Saturday, September 18, 2010

LA REGXO NE POVIS DORMI

Estimataj,
LA REGXO NE POVIS DORMI
"En tiu nokto la regxo ne povis dormi; kaj li ordonis alporti la memorajxan libron de la kronikoj, kaj oni legis ilin antau la regxo" (Ester 6:1).
Mi deziru al vi cxi tion: "Via bonfaronto ne povu dormi!. Tiu, kiu helpos vin, ne havu ripozon!" Cxu vi povas diri Amen al tio? Bonvolu fari emfaze. Cxu cxi tio estas bondeziro? Jes, gxi estas. Tamen, oni devas modifi la deziron por forigi ian dubecon el gxi. "Via bonfaronto ne povu dormi au ripozi antau ol li/sxi reale helpos al vi!" Amen kaj Amen.

La supra biblia parto revivigis la deziron en mi. Mordehxaj estis Juda kaptito en la urbo Susa. Li estis unu el la pordgardinto en la palaco de Regxo Ahxasxverosx de Persujo. Li jam malkasxis konspiron ke du el la servantoj de la regxo planis kontrau la regxo. Cxi tio estis enskribita en la kronikon cxe la regxo (vidu: Ester 2:21-23). Tamen, oni ne rekompencis lin iamaniere pro tio. Dum Haman, iu malamiko de la Judoj planis detrui la Judojn pro Mordehxaj, la regxo ne povis dormi en tiu nokto. La neebleco de dormo de la regxo igis lin ordoni al siaj sevantoj alporti la memorajxan libron de la kronikoj de sia regnoi. Dum ili legis la kronikojn, la ago de Mordehxaj estis menciita. La regxo pridemandis la rekompecon kiun Mordehxaj ricevis pro tio. Kiam li konstatis ke li ne estis rekompecita, li ordonis al Hamano honorigi lin pro tio. La neebleco de dormo de la regxo venigis honoron kaj distingon al Mordehxaj.
Estis simila okazajxo dum Samuel iris por sanktolei unu el la filoj de Jisxaj kiel la sekvantan regxon de Izraelo. Jisxaj jam forgesis Davidon, sian plej junan filon gardantan la sxafojn en la kampo. Kiam Samuel sciis ke restis unu plia filo de Jisxaj, li diris, "Sendu, kaj venigu lin, cxar NI NE SIDIGXOS al la tablo, antau ol li venos cxi tien" (1 Samuel 16:11). Samuel kaj la aliaj ne sidigxis antau ol David venis kaj estis sanktoleita kiel regxo de Izraelo.
Cxu vi povas dedukti ion el la du okazajxoj? La bonfarintoj ne povis ripozi antau ol ili fakte faris tion kion ili supozis fari. Viaj bonfarontoj ne povu ripozi antau ol ili reale helpos al vi!
Se Dio metus en vian animon esti bonfaronto al iu ajn, cxu vi reale farus tion kion Dio volas ke vi faru al tiu persono? Se vi ankau volus ripozon, vi devas fari gxin hodiau! Memoru, la regxo ne povis dormi….
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 7-a de novembro, 2004.

Saturday, September 11, 2010

VIAJ SILENTAJ JAROJ

Estimataj,

VIAJ SILENTAJ JAROJ

"Kaj Jesuo progresis en sagxeco kaj staturo, kaj en graco cxe Dio kaj homoj" (Luko 2:52).

La skribintoj de la Evangelioj ne skribis multe pri la fruaj jaroj de Jesuo Kristo surtere. Krom la rakontoj pri Lia nasko (Mateo 1:18—2:23; Luko 1:26-38; 2:1-39) kaj okazajxo kiam Li estis dekdujara (vidu: Luko 2:42-52), nenio estas sciata pri Li de la Sankta Biblio gxis Li estis cxirkau tridekjara (vidu: Luko 3:23). Kelkaj kleruloj pri la Biblio jam aludis al cxi tiuj nesciataj jaroj kiel la silentaj jaroj de Jesuo surtere. Luko uzis nur unu verson por priskribi cxi tiujn silentajn jarojn (vidu: Luko 2:52). Preskau cxiuj homoj havis siajn silentajn jarojn. Multe ne estas sciata pri la fruaj jaroj de multe da cxi tiuj homoj. La silentaj jaroj estis jaroj dum kiuj Dio preparis cxiun el cxi tiuj grandaj viroj kaj virinoj. Multe da ili ne havis la plejbonon de tempo kiel Jesuo je siaj silentaj jaroj, sed poste Dio jam preparis ili per diversaj rimedoj sekrete, Li eljxetis ilin en iliajn publikajn asignojn.

