKORAU PRI PREGXADO POR LA MORTINTOJ "La Sinjoro donu kompaton al la domo de Onesiforo; cxar li ofte min refresxigis, kaj li ne hontis pri mia kateno, sed kiam li estis en Romo, li elsercxis min tre diligente kaj min trovis (la Sinjoro donu al li, ke li trovu kompaton cxe la Sinjoro en tiu tago), kaj vi scias tre bone, kiom da servoj li faris en Efeso"(2 Timoteo 1:16-18). Antau ol mi sendis mian mesagxon pri pregxado por la mortintoj du semajnojn antaue, mi decidis ne entrepreni ian ajn debaton pri la temo cxar mi sciis ke gxi estas pridebatata temo. Mia determino estis sciigi la simplan mesagxon de la Biblio pri la temo. Tamen, mi sekvis reagojn de homoj kaj kontrauajn reagojn al la mesagxo kun intereso. Gxi amuzis min malkovri ke iuj personoj uzas iom obskuran citajxon de la Biblio por subteni la temon. Lau cxi tiuj homoj, Paulo en la citajxo supre citita pregxis por Onesiforo kiu jam mortis tiam. Cxu vi povas legi la citajxon denove? Kion en la citajxo sugestas ke Onesiforo mortis en la momento kiam Paulo diris cxi pregxon? Iuj pretendas, ke la frazo "en tiu tago" sugestas tion. Interese! Nu, la celo de cxi tiu mesagxo estas ne pridebati cxi tiun temon, sed atentigi pri fakto: neniam uzu ajnan polemikan citajxon de la Biblio por propagi instruon au doktrinon, pli gxuste, lasu aliajn pli klarajn citajxojn de la Biblio klarigi la pridebatatajn citajxojn. La Sankta Biblio neniam kontraudiras sin en ajna formo. Nur kritikisto de la Biblio kiu estas preta por senkreditigi la vorton de Dio obstine diras ke la Biblio kontraudiras sin. Mi scias ke la plimulto de la homoj, kiuj apoge pregxas por la mortintoj ne estas kritikistoj de la Biblio. Ili estas homoj kiuj lernis dogme pri iuj praktikoj bazitaj sur iuj tradicioj kaj kulturoj kaj nun provas trovi bibliajn apogojn por tiaj praktikoj. Pri pregxado por la mortintoj, oniaj kredoj pri Dio, vivo post morto, savo kaj aliaj elstarajxaj doktrinoj de la Biblio determinos cxu pregxi por la mortintoj au ne. Doktrinoj kaj kulturoj de homoj povas prosperi por momento, sed la puraj vortoj de Dio staras por eterne. Neniu kvanto da pregxoj sxangxos la staton de la mortintoj. Anstatau pregxi por la mortintoj, pregxu por la vivantoj kiujn la mortintoj lasis malantaue. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Viaj reagoj al cxi tiu temo ankorau estas bonvenaj. Mi sercxis en mia arkivon kaj elsxutis artikolon "KIEN IRAS LA MORTINTOJ?" kiun mi skribis antau kelkaj jaroj. Se vi havas intereson pri gxi, kontaktu min cxe spiritualdigest@yahoo.com. Dio benu vin!

Saturday, December 8, 2012

LA PALACO DE HERODO

Estimataj, LA PALACO DE HERODO "Kaj kiam Jesuo estis naskita en Bet-Lehxem de Judujo en la tempo de la regxo Herodo, jen sagxuloj el la oriento venis al Jerusalem.... Kaj audinte la regxon, ili ekvojiris; kaj jen la stelo, kiun ili vidis en la oriento, antauiris ilin, gxis gxi venis kaj staris super la loko, kie estis la juna knabeto" (Mateo 2:1, 9). La Eternulo malkasxis al iuj sagxuloj el la oriento per speciala stelo ke Regxo naskigxis. Ili decidis veni kaj omagxi al la Regxo. La stelo gvidis ilin al Israelo. Cxar estis fama regxo en lando tiutempe, Regxo Herodo la Granda, la Sagxuloj pensis ke la plej bona kaj gxusta loko por la naskigxo de la nove naskita Regxo devas esti en la palaco de Herodo en Jerusalem, tial, ili forlasis la gvidadon de la stelo kaj iris al la palaco, por demandi pri la nove naskita Regxo. Tamen, ili estis surprizitaj malkovri ke ecx la regxo Herodo kaj cxiuj liaj sagxuloj ne estis konsciaj pri la naskigxo de la nova Regxo. Ili nur sciis el profetado, ke tia regxo estus naskigxonta en fora urbeto nomata Bet-Lehxem. Herodo tiam diris al la Sagxuloj iri kaj trovi en Bet-Lehxem pri la nove naskita Regxo. Interese, kiam la Sagxuloj elvenis el la palaco de Herodo, la forlasita stelo gvidis ilin al la gxusta loko. Simile, Dio donis precizan vizion al iuj personoj, sed ili, en multaj okazoj, forlasis gvidadon de Dio kaj dependis je homa sagxeco por plenumi la vizion. Multaj ecx forlasis Dion kaj dependis je si mem au aliaj homoj por plenumi sian Dio-donitan vizion. Gxis tiaj homoj revenus al Dio kaj sekvus Lian gvidon, ili ne atingos sian Dio-atribuitan destinon. Lau la Sankta Biblio, "[Tiele diras la Eternulo:] Malbenita estas la homo, kiu fidas homon kaj faris karnon lia apogo kaj kies koro forturnis sin de la Eternulo. Li estos kiel nuda arbo en la dezerto; li ne vidos, kiam venos bono; li logxos sur sunbruligita loko, en lando senfrukta kaj ne logxata. Benita estas la homo, kiu fidas la Eternulon, kaj la Eternulo estos lia apogo. Li estos kiel arbo, plantita cxe akvo kaj etendanta siajn radikojn al torento; gxi ne timas, kiam venas varmego; gxiaj folioj restas verdaj, kaj en tempo de sekeco gxi ne zorgas kaj ne cxesas doni fruktojn" (Jeremia 17:5-8). Kie estas via "palaco de Herodo"? Kie vi sercxas helpon ekstere de volo kaj celo de la Dio por via vivo? Revenu al Dio kaj permesu al Li gvidi vin al via dia destino. Kiel la Sagxuloj gxojis kaj adorklinigxis al Jesuo, vi ankaux gxojos kaj adoros Dion poste en la nomo de Jesuo. Amen. Felicxan Kristnaskon kaj Bonan Novjaron (2013) antaue! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, December 1, 2012

