Saturday, March 31, 2012

PLENUMANTE CXIAN JUSTECON

Estimataj,
PLENUMANTE CXIAN JUSTECON
"Lasu do, cxar tiel decas al ni plenumi cxian justecon" (Mateo 3:15).
Kiel Johano, la Baptisto, oni miras kial Jesuo Kristo donis Sin por baptado de pento. Tamen, la respondo de Jesuo al Johano, la Baptisto estis ke estas tauge por Li partopreni je la baptado de Johano tiutempe por plenumi cxian justecon. Cxar estis neniaj bezonoj pri baptado je la Legxo de Moseo, Jesuo ne povis pensi ion ajn pri la justeco de Levidoj. Tamen, la mesagxo de Johano, la Baptisto estis mesagxo de pento kaj tiuj kiuj travivis gxin atendis venontan Mesion kiu estos virta kaj kiu enportos justecon. Se Jesuo Kristo kiel la Mesio provizus justecon por pekuloj, Li devas esti identigita kun pekuloj. Cxi tiu identigo ricevis la aprobon de Dio cxar Dio sendis Sian Spiriton sur Jesuon kaj deklaris ke Jesuo estas Lia amata Filo.
Jesuo Kristo ne nur estis identigita kun la homoj per Sia baptado, Li ja venis por servi ilin kaj doni Sian vivon kiel elacxeton por ili (vidu: Mateo 20:28; Filipianoj 2:4-8). Pro cxi tio, oni tre alte superigis Lin kaj donis al Li nomon kiu estas super cxia nomo "... por ke en la nomo de Jesuo klinigxu cxiu genuo, de encxieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj, kaj ciu lango konfesu, ke Jesuo Kristo estas Sinjoro, al la gloro de Dio, la Patro " (Filipianoj 2:10-11).
Multaj homoj je la altaj lokoj kaj oficoj de gvidado malfacile estas identigitaj kun homoj kiujn ili gvidas kaj en malaltaj lokoj. Ili pensas ke ili estas "tre grandaj" estis identigitaj kun la depremitaj. Ili ne estas pretaj oferi sian placxon por kontentigi la homojn kiuj estas sub ili. Ili jam forgesis ke lau Dio, "la pli granda el vi estos via servanto" (Mateo 23:11). Ne mirinde, Paulo admonis je Romanoj 12:16, "Ne pripensadu altajn aferojn, sed klinadu vin al humilaj aferoj."
Je kia rimedo vi estas identigita kun la homoj kiujn vi gvidas au servas? Ne estu "tre granda" reale servi aliajn cxe vi. Por plenumi cxian justecon, trovu rimedojn en kiuj vi povas esti identigita kun homoj cxe vi. La Eternulo ja rekompencos vi pro cxi tio.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, March 24, 2012

ATENDU LA DIFINITAN TEMPON DE DIO

Estimataj,
ATENDU LA DIFINITAN TEMPON DE DIO
"Silentu antau la Eternulo kaj esperu al Li; Ne incitigxu, kiam sukcesas homo..." (Psalmo 37:7).
Post la malobeado de Saulo je la ordono de Dio tute detrui la Amakidojn kaj lia malakcepto de Dio kiel la regxo de Izrael, Dio sendis profeton Samuelon sanktolei Davidon kiel la novan regxon. David servis Regxon Saulon dum multaj jaroj malgrau tio ke li sciis ke li estis la gxusta persono aprobita de Dio esti regxo de Izrael. Li batalis multajn militojn je merito de Saulo. Ecx, dum Saulo malamis lin kaj penis mortigi lin, li ne provis refrapi kaj perforte preni la tronon. Li havis du bonajn oportunojn mortigi Saulon kaj farigxi la regxo, ankorau, li savis lian vivon je du okazoj (1 Samuel 24, 26). Li diligente esperis por sia tempo. La tempo finfine venis kiam la viroj de lia tribo venis kaj sanktoleis lin kiel regxon super ili, kaj kiam la tuta popolo Izraela venis post kelkaj jaroj proklami lin kiel regxon super la tuta lando (2 Samuel 2, 5). Li atendis sian difinitan tempon.
Je unu el la jorubaj legendoj pri sorto, iu viro jam elektis antau ol li venis al la mondo ke li farigxos ricxa kiam li maljunigxos je kvardek jaroj. Kiam li venis al la mondo, li ekpenis de unu loko al alia por ke li farigxu ricxa. Cxiuj liaj penoj estis malsukcesaj. Li farigxis ridajxo inter siaj samtempuloj precipe tiuj kiuj estis sukcesaj en iliaj klopodoj. Je la agxo 39, dum li ne povis elteni la mokadon de siaj amikoj, li mortigis sin. Kiam li atingis la pordegon de cxielo, la pordogardanto rigardis lin bedaure kaj kondukis lin al la loko kie la registroj de la sortoj de homoj estis konservitaj. Kiam li vidis sian propran registron, li malkrovis ke restis nur unu jaro por ke li farigxu ricxa. Li postulis la gardanton permesi lin reiri al la mondo, sed li ne plu havis tian oportunon. Li ne atendis sian difinitan tempon.
Dum mi ne kredis tiajn legendojn, estas leciono en gxi – atendante onian difinitan tempon – la tempon de Dio kiu estas la plej bona. Cxu Dio promesis ion al vi? Ne hastu akiri tiun promeson. Ne provu helpi al Dio plenumi la promeson. Abraham kaj Sara provis helpi al Dio plenumante Liajn promesojn por ili. Ilia helpo preskau pereigis lian pacan familion (vidu: Genezo 16, 21). Atendu la difinitan tempon de Dio. Li plenumos Sian promeson Siatempe kaj Siamaniere. Ecx, kiam sxajnas ke la tempo ne venas. Atendu la difinitan tempon de Dio. Ne perdu esperon. Lia difita tempo por vi venos!
"Cxar vi havas bezonon de pacienco, por ke, plenuminte la volon de Dio, vi ricevu la promeson. Cxar ankorau iomete da tempo, la venonto venos, kaj ne malfruos" (Hebreoj 10:36-37).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 1-a de majo, 2005.

Saturday, March 17, 2012

LA FIDELECO DE DIO MALGRAU CXIAJ MALFACILAJXOJ

Estimataj,
LA FIDELECO DE DIO MALGRAU CXIAJ MALFACILAJXOJ
"Sed nun tiele diras la Eternulo, kiu vin kreis, ho Jakob, kaj kiu vin estigis, ho Izrael: Ne timu, cxar Mi vin savos; Mi vokos vin lau via nomo, vi estas Mia. Kiam vi transiros akvon, Mi estos kun vi, kaj trans riverojn, ili vin ne dronigos; kiam vi iros en fajron, vi ne brulvundigxos, kaj flamo vin ne bruligos" (Jesaja 43:1-2).
Estas iu Joruba dirajxo jene: "Bi alagbede ba n lu irin ni oju kan, o ni ohun ti alagbede fe mu jade nibe ni." Lauvorte: "Kiam forgxisto batas la saman lokon de peco de fero, li volas elfari ion el tiu loko." Cxi tio estos la tria prediko je tri semajnoj ke la Eternulo kondukos min pridiskuti Sian fidelecon. La unua prediko temis pri la vano en la promesoj de homoj komparita al la fideleco en la promesoj de Dio. La dua prediko, bazita sur la populara himno - "EGE FIDELAS VI!" - verkita de Thomas O. Chisholm, re-emfazis la grandecon de la fideleco de Dio al Sia popolo. Cxi tiu prediko fokusigos plue je la fideleco de Dio al Sia popolo precipe dum malfacilaj tempoj.
Estas evidente ke multaj homoj travivas malfacilajn tempojn cxiutage. Multaj el tiaj homoj eble povas esti inklinitaj supozi ke Dio ne estas fidela al ili. Cxi tio jam igis kelkajn homojn ecx dubi pri la ekzisteco kaj/au la potenco de Dio. Tamen, oniaj supozo kaj fokusigo gvidas onin je cxi tiu afero. Se oni fokusigus je la problemo, la problemo sxajnos esti pli granda ol Dio, sed, se, malgrau onia problemo, oni fokusigus je Dio, oni malkovros ke Dio estas pli granda preter la problemo.
Cxi tiuj versikloj, "Gxi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis; cxar Lia kompatemeco ne finigxis, Sed cxiumatene gxi renovigxas; granda estas Via fideleco" (Plorkantoj 3:22-23), estas parto de la plej popularaj versikloj de la Sankta Biblio kiam oni pridiskutas la fidelecon de Dio. Tamen, estas interese noti ke la versikloj estas trovitaj je la plorkantoj de iu profeto kiu agoniis pro la pekoj de la popolo Juda kaj la detruo kiun okazis al ili. Jen profeto kiun lia propra popolo malakceptis cxar li deklaris la vortojn de Dio al ili. Li verkis la libron de Plorkantoj je malespero de la situacio. Tamen, cxar li fokusigis al Dio, li turnis de pensado de sia mizero al rememoro de kompato de Dio. Malgrau siaj doloro kaj malgxojo, li rememoris la fidelecon de la Eternulo, kaj cxi tio donis al li esperon (Plorkantoj 3:19-21). Lia prava fokusigo igis lin scii ke la Eternulo estas bona al tiuj kiuj fokusigas al Li, kaj tial, li konsilis ke estas bone atendi pacience kaj silente por ke la Eternulo faru kaj plenumu Sian volon je Sia tempo (versikloj 25-28).
La psalmisto je tiu populara psalmo diris, "Ecx kiam mi iros tra valo de densa mallumo, Mi ne timos malbonon, cxar Vi estas kun mi; Via bastono kaj apogigilo trankviligos min" (Psalmo 23:4). Li plue deklaris pri la fideleco de Dio provizante por, kaj altigante lin ecx je la cxeesto de malamikoj, kaj li sciis ke la fideleco estos lia posedajxo eterne (Psalmo 23:5-6). Ijob, malgrau sia suferado, diris, "Li ja mortigos min, kaj mi ne havas esperon; Sed pri mia konduto mi volas disputi antau Li" (Ijob 13:15). Estas multaj aliaj versikloj de la Sankta Biblio kiuj aludas al la fideleco de Dio malgrau cxiaj malfacilajxoj (vidu: Readmono 31:6-8; Psalmo 91:15; Jesaja 8:9-10; 41:10, 14; 43:1-2; Mateo 28:20; Agoj 18:9-10; Romanoj 8:28-39; 2 Korintanoj 12:9-12; Efesanoj 3:20-21; Hebreoj 13:5).
Cxu vi ankorau dubas pri la fideleco de Dio sur via vivo? Sxajnas ke vi fokusigas plie al viaj cirkonstancoj. Fokusigu plie al Dio kaj vi certe scios ke Li estas fidela malgrau cxiaj malfacilajxoj.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, March 10, 2012

EGE FIDELAS VI!

Estimataj,

EGE FIDELAS VI!

Gxi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis; cxar Lia kompatemeco ne finigxis, Sed cxiumatene gxi renovigxas; granda estas Via fideleco" (Plorkantoj 3:22-23).

Preskau cxiuj kristanaj himnoj havas kortusxajn historiojn kiuj igis la verkintojn verki ilin. Interese, la populara himno - " EGE FIDELAS VI!" - ne havas tian historion. La verkinto de la himno, Thomas O. Chisholm, konfensis ke estis nenia specialaj cirkonstancoj kiuj igis lin verki cxi tiun grandan himnon. Li akiris sian inspiron nur de sia travivo kaj vero de la Sankta Biblio. Li poste diris je iu letero skribita en 1941 ke malgrau lia malgranda enspezo pro difektita sano je sia fruaj jaroj, li sciis pri la nemanka fideleco de interkonsento-tenanta Dio kaj ke Dio jam donis al li multajn mirindegan montrajxojn de Lia provizita zorgo.

Je la himno, kiel Jeremia je siaj plorkantoj, Chisholm deklaris ke cxar la favorkoreco de Dio neniam cxesas, granda estas la fideleco de Dio. Dio renovigas cxi tiun fidelecon vintre, somere, printempe, kaj autune, efektive, cxiumatene. Cxi tiu fideleco estas montrita per la suno kaj luno kaj tuta cxielo. La tuta naturo kununuigxas por laude atesti al cxi tiu fideleco. La fideleco entenas pekliberecon kaj trankvilon daureman, la instigan kaj enestan influon de Dio, forton por nun kaj esperon por morgau, kaj nekalkuleblajn benojn. Granda ja estas la fideleco de Dio!

Vi ankau travivas cxi tiun fidelecon de Dio cxiutage. Cxu vi komprenas cxi tion? Se jes, cxu vi alte taksas Dion pro gxi? Se vi ne komprenas gxin, tio signifas ke vi ne fokusas al Dio kaj vi fidas al cxu vi mem au alia afero krom Dio. Fokusu al Dio kaj vi havas multajn kialojn deklari Lian fidelecon sur via vivo.

Ege fidelas vi, Dio!

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, March 3, 2012

LI ESTAS FIDELA

Estimataj,
LI ESTAS FIDELA
"Fidela estas Tiu, kiu vin vokas, kiu ankau faros" (1 Tesalonikanoj 5:24).
" Ne fidu eminentulojn, Homidon, kiu ne povas helpi" (Psalmo 146:3).
La Eternulo Cebaot estas pli ol fidinda. Kiam Li promesas, Li ne nur estas preta plenumi la promeson, Li ankau estas kapabla plenumi la promeson. Homoj estas tute malsamaj. Ili povas promesi, sed ili eble ne estas pretaj plenumi la promeson. Ili ecx eble estas pretaj plenumi, sed ne estas kapablaj plenumi tiajn promesojn. Ne mirinde, estas multaj instruoj je la Sankta Biblio ne fidi al homoj, sed anstataue fidi tute al Dio (vidu: Readmono 7:9; Sentencoj 16:20; Jesaja 2:22; 26: 3-4; Jeremia 17:5-8).
La okazo de la Nigxeria prezidento estas bona ekzemplo. Frue cxi-jare, Nigxerio ektravivis malpacon je la anonco de plimultigo de prezo de petrolo pro la decido de la registaro tute forigi la helpon de la registaro sur la petrolo. Por kvietigi la situacion, la prezidento kaj liaj subuloj je registaro promesis ke estos mildigaj rimedoj por fari la novan decidon tolerebla por la popolo. Iu komitato estis starigita por kontroli la reprocentdonadon de la tuta sxparemo kiu estas rilatigebla kun la registaro kaj la kreadon de kelkaj rajtigaj programoj por la popolo. Multaj el la popolo kredis la registaron au astataue donis al la registaro la elementon de dubo. Tamen, malpi ol du monatojn post la promeso de la registaro krei kelkajn mildigajn rimedojn, la prezidento malkovris ke la promeso povas ne esti plenumita cxar la registraro ne povas provizi la mildigajn rimedojn. Atendinte, multaj homoj estis surprizitaj pro la neniigo de la promeso. Tamen, tio estas evidenteco ke homoj ne estas fidindaj; nur Dio estas fidinda kaj fidela plenumante Siajn promesojn.
Al kiu vi fidas? Ne gravas kiel ricxega homo estas, li ne estas fidinda. Li povas malkontentigi vin iam. Konfidu tute al Dio. Nur Li ne neniigos Siajn promesojn. Efektive, fidela estas la Eternulo kiu jam vokis nin, kaj Li certe plenumos Siajn promesojn. "Pli bone estas fidi la Eternulon, Ol fidi homon. Pli bone estas fidi la Eternulon, Ol fidi eminentulojn" (Psalmo 118:8-9).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).