Saturday, September 24, 2011

LA KURO NE DEPENDAS DE LA RAPIDULOJ

Estimataj,
LA KURO NE DEPENDAS DE LA RAPIDULOJ
"Denove mi vidis sub la suno, ke ne de la rapiduloj dependas la kuro, ne de la fortuloj dependas la milito, kaj ne la sagxuloj havas ricxecon, kaj ne la kompetentuloj trovas aprobon; nur de la tempo kaj okazo ili cxiuj dependas" (Predikanto 9:11).
La membroj de mia familio jam enlitigxis. Mi ne dormis. Mi televidis mian favoratan piedpilkan teamon ludantan kun alia teamo en kontinenta konkurso. Estis certe ke mia teamo venkos. Unue, ili ludis hejme. Due, ili havis multajn talentajn kaj profesian ludistojn. Tamen, mi enlitigxis seniluziigxinte. Mia kara teamo malvenkis konvinke antaux siaj svarmaj apogantoj.
Mi kusxigxis sur mia lito, samtempe, mi pensis pri la konkurso: Kial malvenkis ili? Kial ili ne poentis unu solan golon, ecx kiam ili havis la oportunon de penala sxoto? Kio okazis al iliaj golsxotantoj? Cxu ili ne preparigxis bone por la konkurso? Multaj senrespondaj demandoj venis en mian penson gxis la supra Biblia verso venis en rigardon kaj malkovris la misteron de vivo, "…ne de la rapiduloj dependas la kuro…."
Kelkfoje, ni havas cxion, kion ni bezonas por sukcesi, sed la rezulto estas seniluziiga. Eble, gxi estas la rimedo de Dio doni al ni gravan lecionon: cxiu sukceso dependas de Dio, ne de nia inteligenteco. Li estas cxiopova kaj suverena Dio. Li donas veran sukceson al iu ajn kiu placxas al Li. Viaj forto, scio, sperto, sagxeco, auxtoritato kaj ofico estas bonaj, sed ili ne povas konkuri kun la sagxeco de Dio. Nepre ne!
Rememoru, "La regxon ne helpos granda armeo, fortulon ne savos granda forto. Vana estas la cxevalo por helpo, kaj per sia granda forto gxi ne savos. Jen la okulo de la Eternulo estas sur tiuj, kiuj Lin timas, kiuj esperas Lian favoron" (Psalmaro 33:16-18).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 19-a de oktobro, 2003.

Saturday, September 17, 2011

DONACOJ POR EKIPI ALIAJN

Estimataj,
DONACOJ POR EKIPI ALIAJN
"[Spiritajn donacojn Dio donas] por perfektigo de la sanktuloj, por la laboro de pastrado, por la konstruo de la korpo de Kristo; gxis ni cxiuj atingos la unuecon de la fido kaj de la scio de la Filo de Dio, gxis la mezuro de la matureco de la pleneco de Kristo" (Efesanoj 4:12-13).
"Lauxmezure, kiel cxiu ricevis donacon, tiel li uzu gxin administrante inter vi, kiel bonaj administrantoj de la diversaspeca graco de Dio; se iu parolas, li parolu kvazaux orakoloj de Dio; se iu administras, li administru kvazaux el la forto, kiun Dio provizas; por ke en cxio Dio estu glorata per Jesuo Kristo, kies estas la gloro kaj la potenco por cxiam kaj eterne. Amen" (1 Petro 4:10-11).
Dio donas al homoj diversajn talentojn, povojn, kaj spiritajn donacoj. Kial Li donas cxi tiujn diversajn spiritajn donacojn? Cxu ili estas cxefe por egoisma intereso? Cxu por malaltvalora populareco de la aparta pregxejo aux la persono kiu posesas ilin?
Efesanoj 4:12-13 donas kvin cxefajn celojn por spiritaj donacoj:
1. por perfektigi homoj de Dio por servo;
2. por igi la korpon de Kristo (t.e la sanktulojn) kreski;
3. por unuigi ilin en la fido kaj scio de Jesuo Kristo;
4. por maturigi ilin en Li; kaj
5. por atingigi ilin gxis la matureco de la pleneco de Kristo.
Aliaj cxerpajxoj de la Sankta Biblio listigas aliajn celojn:
1. por la komuna bono de la sanktuloj (1 Korintanoj 12:7);
2. por servi aliajn (1 Petro 4:10); kaj
3. por lauxdi Dion (1 Petro 4:10-11).
Por kia celo vi uzas la donacojn de Dio en vi? Kvankam ni ofte plenumigxas dum ni uzas la Didonatajn donacojn, Dio, la Doninto, finfine prenos la agnoskon. Ni devas danki Lin pro tio, ke li faras nin kanaloj de benoj al aliaj.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 11-a de Januaro, 2004.

