Saturday, November 5, 2011

NUN DION DANKU NI

Estimataj,

NUN DION DANKU NI

“Kaj nun, ho nia Dio, ni dankas Vin, kaj ni gloras Vian majestan nomon” (1 Kronikoj 29:13).

“Danko estu al Dio pro Lia neesprimebla donaco” (2 Korintanoj 9:15).

Tipa joruba baptisto ne povas facile forgesi la himnon, “A F’Ope F’Olorun.” La himno estas unu el la plej popularaj himnoj cxe la jorubaj baptistoj precipe dum la ceremonio de nomado de nova infaneto. Oni kantas gxin por danki Dion pro la nove naskita infaneto. Tamen, la himno – originale verkita en la germana de Martin Rinkart (1586–1649) titolita “Nun dank­et al­le Gott” kaj tradukita en la anglan de Catherine Winkworth (1827–1878) antau ol oni tradukis gxin en joruban [Montagu Christie BUTLER esperantigis gxin] – estas pli ol himno de la ceremonio de nomado de nova infaneto. Gxi estas himno kiu atestis pri la boneco de Dio precipe je la tempo de milito. La vortoj de la himno atestas pri cxi tio.

Strofo Unua estas plena de dankoj al Dio “per mano, vocxo, koro.” La kialo estas ke Dio jam faris bonfavoron benante nin sen fino de nia frua infaneco gxis nun. Je la Strofo Dua, la verkinto de la himno pregxis ke cxi tiu abundo-hava Dio apudestu tra niaj vivoj gardante nin per Sia ama forta mano, kaj savante nin el cxiuj malbonoj en cxi tiu mondo. Dume, Strofo Tria daurigas laudegi Dion. Gxi donas profundan ideon pri Dio kiel la unu sola eterna Dio kiu montras Sin kiel la Patron, la Filon, kaj la Sanktan Spiriton. Li estas Tiu kiun la tero kaj la cxieloj daurigos adori ambau nun kaj eterne. Amen.

Malgrau la cirkonstanco kiu kondukis al la verkado de cxi tiu himno, la himno estas plena de laudoj pri kaj dankoj al Dio. Kio estas via cirkonstanco nuntempe? Lernu laudi Dion pro tio, kiu Li estas, kaj danki Lin pro tio kion Li faras je via vivo. Paulo konsilis la Tesalonikanojn, “...pri cxio donu dankon; cxar tia estas la volo de Dio en Kristo Jesuo pri vi” (1 Tesalonikanoj 5:18). Ni ja povas danki Dion ecx dum niaj plej malfacilaj tempoj. Dank’ al Dio!

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

1 comment: