Saturday, December 3, 2011

KONDUTO, NE KONDOMO (resendita)

Estimataj,
Je la 3-a de decembro, 2006, mi unue dissendis la mesagxon sube por rememorigi la Tagon de Aidoso en la Mondo tiujare. Estis multaj reagoj por kaj kontrau la mesagxo. Je la 5-a de decembro, 2009, mi decidis dissendi gxin ree por la Tago de Aidoso en la Mondo tiujare. Cxar la situacio de Aidoso estas ankorau preskau sama, mi decidas dissendi gxin ree por la Tago de Aidoso en la Mondo cxijare. Jen gxi:
KONDUTO, NE KONDOMO
"Cxar jen estas la volo de Dio, via sanktigxo, ke vi vin detenu de malcxasteco; ke cxiu el vi sciu preni al si sian propran ajxon en sankteco kaj honoro" (1 Tesalonikanoj 4:3-4).
Aidoso, iu klinika simptomaro (grupo de diversaj malsanoj kiuj kune karakterizas iun afekcion) devenante de difekto al la imuna sistemo kauzita de infekto per la homa imuna-nesuficxa viruso (HIV), jam batalas kontrau homaro ekde 1980. La malfelicxajxo pri gxi estas ke estas nenia sanigilo eltrovita por gxi. Tial, estas multaj kampanjoj por malebiligi gxin kaj helpi al tiuj kiujn gxi jam infektis au tusxis.
Cxar oni alprenas gxin cxefe per koito, la uzo de kondomo jam estas unu el la rimedoj kiujn multaj homoj rekomendas por malebligi la disvastigxon de cxi tiu mortiga malsano. Cxi tio jam igis multajn homojn esti plue dismalcxastaj. Sxajnas ecx ke homoj rekomendas la uzon de kondomo je la malprofito de fideleco al onia edz(in)o, au tuta abstinado de koito gxis edzigxo, kiu estas la originala volo kaj celo de Dio. Tamen, esploro jam montris ke la uzo de kondomo ne estas tute sekura por malebligi la disvastigxon de aidoso. Cxi tiu nova eltrovo jam pravigis la religiajn organizojn kiuj predikas tutan abstinadon por needzigxaj homoj au fidelecon al onia edz(in)o por edzigxaj homoj kiel unu el la rimedoj por malebligi la disvastigxon de la viruso.
Antau ne longe, mi estis je kunveno kie kelkaj reprezentantoj de iu organizo venis por plu informi nin pri la malebligo kaj mastrumado de aidoso. Cxi tiu homoj estis la unuaj nereligiaj homoj kiuj diris publike je mia audo ke ili ne rekomendas kondomon, sed konduton kiel rimedon de malebligo de la disvastigxo de la viruso. Lau ili, cxar kondomo ne estas tute sekura, estas pli bone intersxangxi de kondomo al konduto - maniero kie needzigxa homo tute detenas sin de koito, kaj kie edzigxa homo estas fidela al sia edz(in)o.
Jes! Konduto estas pli bona ol kondomo: krom la malebligo de tiu mortiga viruso kaj aliaj sekse transdonataj malsanoj, gxi igos vin fari lau la volo kaj celo de Dio (Eliro 20:14; Levidoj 18:20; 20:10; Sentencoj 6:24-35; Mateo 5:27-28; 1 Korintanoj 6:9; Efesanoj 5:3-5; Koloseanoj 3:5-6; 1 Tesalonikanoj 4:3-8; Hebreoj 12:16; 13:4).
Aidoso estas reala! Kondutu pie kaj prizorgu la aliajn malebligojn de gxia disvastigxo por ke vi ne estu infektita per gxi.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment