Saturday, May 14, 2011

CXU VI ANKAU DUBAS PRI LI?

Estimataj,
CXU VI ANKAU DUBAS PRI LI?
"Kaj Li demandis la patron: De kiom da tempo okazadas cxi tio al li? Kaj li diris: De infaneco. Kaj ofte gxi jxetis lin en fajron kaj en akvon, por perigi lin; sed se vi povas fari ion, kompatu al ni kaj helpu nin. Kaj Jesuo diris al li: Kiel, se vi povas! Cxio estas ebla por kredanto. Tuj, ekkriante, la patro de la infano diris: Mi kredas; helpu mian nekredemon"(Marko 9:21-24).
Dum Jesuo Kristo kaj tri el siaj discxiploj estis for en la Monto de Transformigxo, iu dramo okazis inter la ceteraj discxiploj kaj skribistoj de la legxo. Kio estis la dramo? Iu posedita knabo estis alportita al la discxiploj por savo, sed ili ne povis savi lin. Tial la skribistoj diskutis kun la discxiploj. La diskuto eble temis pri la povo de Jesuo fari la savon.
Jesuo Kristo alvenis intertempe. Li demandis ilin pri la kauzo de la diskuto. Oni diris tion al Li. Jesuo kondamnis kaj la nepovon de Siaj discxiploj kaj la nekredemon de la homoj. Pligrave, Li volis resanigi la knabon, sed la respondo de lia patro al la demando de Jesuo estis esprimo de dubo pri la povo de Jesuo fari la miraklon: "…se vi povas fari ion…." Kial Jesuo rediris cxi tiun propozicion? Tio montris Lian surprizon pri la nekredemo de la patro. Ilia neforta kredo embarasis Lin. Tamen, Li aldiris ke se iu povus kredi en Li, estus neniu problemo kiun tiu persono povas alfronti. Pensu pri la respondo de la viro. Tuj li petis Jesuon por helpo venki sian nekredemon. Tial lia filo estis fine savita de la malbona spirito.
Vi ankau eble demandis Dion fari ion por vi, sed kelkfoje, dubo jxetas ombron sur vian kredon. Sxajnas ke la problemo farigxas pli grava ol antaue. Eble kelkaj homoj diris al vi ke estas neniu rimedo el la problemo. Kies vortojn vi kredus? Cxu vi ankau dubas pri Dio? Pensu pri la vortoj de Jesuo al la dubema Marta, "Cxu mi ne diris al vi, ke se vi kredos, vi vidos la gloron de Dio?" (Johano 11:40).
Tio kion homoj kaj cirkonstancoj parolas al vi estus sxajne senchava, sed eble gxi ne estus la vortoj de Dio. Ne pridubu Dion pri via situacio. Kredu ke Li plibonigos gxin. "Cxio estas ebla por kredanto."
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 2a de Novembro, 2003.

No comments:

Post a Comment