Saturday, December 29, 2012

ALVENU KUN KURAGXO

Estimataj, ALVENU KUN KURAGXO "Ni do alvenu kun kuragxo al la trono de graco, por ke ni ricevu kompaton kaj trovu gracon por gxustatempa helpo" (Hebreoj 4:16). "En kiu ni havas kuragxon kaj alkondukon en fidado per nia fido al Li" (Efesanoj 3:12). Finfine, cxi tiu malnova jaro finigxas! La nova jaro venos kun multaj esperoj kaj atendoj. Cxu ni devas timi? Nepre ne! Cxar ni servas al Tiu kiu tenas la estonton. Ni povas kanti kun la himnverkisto angle, "Because He lives I can face tomorrow. Because He lives all fear is gone. Because I know He holds the future, And life is worth the living, just because He lives." (Esperante "Cxar Li vivas mi povas alfronti morgauxon. Cxar Li vivas cxiu timo estas for. Cxar mi scias ke Li tenas la estonton, Kaj la vivo estas vivinda gxuste cxar Li vivas.) Honeste rigardu vin mem. Cxu cxi tiu pasinta jaro estis malfelicxiga por vi? Alkrocxigxu vin al Dio por pli bona, pli granda afero en la venonta jaro. Cxu vi estis malkontenta pri io cxi tiun jaron? La venonta jaro estos asignita jaro por bonajxo por vi. Tio, kion vi bezonas, estas alveni kun kuragxo al la trono de graco kaj sciigi viajn dezirojn al Dio. Estu libera en Lia cxeesto. Jesuo Kristo diras, "Gxis nun vi petis al vi en mia nomo; petu, kaj vi ricevos, por ke via gxojo estu plena" (Johano 16:24). Diru al Li tion, kion vi volas, ke Li faru por vi en la jaro 2013, kaj kredu ke Li faros gxin. "Havante do, fratoj, kuragxon eniri en la plejsanktejon per la sango de Jesuo, per la vojo nova kaj vivanta, kiun li dedicxis por ni, tra la kurteno, tio estas, lia karno, kaj havante grandan pastron super la domo de Dio, NI ALPROKSIMIGXU KUN SINCERA KORO, EN PLENECO DE FIDO, kun niaj koroj aspergitaj for de malbona konscienco, kaj kun la korpoj lavitaj per akvo pura; ni tenu firme la konfeson de nia espero sendeklinigxe; CXAR LA PROMESINTO ESTAS FIDELA" (Hebreoj 10:19-23). Dio atendas vin. Vi bezonas enveni Lian cxeeston kun certeco ke Li neniam rifuzas bonajxojn de vi cxi tiun venontan jaron. Felicxan Novjaron (2013) antauxe! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 28-a de decembro 2003.

No comments:

Post a Comment