Sendube, cxiu el ni nuntempe ankau havas siajn proprajn silentajn jarojn dum neniu sciis pri ni antau nun ke ni farigxas konataj. Efektive, multaj homoj ankorau estas ecx je siaj silentaj jaroj. Ili ne estas konataj. Dio ankorau preparas ilin por la elmontro de Lia gloro je iliaj vivoj. Tiaj homoj ankorau estas kiel raupoj en siaj kokonoj. Ili atendas la maturan tempon por malfermigi la kokonojn kaj farigxi belaj papilioj. Ia ajn peno malfermigi la kokonojn antautempe kauzos tre kontrauan efikon sur la kreskantajn papiliojn.

Cxu vi ankorau estas je viaj silentaj jaroj? Dio preparas vin por elmontro de Sia gloro je via vivo. La preparado eble ne estas placxa nuntempe. Tamen, atendu gxis tiam kiam Dio finos Sian laboron en vi. Estu pacienca. Vi ja brilos por la gloro de Dio, kaj homoj gloros vin.

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, September 4, 2010

SE DIO NE RESPONDUS AL VIAJ PREGXOJ...

Estimataj,
SE DIO NE RESPONDUS AL VIAJ PREGXOJ...
"Ho, se mia peto plenumigxus, Kaj se Dio donus al mi tion, kion mi esperas! Ho, se Dio komencus kaj disbatus min, Donus liberecon al Sia mano kaj frakasus min! Tio estus ankorau konsolo por mi; Kaj mi gxojus..." (Ijob 6:8-10).
Estas evidente el la Sankta Biblio kaj spertoj de vivo ke Dio ne respondas al cxiuj pregxoj, ecx tiuj de Siaj virtuloj! Ijob estis virtulo. Dio, Mem, atestis tion dum Satano provis akuzi Ijobon (vidu: Ijob 1:8; 2:3). Tamen, Dio permesis al Satano tenti Ijobon detruante cxion kion Ijob posedis, inkluzive liajn infanojn. Satano ecx "frapis Ijobon per turmentaj abscesoj de la plando de lia piedo gxis lia verto" (Ijob 2:7). Je sia agonio, Ijob pregxis ke Dio mortigu lin, almenau por savi lin el cxi tiuj suferoj (vidu: Ijob 6:8-10). Dio ne respondis al la pregxo. Por aldoni insulton al la vundo de Ijob, liaj amikoj akuzis lin kaj liajn mortintajn infanojn pri nefaro kontrau Dio. Malgrau la sufero de Ijob kaj la sxajna silento de Dio al lia travivo, Ijob restis fidela al Dio. Li povis ankorau deklari, "Li ja mortigos min, kaj mi ne havas esperon" kaj "Sed mi scias, ke mia Liberigonto vivas, Kaj fine Li levigxos super la polvo" (Ijob 13:15; 19:25). Sxajnis ke li sciis pri pri cxi tiu promeso de Dio: "Cxar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo, intencojn al bono kaj ne al malbono, por doni al vi estontecon kaj esperon" (Jeremia 29:11). Dio ja benis Ijob multoble je la fino. Anstatau fari tion kio sxajnis pli bone al Ijob, Dio faris Sian plej bonon por li!
Multfoje, Dio jam intence rifuzis respondi al la pregxoj de Siaj virtuloj. Cxi tiuj homoj estus malfelicxaj ke Dio ne faras tion kion ili pensas ke gxi estas bona por ili. Oni devas esti matura spirite por akcepti la rifuzon de Dio por onia peto precipe dum oni trapasas neplacxan alfronton de vivo. Oni eble povas pensi ke onia peto estas la plej bono dum Dio havas pli bonan planon ol onia plej bona peto.
Se Dio ne respondus al viaj pregxoj, kion vi faros? Cxu vi ankorau restus fidela al Li? Cxu vi estas preta akcepti Lian rifuzon por via peto atendante Lian pli bonan planon por vi?
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).