Saturday, September 18, 2010

LA REGXO NE POVIS DORMI

Estimataj,
LA REGXO NE POVIS DORMI
"En tiu nokto la regxo ne povis dormi; kaj li ordonis alporti la memorajxan libron de la kronikoj, kaj oni legis ilin antau la regxo" (Ester 6:1).
Mi deziru al vi cxi tion: "Via bonfaronto ne povu dormi!. Tiu, kiu helpos vin, ne havu ripozon!" Cxu vi povas diri Amen al tio? Bonvolu fari emfaze. Cxu cxi tio estas bondeziro? Jes, gxi estas. Tamen, oni devas modifi la deziron por forigi ian dubecon el gxi. "Via bonfaronto ne povu dormi au ripozi antau ol li/sxi reale helpos al vi!" Amen kaj Amen.

La supra biblia parto revivigis la deziron en mi. Mordehxaj estis Juda kaptito en la urbo Susa. Li estis unu el la pordgardinto en la palaco de Regxo Ahxasxverosx de Persujo. Li jam malkasxis konspiron ke du el la servantoj de la regxo planis kontrau la regxo. Cxi tio estis enskribita en la kronikon cxe la regxo (vidu: Ester 2:21-23). Tamen, oni ne rekompencis lin iamaniere pro tio. Dum Haman, iu malamiko de la Judoj planis detrui la Judojn pro Mordehxaj, la regxo ne povis dormi en tiu nokto. La neebleco de dormo de la regxo igis lin ordoni al siaj sevantoj alporti la memorajxan libron de la kronikoj de sia regnoi. Dum ili legis la kronikojn, la ago de Mordehxaj estis menciita. La regxo pridemandis la rekompecon kiun Mordehxaj ricevis pro tio. Kiam li konstatis ke li ne estis rekompecita, li ordonis al Hamano honorigi lin pro tio. La neebleco de dormo de la regxo venigis honoron kaj distingon al Mordehxaj.
Estis simila okazajxo dum Samuel iris por sanktolei unu el la filoj de Jisxaj kiel la sekvantan regxon de Izraelo. Jisxaj jam forgesis Davidon, sian plej junan filon gardantan la sxafojn en la kampo. Kiam Samuel sciis ke restis unu plia filo de Jisxaj, li diris, "Sendu, kaj venigu lin, cxar NI NE SIDIGXOS al la tablo, antau ol li venos cxi tien" (1 Samuel 16:11). Samuel kaj la aliaj ne sidigxis antau ol David venis kaj estis sanktoleita kiel regxo de Izraelo.
Cxu vi povas dedukti ion el la du okazajxoj? La bonfarintoj ne povis ripozi antau ol ili fakte faris tion kion ili supozis fari. Viaj bonfarontoj ne povu ripozi antau ol ili reale helpos al vi!
Se Dio metus en vian animon esti bonfaronto al iu ajn, cxu vi reale farus tion kion Dio volas ke vi faru al tiu persono? Se vi ankau volus ripozon, vi devas fari gxin hodiau! Memoru, la regxo ne povis dormi….
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 7-a de novembro, 2004.

No comments:

Post a Comment