Saturday, June 30, 2012

CXU DIO RESPONDOS AL MIAJ PREGXOJ?

Estimataj,
CXU DIO RESPONDOS AL MIAJ PREGXOJ?
"Kaj jen estas la kuragxo, kiun ni havas antau Li: ke se ni ion petas lau lia volo, Li nin auskultas; kaj se ni scias, ke kion ajn ni petas, Li nin auskultas, ni scias, ke ni havas la petojn, kiujn ni petis de Li" (1 Johano 5:14-15).
Antau nelonge, dum mi volis dormi, mi ricevis mesagxon de unu el miaj kontaktoj en "WhatsApp" demandante min cxu Dio respondus al lia pregxo au ne. Mi resume respondis al li ke Dio respondus al li se tio kion li petas estas en akordo kun la plano de Dio por li en tiu aparta momento. Cxar mi ankau havas pregxon per kiu mi petas Dion pro mia diservo, mi pripensis tiun demandon: "Cxu Dio respondos al miaj pregxoj?" La simpla respondo al tio estas "JES". Tamen, la jesa respondo estas kun kondicxo kaj estas en diversaj manieroj.
La kondicxo de respondo de Dio al cxiu pregxo estas la volo de Dio. Dio ne faros ion ajn kontrauan al Sia volo. Jesuo Kristo sciis cxi principon, Li instruis gxin en la populara "Patro Nia" (vidu: Mateo 6:10), kaj Li aplikis gxin en la Gxardeno de Getsemano kiam Li intencis alfronti la krucon. Li pregxis "ke, se povas esti, la horo pasu for de li. Kaj li diris: Aba, Patro, cxio estas ebla cxe Vi: forportu de mi cxi tiun kalikon; tamen estu ne tio, kion mi volas, sed kion Vi volas" (Mark 14:35-36).
Iu jam diris ke Dio respondas al niaj pregxoj en unu el la tri manieroj: jes, ne, au atendu. Dio respondos jes al niaj pregxoj se la peto estas perfekte lau Lia volo en tiu aparta momento. Eble li petos al ni atendu gxis kiam Li jugxas gxin bona por ni havi la respondon al la peto. Same, Li povas respondi nee al la pregxo se la peto estas NE lau Lia volo por ni.
Ekzemploj de cxi principo abundas en la Biblio. Klasika estis la kazo de David, kiam li volis konstrui templon por Dio. Dio parte respondis ne al tiu peto sed diris ke David devos atendi gxis la momento de lia filo antau ol la peto estos plenumita (vidu: 2 Samuelo 7).
Ricevi jesan respondon al nia pregxo estas bela. Tamen, kiam Dio diras "Ne" au "Atendu" al nia peto, Li havas ion pli bonan por ni. La kialo estas, "Cxar Miaj pensoj ne estas viaj pensoj, kaj viaj vojoj ne estas Miaj vojoj, diras la Eternulo. Kiom la cxielo estas pli alte ol la tero, tiom Miaj vojoj estas pli alte ol viaj vojoj, kaj Miaj pensoj ol viaj pensoj'"(Jesaja 55:8-9) kaj "Cxar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo, intencojn al bono kaj ne al malbono, por doni al vi estontecon kaj esperon. Vi vokos al Mi, kaj vi iros, kaj vi pregxos al Mi; kaj Mi auskultos vin" (Jeremia 29:11-12).
Estas certe ke Dio respondos al niaj pregxoj lau Sia volo. Cxu vi pretas akcepti la perfektan respondon de Dio al viaj pregxoj en Lia propra maniero kaj Lia propra tempo?
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, June 23, 2012

ESTAS BONE KUN MIA ANIMO

Estimataj,
ESTAS BONE KUN MIA ANIMO
"Sed Dio liberigos mian animon el la mano de Sxeol, Cxar Li prenos min" (Psalmo 49:15).
La himno, "It is Well with My Soul" estas unu el la popularaj anglaj kristanaj himnoj. Horatio Gates Spafford (1828-1888) verkis gxin. Kiam Spafford estis kvardektrijara kiel aferisto
en Chicago, li trapasis financan katastrofon en la Granda Fajro de Chicago de 1871. Li kaj lia edzino ankorau funebris pro la morto de sia filo mallonge antau la fajro, kaj li konstatis ke ili bezonis foriri por ferio. Sciante ke ilia amiko Dwight L. Moody estis predikonta en evangeliaj kampanioj en Anglujo tiun autunon, Spafford decidis porti la tutan familiaron al Anglujo. Liaj edzino kaj kvar filinoj iris antaue per sxipo, kaj li planis sekvi je kelkaj tagoj poste. Tamen, sur la Atlantika oceano, iu fera sxipo frapis tiun sxipon kaj la sxipo dronis gxis post dek du minutoj. Du cent kaj dudek ses vivoj estis perditaj—inkluzive de la kvar filinoj de Spafford. Kiam la postvivintoj estis kondukitaj al la bordo en Cardiff, Wales, S-ino Anna Spafford kablogramis sian edzon per du vortoj: "Savita sole." Spafford rezervigis lokon je sekva sxipo. Dum ili trairis la Atlantikon, la sxipestro montris la lokon kie li opiniis ke la unua sxipo dronis. Tiun nokton, Spafford verkis la vortojn de la himno angle: "When peace like a river attendeth my way. ...it is well, it is well with my soul." [Esperante: "Kiam paco kiel rivero cxeestas mian vojon... estas bone, estas bone kun mia animo."]
Unu el la intimaj amikoj de Jesuo Kristo perfidis Lin. Oni arestis, jugxis, kaj kondamnis Lin ke Li mortu sur la kruco. Oni krucumis Lin kaj Li mortis. Tamen, kiel la Psalmisto profetis en Psalmo 49:15, Dio liberigis Lin el la potenco de morto, kaj Li levigxis je la tria tago. La sufero kaj morto de Jesuo Kristo ne estis placxaj, sed Li triumfis sur cxio. Hodiau, oni altigas Lian nomon super cxiu alia nomo "ke en la nomo de Jesuo klinigxu cxiu genuo, de encxieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj, kaj cxiu lango konfesu, ke Jesuo Kristo estas Sinjoro, al la gloro de Dio, la Patro" (Filipianoj 2:10-11). Horatio kaj Anna Spafford poste relokigxis al Izraelo kaj farigxis kanaloj de la benoj de Dio al multaj homoj tie. Estis ja bone kun iliaj animoj.
Aflikto, tento, malfacilajxo, katastrofo, morto de amato, au io ajn kio okazas al ni ne estas la fino de la vojo. Ne gravas tio kion vi trapasas, la Eternulo ja savos vin el cxio el gxi kaj vi aligxos al Horatio Spafford sincere kanti, "Estas bone kun mia animo, estas bone, estas bone kun mia animo." "Vespere povas esti ploro, Sed matene venos gxojego" (Psalmo 30:5).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 4-a de aprilo, 2009.

Saturday, June 16, 2012

KIEL VI ESTAS RESPONDECA?