Saturday, September 10, 2011

NE ESTU KIEL LA RICXA SENPRUDENTULO!

Estimataj,
NE ESTU KIEL LA RICXA SENPRUDENTULO!
“Sed Dio diris al li: Ho senprudentulo! cxi tiun nokton oni postulas de vi vian animon; kies estos tio, kion vi preparis? Tia estas tiu, kiu kolektas por si trezoron, kaj ne estas ricxa rilate Dion” (Luko 12:20-21).
“La sensagxulo diris en sia koro: Dio ne ekzistas” (Psalmo 14:1).
Antau nelonge mi babilis surrete kun iu. Tiu persono petis ke mi pruvu al sxi kial sxi bezonas Dion post tio kion sxi posedas. Lau sxi, “Nuntempe sen Dio kiel mia refugxejo mi faras grande, mi scias kiel trapasi vivon glate.... se mi estus komforta kial mi bezonas Dion? Kio estos malsama?”
Cxi tiu virino estas kiel la ricxa senprudentulo en la parabolo en Luko 12 kiu pro lia tiel nomata suficxeco forgesis valorigi sian Dion. La ricxa senprudentulo pensis ke li povis vivi sen Dio. Kiel malprava li estis! Oni instruis al li la lecionon de lia vivo kiam li perdis cxion kion li posedis unue perdante sian vivon.
Multaj homoj opinias ke ili ne bezonas Dion pro ilia tiel nomata suficxeco kiel ricxajxo, ofico, sekuro, kaj similaj. Kelkaj el tiaj homoj ecx neas la ekzistecon de Dio. Kiel senprudentaj ili estas! La fakto ke ili estas mem-suficxaj ne signifas ke ili havas regon sur siaj vivoj. Ne gravas kiel ricxaj, multepovaj, a?toritataj au sekuraj ili estas, ili ne ne scias kiam ili mortos, kie ili mortos, kian morton ili havos au kio okazos al ili post morto. Ili ne ecx povas antaudiri sukcese tion kio okazos al ili post la sekva sekundo! Iu ajn kiu scias cxi tiujn aferojn povas diri ke li ne bezonas Dion.
Cxu vi ankau kondutas kiel la ricxa senprudentulo? Cxu vi pensas ke vi povas trapasas vivon glate sen Dio malgrau kiel grande vi faras? Jesuo Kristo diris, “...sen mi vi nenion povas fari” (Johano 15:5). Nur sensagxulo forgesas sian fonton (vidu: Psalmo 14:1).
Vi eble valorigas Dion kaj deklaras ke vi bezonas Lin. Tamen, cxu vi donas al Li la gxustan lokon je via vivo? Ne gravas kiu vi estas, Dio devas esti via unua antaueco. Ne estu kiel la ricxa senprudentulo!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, September 3, 2011

IDOLOJ DE LA KORO

Estimataj,
IDOLOJ DE LA KORO
“Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la cxielo supre au sur la tero malsupre au en la akvo sub la tero; ne klinigxu antau ili kaj ne servu ilin; cxar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa…” (Eliro 20:4-5).
“Ho filo de homo! Cxi tiuj homoj levis siajn idolojn en sian koron, kaj allogilon de sia malpieco ili starigis antau sia vizagxo…” (Jehxezkel 14:3).
La primitiva Afriko estis plena de idoloj. Ju pli mi sxatas la afrikan kulturon, des pli mi malamas gxian konekton kun idolkulto. Dank’ al Dio ke mi estas savita de cxiuj cxi tiuj prapatraj idoloj. Je Kristo, mi povas esti vera afrikano sen esti idolservanta. Tamen, kiam mi forigis ciujn cxi tiujn idolojn videblajn, kio pri la nevideblaj idoloj de la koro? Cxu mi estas libera de ili?
Dio akuzis la ekzilitajn Izraelidojn pri idolservado de la koro. Kvankam, ili estis senditaj en ekzilon pro cxi tiu peko, ili daurigis gxin en la ekzilo. Interese, cxi tiu popolo ankorau volis audi de Dio, kio signifis ke ili eble ne konstatis ke ili starigis idolojn en siaj koroj kontrau la volo de Dio.
Mi dubas cxu vi ankorau posedas iun videblan idolon kiun vi adoras. Tamen, kio pri la idoloj en via koro? Kiuj estas tiuj kiuj prenis la lokon de Dio en via koro? Cxu gxi estas mono, ofico, tempo, sportoj, plezuro, rekono, pozicio, viaj infanoj, via edz(in)o, aux ecx via vivo? Io ajn kion vi pli sxatas au amas ol Dion estas idolo de via koro. Forigu ilin nun kaj starigu Dion en Lia gxusta loko en via koro.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 29-a de septembro, 2003.