CXU PREGXI POR LA MORTINTOJ?

Estimataj, CXU PREGXI POR LA MORTINTOJ? "Kaj kiel estas dekretite por homoj unufoje morti, kaj post tio jugxo" (Hebreoj 9:27). Antau nelonge, mia patrino mortis post mallonga malsano. Atendite, multaj homoj kiuj audis la malgxojan novajxon kondolencis kun mi. Tamen, kio interesis min pri la kondolenco estis la fakto ke la plejparto de la homoj, kiuj kondolencis kun mi pregxis por mia mortinta patrino. Mi ne estis surprizita pri tio, sed mi apenau diras "amen" responde al tiaj pregxoj cxar mi ne kredas je pregxado por la mortintoj. Mi preferas pregxi por la vivantaj amatoj kiujn la mortintoj postlasis. La akto de pregxado por la mortintoj estas konate fama en multaj kulturoj, religioj kaj ecx iuj kristanaj konfesioj. Ekzistas ecx fortaj doktrinoj apoge al la praktiko en kelkaj el cxi tiuj konfesioj. Jam ekzistas argumentoj por kaj kontrau la praktiko. Tamen, la akto estas kontraua al la instruoj de la Sankta Biblio. Niaj pregxoj ne havas efikon en persono kiam li mortis. La kialo estas, ke en tiu punkto lia eterna estonteco estas konfirmita. Cxu li estas savita per fido en Jesuo Kristo kaj estas je la cxeesto de Dio kie li estas spertanta ripozon kaj la gajecon de estado je Lia cxeesto, au li estas en la infero au turmento. La parabolo de la ricxulo kaj Lazaro la almozulo (en Luko 16) estas bona ilustrajxo de cxi tio. En Hebreoj 9:27, oni legas tiel: "Kaj kiel estas dekretite por homoj unufoje morti, kaj post tio jugxo." Paulo estis certa ke foresto de la korpo estas esti hejme kaj cxeesto kun la Sinjoro (vidu: 2 Korintanoj 5:1-8). Li ankau diris, "Cxar cxe mi la vivado estas Kristo, kaj morti estas gajno. Sed se mi vivados korpe, tio signifas pluan frukton de laboro; kaj mi ne scias, kion elekti. Cxar ambauflanke mi estas embarasata, havante deziron foriri kaj esti kun Kristo, kio estas multe pli bona" (Filipianoj 1:21-23). En Apokalipso 14:13, estas deklarite, ke tiuj, kiuj estas mortintoj en la Sinjoro estas jam benitaj kaj ripozas de ajna laboro cxar iliaj faroj sekvas ilin. Kiel ajn akceptebla la praktiko de pregxado por la mortintoj estas, gxi neas la instruojn de la Skriboj. La simpla mesagxo de la evangelio estas: "[Iu ajn], kiu kredas al [Jesuo Kristo], ecx se li estos mortinta, tiu vivos" (Johano 11:25). La impliko de cxi tio estas ke oni devas starigi sian eternan destinon cxi tie sur la tero. Neniu kvanto da pregxoj sxangxos onian eternan staton tuj kiam oni estas mortinta. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). NB Kvankam mi ne intencas entrepreni argumentadon kun iu ajn pri la temo de pregxado por la mortintoj, vi povas sendi viajn reago(j)n al cxi tiu mesagxo al mi cxe spiritualdigest@yahoo.com. Dio benu vin!