Estimataj,
KIEL VI ESTAS RESPONDECA?
"Sed se iu ne zorgas pri siaj propraj, kaj precipe pri siaj familianoj, tiu malkonfesis la fidon, kaj estas pli malbona ol nekredanto" (1 Timoteo 5:8).
Je multaj partoj de la mondo, oni celebras la feston de la Tago de la Patroj cxi-semajne. Dum mi gratulas cxiujn patrojn tra la mondo, mi volas demandi de cxiu el ni kiu estas patro kiel respondecaj ni estas kiel patroj.
Moderna civilizacio jam igis multajn patrojn eviti siajn respondecojn kiel patroj. Kelkaj el tiaj patroj volas havi infanojn, sed ili ne estas pretaj ludi la patrajn rolojn je la vivoj de la infanoj. Kelkaj el ili ne havas la tempon por siaj infanoj. La infanoj ne povas senti la influojn de tiaj patroj je siaj vivoj. Kelkaj el tiaj patroj ne bezonas infanojn, sed ili ne zorgas pri gravedigi nezorgemajn virinojn. Nefideleco al edzaj jxurpromesoj je la vivoj de multaj patroj estas alia kauzo de cxi tio. Mislokitaj cxefaj prizorgoj eble kauzas cxi tion ankau. Kio ajn la kauzo, cxu vi kiel patro estas respondeca?
La Sankta Biblio estas plena de kiel patro povas esti respondeca kaj prizorgas siajn infanojn. Li devas instrui ilin (Sentencoj 1:8; 22:6). Li devas ordoni al ili (Sentencoj 6:20). Li devas gvidi, kuragxigi, kaj averti ilin (Jeremia 3:4; 1 Tesalonikanoj 2:11). Li devas deteni ilin de la faro de malmoralajxoj (1 Samuel 3:13). Li devas puni ilin (Readmono 21:18; Sentencoj 23:13-14; 29:17; Hebreoj 12:9-11). Li devas esti zorgema pri iliaj bezonoj kaj petoj (Mateo 7:10). Li ne devas kolerigi ili, sed anstataue nutradi ilin je la vojo de Dio (Efesanoj 6:4). Li devas provizi por iliaj bezonoj (1 Timoteo 5:8).
Kiel respondeca vi estas kiel patro? Cxu vi zorgas pri viaj infanoj? Cxu ili sentas viajn patrajn influojn je iliaj vivoj? Surtera patro estas la plej bona figuro de nia cxiela Patro. Kiel vi prezentas Dion je la vivoj de viaj infanoj? Felicxan Tagon de la Patroj!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro)
PS
1. Dum mi dedicxas cxi tiun mesagxon al respondecaj patroj tutmonde, pregxu ke kiel Dio rememoris Abrahamon, Manoahxon, Zehxarja-n en la Biblio, Li memoru la atendantajn patrojn kiuj sopiras por esprimi siajn patrajn respondecojn al siaj propraj infanoj.
2. Cxi tiu mesagxo estis sendita je la 15-a de junio, 2008. Mi sendas gxin denove por memorfesti la ?i-jaran Tagon de Patro kaj donu homoj kiuj havas intereson akirante gxian ellaboritan version se vi petus gxin. Nur skribu al mi per spiritualdigest@yahoo.com. Dio benu vin!

Saturday, June 9, 2012

AVERTU VIAJN OKULOJN!

Estimataj,
AVERTU VIAJN OKULOJN!
"Mi faris interligon kun miaj okuloj, ke mi ne atentu [virinon]" (Ijob 31:1).
La mondo estas plena de abomenindajxoj - aferoj kiuj povas forpeli homojn for de ilia Kreinto. Bedaurinde, homoj estas la iloj kiujn la diablo uzas por disvastigi tiujn abomenindajxojn. La plimulto de tiuj ajxoj estas allogaj al la okuloj. Tiu estis la strategio kiun la diablo uzis por trompi la unuan virinon, Evan. La Biblio diras, "Kaj la virino vidis, ke la arbo estas bona por mangxi kaj gxi estas cxarma por la okuloj..." (Genezo 3:6). Multaj ajxoj, ecx bonaj ajxoj kiel tiu malpermesita frukto, kio placxis al la okuloj, kaj ili allogadas homojn al ilia pereo. Unu el tiaj aferoj estas la ina fizika korpo. Ordinare, cxiu virino estas kreita por esti alloga, sed la diablo igis multajn virinojn uzi tion por trompi homojn, precipe virojn kiuj ne estas zorgemaj. Plejmulte da virinoj sxangxis siajn fizikajn korpojn al iloj en la manoj de la diablo por ruingi homojn. Iuj el ili faras cxi tion intence dum aliaj faras gxin senkonscie. Cxi tio faris multajn virojn rigardi volupte al virinoj ecx kelkfoje senvole. Kvazau Ijob konis la instruojn de Jesuo Kristo en Mateo 5:28 "ke cxiu, kiu rigardas virinon, por deziri sxin, jam adultis je sxi en sia koro," Ijob faris interligon kun siaj okuloj ne rigardi virinojn kun volupto (vidu: Ijob 31:1, 9). Alivorte, li avertis siajn okulojn pri tio kion rigardi.
Tiu decido estos bona por cxiu homo. Viro devas averti siajn okulojn ne sercxi volupte cxe virinoj kiel ajn tentaj ili estu. Cxi tiu averto devas esti etendita al kia libro por legi kaj (speciale en cxi tiu epoko de la Interreto) kion rigardi en la Interreto. Virinoj ankau devas decidi ne fari sin ilo en la manoj de la diablo por altiri homojn en volupto.
Cxu viro au virino, ni devas decidi kiel Ijob vivi kontrau volupto kaj io ajn kiu rilatas al gxi cxar: gxi estas peko (Mateo 5:27-30); gxi estas dangxera (Sentencoj 6:25-29); gxi estas kontraua al la Sankta Spirito (Galatoj 5:16-18); gxi malhelpas pregxon (James 4:2-5); kaj gxi forpasos (1 Johano 2:15-17). Ni povas nur vivi en regado super avido kaj io ajn kiu povas kauzi gxin per la potenco de la Sankta Spirito per: memdeterminado (Ijob 31:1); sinkrucumado (Galatoj 5:24; Romanoj 6:12-13); kaj la graco de Dio (Tito 2:12).
Ne lasu kion au kiun vi rigardos logi vin de via Dio. Avertu viajn okulojn kaj viajn kondutojn!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, June 2, 2012

