Saturday, February 12, 2011

AMO LEVIS MIN!

Estimataj,
AMO LEVIS MIN!
"Cxar kiam ni ankorau estis senfortaj, tiam Kristo gxustatempe mortis pro malpiuloj. Cxar apenau pro justulo iu mortus; cxar pro bonulo eble iu kuragxus morti. Sed Dio rekomendas al ni Sian amon en tio, ke dum ni ankorau estis pekuloj, Kristo mortis por ni" (Romanoj 5:6-8).
Sxajne, la verkinto de la himno, "Love Lifted Me!" (Amo Levis Min!), James Rowe, bazis la lirikon de la himno sur la okazo trovita en Mateo 14:22-32 kiam Jesuo Kristo, pro amo, levis Petron kiu estis dronanta en la maro dum li marsxis sur la maro al Jesuo Kristo. Tamen, se oni rigardus al la liriko tre bone, oni eltrovos ke gxi havas profundan signifon bazitan sur Romanoj 5:6-8. Pro la peko de Adam, homaro farigxis pekuloj kaj kondamnitaj antau Dio (Romanoj 5:16-19). Ecx, por tiuj kiuj ne kredas la doktrinon de la originala peko, homoj estis, kaj ankorau estas, dronintaj en siaj propraj pekoj. Kelkaj el ili jam klopodis per multaj rimedoj por forigi pekojn kaj pacigi Dion, sed neniu el iliaj propraj penoj povas repacigi ilin al Dio. Je cxi tiu punkto Dio montris Sian amon por la homaro kaj sendis Sian ununuran naskitan Filon, Jesuon Kriston, por morti por ni kaj savi nin de puno de peko.
Krom la maro de peko en kiu la homaro jam estis dronintaj, multaj homoj estas sub la maro de malfacilajxoj de vivo. Ili pruvis siajn eblajn plej bonojn kun malgranda au nenia sukceso. Dio atendas tiujn homojn alvoki al Li por levi ilin per Lia amo. Li deklaris, "Voku Min en la tago de mizero; Mi vin liberigos, kaj vi Min gloros" (Psalmo 50:15). "Kiam nenio alia povus helpi, Amo levis min!"
Kiel Jesuo fizike etendis Sian manon por levi dronantan Petron el la maro, tiel ankau nuntempe Li etendas Siajn manojn el amo por levi iun ajn kiu povas alvoki al Li kaj esti savita el ia ajn dangxero, precipe la puno de peko. Je cxi tiu sezono de Sankta Valentino, utilu cxi tiu dia amo de Kristo. Alvoku al Li kaj lasu Lin abunde doni Sian amon sur vi. "Animoj en dangxero rigardu supren, Jesuo tute savas, Li levos vin per Sia amo, el la kolera ondoj." Same, kiun vi povas levi en amo je cxi tiu sezono de Sankta Valentino?
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment