Saturday, March 17, 2012

LA FIDELECO DE DIO MALGRAU CXIAJ MALFACILAJXOJ

Estimataj,
LA FIDELECO DE DIO MALGRAU CXIAJ MALFACILAJXOJ
"Sed nun tiele diras la Eternulo, kiu vin kreis, ho Jakob, kaj kiu vin estigis, ho Izrael: Ne timu, cxar Mi vin savos; Mi vokos vin lau via nomo, vi estas Mia. Kiam vi transiros akvon, Mi estos kun vi, kaj trans riverojn, ili vin ne dronigos; kiam vi iros en fajron, vi ne brulvundigxos, kaj flamo vin ne bruligos" (Jesaja 43:1-2).
Estas iu Joruba dirajxo jene: "Bi alagbede ba n lu irin ni oju kan, o ni ohun ti alagbede fe mu jade nibe ni." Lauvorte: "Kiam forgxisto batas la saman lokon de peco de fero, li volas elfari ion el tiu loko." Cxi tio estos la tria prediko je tri semajnoj ke la Eternulo kondukos min pridiskuti Sian fidelecon. La unua prediko temis pri la vano en la promesoj de homoj komparita al la fideleco en la promesoj de Dio. La dua prediko, bazita sur la populara himno - "EGE FIDELAS VI!" - verkita de Thomas O. Chisholm, re-emfazis la grandecon de la fideleco de Dio al Sia popolo. Cxi tiu prediko fokusigos plue je la fideleco de Dio al Sia popolo precipe dum malfacilaj tempoj.
Estas evidente ke multaj homoj travivas malfacilajn tempojn cxiutage. Multaj el tiaj homoj eble povas esti inklinitaj supozi ke Dio ne estas fidela al ili. Cxi tio jam igis kelkajn homojn ecx dubi pri la ekzisteco kaj/au la potenco de Dio. Tamen, oniaj supozo kaj fokusigo gvidas onin je cxi tiu afero. Se oni fokusigus je la problemo, la problemo sxajnos esti pli granda ol Dio, sed, se, malgrau onia problemo, oni fokusigus je Dio, oni malkovros ke Dio estas pli granda preter la problemo.
Cxi tiuj versikloj, "Gxi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis; cxar Lia kompatemeco ne finigxis, Sed cxiumatene gxi renovigxas; granda estas Via fideleco" (Plorkantoj 3:22-23), estas parto de la plej popularaj versikloj de la Sankta Biblio kiam oni pridiskutas la fidelecon de Dio. Tamen, estas interese noti ke la versikloj estas trovitaj je la plorkantoj de iu profeto kiu agoniis pro la pekoj de la popolo Juda kaj la detruo kiun okazis al ili. Jen profeto kiun lia propra popolo malakceptis cxar li deklaris la vortojn de Dio al ili. Li verkis la libron de Plorkantoj je malespero de la situacio. Tamen, cxar li fokusigis al Dio, li turnis de pensado de sia mizero al rememoro de kompato de Dio. Malgrau siaj doloro kaj malgxojo, li rememoris la fidelecon de la Eternulo, kaj cxi tio donis al li esperon (Plorkantoj 3:19-21). Lia prava fokusigo igis lin scii ke la Eternulo estas bona al tiuj kiuj fokusigas al Li, kaj tial, li konsilis ke estas bone atendi pacience kaj silente por ke la Eternulo faru kaj plenumu Sian volon je Sia tempo (versikloj 25-28).
La psalmisto je tiu populara psalmo diris, "Ecx kiam mi iros tra valo de densa mallumo, Mi ne timos malbonon, cxar Vi estas kun mi; Via bastono kaj apogigilo trankviligos min" (Psalmo 23:4). Li plue deklaris pri la fideleco de Dio provizante por, kaj altigante lin ecx je la cxeesto de malamikoj, kaj li sciis ke la fideleco estos lia posedajxo eterne (Psalmo 23:5-6). Ijob, malgrau sia suferado, diris, "Li ja mortigos min, kaj mi ne havas esperon; Sed pri mia konduto mi volas disputi antau Li" (Ijob 13:15). Estas multaj aliaj versikloj de la Sankta Biblio kiuj aludas al la fideleco de Dio malgrau cxiaj malfacilajxoj (vidu: Readmono 31:6-8; Psalmo 91:15; Jesaja 8:9-10; 41:10, 14; 43:1-2; Mateo 28:20; Agoj 18:9-10; Romanoj 8:28-39; 2 Korintanoj 12:9-12; Efesanoj 3:20-21; Hebreoj 13:5).
Cxu vi ankorau dubas pri la fideleco de Dio sur via vivo? Sxajnas ke vi fokusigas plie al viaj cirkonstancoj. Fokusigu plie al Dio kaj vi certe scios ke Li estas fidela malgrau cxiaj malfacilajxoj.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment