Saturday, September 24, 2011

LA KURO NE DEPENDAS DE LA RAPIDULOJ

Estimataj,
LA KURO NE DEPENDAS DE LA RAPIDULOJ
"Denove mi vidis sub la suno, ke ne de la rapiduloj dependas la kuro, ne de la fortuloj dependas la milito, kaj ne la sagxuloj havas ricxecon, kaj ne la kompetentuloj trovas aprobon; nur de la tempo kaj okazo ili cxiuj dependas" (Predikanto 9:11).
La membroj de mia familio jam enlitigxis. Mi ne dormis. Mi televidis mian favoratan piedpilkan teamon ludantan kun alia teamo en kontinenta konkurso. Estis certe ke mia teamo venkos. Unue, ili ludis hejme. Due, ili havis multajn talentajn kaj profesian ludistojn. Tamen, mi enlitigxis seniluziigxinte. Mia kara teamo malvenkis konvinke antaux siaj svarmaj apogantoj.
Mi kusxigxis sur mia lito, samtempe, mi pensis pri la konkurso: Kial malvenkis ili? Kial ili ne poentis unu solan golon, ecx kiam ili havis la oportunon de penala sxoto? Kio okazis al iliaj golsxotantoj? Cxu ili ne preparigxis bone por la konkurso? Multaj senrespondaj demandoj venis en mian penson gxis la supra Biblia verso venis en rigardon kaj malkovris la misteron de vivo, "…ne de la rapiduloj dependas la kuro…."
Kelkfoje, ni havas cxion, kion ni bezonas por sukcesi, sed la rezulto estas seniluziiga. Eble, gxi estas la rimedo de Dio doni al ni gravan lecionon: cxiu sukceso dependas de Dio, ne de nia inteligenteco. Li estas cxiopova kaj suverena Dio. Li donas veran sukceson al iu ajn kiu placxas al Li. Viaj forto, scio, sperto, sagxeco, auxtoritato kaj ofico estas bonaj, sed ili ne povas konkuri kun la sagxeco de Dio. Nepre ne!
Rememoru, "La regxon ne helpos granda armeo, fortulon ne savos granda forto. Vana estas la cxevalo por helpo, kaj per sia granda forto gxi ne savos. Jen la okulo de la Eternulo estas sur tiuj, kiuj Lin timas, kiuj esperas Lian favoron" (Psalmaro 33:16-18).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 19-a de oktobro, 2003.

No comments:

Post a Comment