VI POVAS ESTI SUKCESA KAJ ANKORAU ESTI HONESTA!

Estimataj,
VI POVAS ESTI SUKCESA KAJ ANKORAU ESTI HONESTA!
"Tiam la cxefaj estroj kaj la satrapoj komencis sercxi pretekston, por akuzi Danielon koncerne la aferojn de la regno. Sed ili povis trovi nenian pretekston nek kulpon; cxar li estis fidela, kaj nenia kulpo nek krimo estis trovebla en li" (Daniel 6:5).
Estis babilajxo kiu okazis inter unu el miaj BlackBerry kontaktoj kaj mi. La persono volis scii cxu oni povas esti sukcesa en vivo sen esti malhonesta. Mi respondis jese. Li scivolis kiel tio povas esti tiel kaj volis ke mi pruvu gxin al li. Mi klarigis al li, ke la Sankta Biblio instruas honestecon kaj ke estis multaj honestaj homoj en la Biblio, kiuj estis ankau sukcesaj en la vivo. Mi ecx uzis mian vivon kiel ekzemplon. Li ne kredis min. Li ecx akuzas min pri fanfaronado.
Se oni pripensas kio okazas en la mondo nuntempe, speciale en Nigxerio, oni povus pensi ke nur malhonestaj homoj povas sukcesi en la vivo. Ekzamenaj malagadoj estas tiel komunaj inter lernantoj ke ekzamenaj institutoj havas malfacilajxojn por haltigi ilin. Multaj gepatroj ecx helpas siajn infanojn en tiuj malindaj agadoj! Politiko au pli gxuste la politikistoj estas tiel malpura, ke virtuloj pensus dufoje antau ol kunigxi kun ili, kaj kie vi trovas iu ajn kiu volas esti justa en politiko, tia persono estus frustrita el la sistemo. Subacxetado kaj korupteco en cxiuj manieroj estis instituciigitaj en publikaj kaj privataj sektoroj. Ecx religiaj institucioj estas ne forlasitaj en tiuj agoj de malhonesteco! Efektive, estas tre malfacile trovi honestaj honestajn virojn ka virinojn en la socio. La situacio de Nigxerio estas kiel tiu priskribita de profeto Jesaja, "Kaj forturnigxis malantauen la justeco, kaj la virto staras malproksime; cxar la vero faletis sur la strato, kaj la gxusteco ne povas veni. Kaj la vero estas forigita; kaj prirabata estas tiu, kiu detenas sin de malbono. Kaj la Eternulo vidis, kaj Li indignis, ke forestas justeco"(Jesaja 59:14-15). Ne mirigas, multaj junuloj opinias (kiel tiu BlackBerry kontakto) ke oni ne povas esti honesta kaj esti sukcesinta.
Kiam Elija pensis ke estas nenio pli da homoj kiuj servis Dion en la tempo de Regxo Ahxab, Dio diris al li ke li "restigos el Izrael SEP MIL, cxiujn, kies genuoj ne fleksigxis antau Baal kaj kies busxo ne kisis lin" (1 Regxoj 19:18 emfazo mia). Malgrau cxiu dekadenco en Nigxerio, ekzistas homoj kiuj estas honestaj kaj ankorau estas sukcesintaj en la lando. Ekzistas homoj, kiujn Dio povas ankorau povas garantii. Cxu vi estas unu el tiaj homoj? Estis tre malfacile trovi ajnan kulpon au koruptan praktikon en Daniel, ecx en lia alte ranga pozicio (vidu Daniel 6:4). Kiel honesta vi estas en via pozicio? Cxu vi ankau opinias, ke vi ne povas sukcesi kun honesteco?
Vi povas ja esti sukcesa kaj ankorau esti honesta!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).