Saturday, June 30, 2012

CXU DIO RESPONDOS AL MIAJ PREGXOJ?

Estimataj,
CXU DIO RESPONDOS AL MIAJ PREGXOJ?
"Kaj jen estas la kuragxo, kiun ni havas antau Li: ke se ni ion petas lau lia volo, Li nin auskultas; kaj se ni scias, ke kion ajn ni petas, Li nin auskultas, ni scias, ke ni havas la petojn, kiujn ni petis de Li" (1 Johano 5:14-15).
Antau nelonge, dum mi volis dormi, mi ricevis mesagxon de unu el miaj kontaktoj en "WhatsApp" demandante min cxu Dio respondus al lia pregxo au ne. Mi resume respondis al li ke Dio respondus al li se tio kion li petas estas en akordo kun la plano de Dio por li en tiu aparta momento. Cxar mi ankau havas pregxon per kiu mi petas Dion pro mia diservo, mi pripensis tiun demandon: "Cxu Dio respondos al miaj pregxoj?" La simpla respondo al tio estas "JES". Tamen, la jesa respondo estas kun kondicxo kaj estas en diversaj manieroj.
La kondicxo de respondo de Dio al cxiu pregxo estas la volo de Dio. Dio ne faros ion ajn kontrauan al Sia volo. Jesuo Kristo sciis cxi principon, Li instruis gxin en la populara "Patro Nia" (vidu: Mateo 6:10), kaj Li aplikis gxin en la Gxardeno de Getsemano kiam Li intencis alfronti la krucon. Li pregxis "ke, se povas esti, la horo pasu for de li. Kaj li diris: Aba, Patro, cxio estas ebla cxe Vi: forportu de mi cxi tiun kalikon; tamen estu ne tio, kion mi volas, sed kion Vi volas" (Mark 14:35-36).
Iu jam diris ke Dio respondas al niaj pregxoj en unu el la tri manieroj: jes, ne, au atendu. Dio respondos jes al niaj pregxoj se la peto estas perfekte lau Lia volo en tiu aparta momento. Eble li petos al ni atendu gxis kiam Li jugxas gxin bona por ni havi la respondon al la peto. Same, Li povas respondi nee al la pregxo se la peto estas NE lau Lia volo por ni.
Ekzemploj de cxi principo abundas en la Biblio. Klasika estis la kazo de David, kiam li volis konstrui templon por Dio. Dio parte respondis ne al tiu peto sed diris ke David devos atendi gxis la momento de lia filo antau ol la peto estos plenumita (vidu: 2 Samuelo 7).
Ricevi jesan respondon al nia pregxo estas bela. Tamen, kiam Dio diras "Ne" au "Atendu" al nia peto, Li havas ion pli bonan por ni. La kialo estas, "Cxar Miaj pensoj ne estas viaj pensoj, kaj viaj vojoj ne estas Miaj vojoj, diras la Eternulo. Kiom la cxielo estas pli alte ol la tero, tiom Miaj vojoj estas pli alte ol viaj vojoj, kaj Miaj pensoj ol viaj pensoj'"(Jesaja 55:8-9) kaj "Cxar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo, intencojn al bono kaj ne al malbono, por doni al vi estontecon kaj esperon. Vi vokos al Mi, kaj vi iros, kaj vi pregxos al Mi; kaj Mi auskultos vin" (Jeremia 29:11-12).
Estas certe ke Dio respondos al niaj pregxoj lau Sia volo. Cxu vi pretas akcepti la perfektan respondon de Dio al viaj pregxoj en Lia propra maniero kaj Lia propra tempo?
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment