Saturday, June 26, 2010

PARDONU DION!

Estimataj,
Krom la aspekto de tagaj citajxoj de mia reta servo kie mi libere uzas citajxojn de aliaj homoj, unufoje je la sep-jara-agxa servo, mi adaptas la mesagxon de alia homo por miaj semajnaj mesagxoj. Antau ne longe, mi legis iun libron titolitan "Forgive God!" (esperante: "Pardonu Dion!") verkitan de Pastoro Doktoro Fred Deegbe. Mi estis tre kortusxita per la libro, kaj per la afabla permeso de la autoro, mi decidis adapti la mesagxon de la libro en seriigitaj mesagxoj. (Cxiuj tradukitaj citajxoj estas de la libro.) Jen la unua parto de la adaptita mesagxo:
PARDONU DION!
"Kaj sxi respondis al ili: Ne nomu min Naomi, nomu min Mara; cxar la Plejpotenculo faris al mi maldolcxegon; kun pleneco mi foriris, sed la Eternulo revenigis min malplena; kial do vi nomus min Naomi, konsiderante, ke la Eternulo atestis kontrau mi kaj la Plejpotenculo afliktis min?" (Rut 1:20-21).
La titolo de cxi tiu mesagxo aspektas iel blasfema. Kiel oni pardonas Dion? La norma afero estas ke oni petu por la pardono de Dio. Tamen, Dio bezonas la pardonon de multaj homoj cxar la travivoj de vivo, ecx de la travivoj de homoj en la Sankta Biblio, konfirmas ke sufero estas neevitebla. Kiam sufero okazas, oni eble kulpigas sin se oni vidus klare la ligon inter la kauzo kaj rezulto de onia ago kaj la konsekvencoj; oni eble kulpigas aliajn homojn, influojn, au la diablon; kaj oni eble kulpigas Dion pro onia sufero cxar oni kredas ke Dio estas kapabla fari cxion kaj povas haltigi ian malbonon. Se cxi tiu tria eblo okazus, tiam, oni eble estas kolera kun Dio, kaj oni devas pardoni Dion cxar "por koleri kaj ofendigxi kontrau iu, ne menciante Dion, havas spiritajn, emociajn, fizikajn kaj sociajn konsekvencojn."
La problemo de malbono kaj suferado jam igis multajn homojn malkasxe nei la ekzistecon de Dio. Tiuj kiuj ankorau kredas ke Li ekzistas malfacile kredas ke cxiupova, ama, kaj bonkora Dio permesas malbonon au suferon okazi al Siaj infanoj. Kial Li ne haltigis la malbonon? Kial Li ankorau permesas la diablon, cxefan malamikon, fari lian malbonon? Cxi tio igas multajn homojn esti koleraj kun Dio. Ili devas pardoni Dion cxar "Dio ne cxiam faras tion kion homoj volas ke Li faru nek Li faras gxin kiam ili volas ke Li faru gxin, ne menciante farante gxin kiel ili volas ke Li faru gxin."
Esti kolera, exc kun Dio, ne estas peko. Tamen, oni ne devas permesi onian koleron konduki al peko. Apostolo Paulo admonis, "Koleru kaj ne peku, la suno ne subiru sur via kolero; ankau ne donu lokon al la diablo" (Efesanoj 4:26-27). Multaj homoj estis koleraj kun Dio en la Sankta Biblio. Moseo estis kolera kun Dio kiam lia unua peto al Faraono pri la Izraelidoj misbrilis (Eliro 5:20-23). La popolo Izraela estis kolera kun Dio multfoje kvankam ili lasis sian koleron konduki ilin al peko (vidu: Nombroj 21:5). La kolero de Naomi estas klasika (Rut 1:19-21). Imagu kiel Maria kaj Marta sentis dum ili rigardis sian amatan fraton, Lazaron, suferigita de malsano gxis morto ecx post kiam ili sendis al Jesuo por veni kaj resanigi lin (Johano 11). Ambau ili preskau diris la samajn vortojn kiam Jesuo finfine venis post kiam Lazaro jam estis entombigita dum kvar tagoj (kp. Johano 11:21, 32).
Nu, ni scias la finon de cxiu el la okazoj menciitaj supre. Kiel vi ankau estas kolera kun Dio? Cxi tio estos la temo de la dua parto de cxi tiu adaptita mesagxo venontsemajne.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Se vi komprenus la anglan, vi povas sendi vian reagojn rekte al P-ro D-ro Fred Deegbe per lia retadreso fdeegbe@gmail.com. D-ro Deegbe estas edukita konsilanto kaj ordinita pastoro de la konfesio de la ganaaj baptistoj. (Li ne komprenas Esperanton!) Dio benu vin!

No comments:

Post a Comment