Tuesday, February 23, 2010

DILIGENTO, JEN GXI!

Estimataj,
DILIGENTO, JEN GXI!
"Kaj Becalel, filo de Uri, filo de Hxur, el la tribo de Jehuda, faris cxion, kion ordonis la Eternulo al Moseo; kaj kun li Oholiab, filo de Ahxisamahx, el la tribo de Dan, artista skulptisto, teksisto, kaj brodisto sur blua, purpura, kaj rugxa teksajo, kaj sur bisino" (Eliro 38:22-23).
"Cetere, cxi tie estas postulate cxe administrantoj, ke oni trovigxu fidela" (1 Korintanoj 4:2).
Multaj homoj volus ke ili servu cxe loko kie oni notus ilin. Ili preferus elstarajn lokojn au oficojn kie alia homoj povus vidi ilin kaj laudi ilin pro tio kion ili faras. Tamen, Dio, multfoje, preferas uzi homojn je sxajne obskuraj lokoj au oficoj por plenumi Siajn diajn celojn kaj rekompencas ilin Siamaniere. Tio kion Li volas de tiaj homoj estas diligento kaj fideleco.
Becalel kaj Oholiab estas nomoj kiujn oni malofte memoras kiam oni rakontas pri la eliro de la popolo Izraela el Egiptujo al la Promesita Lando. Tamen, ili ludis elstaran rolon je la religia travivo de la popolo. Ili estis tiuj kiuj gvidis je la konstruado de la tabernaklo (alie konata kiel "la Tabernaklo de Kunveno") kaj faro de cxiuj mebloj en kaj ekster gxi. Ambau ili gvidis aliajn homojn je la konstruado de cxiuj ajxoj lau la specifoj kiel Dio ordonis al Moseo. Ili estis diligentaj kaj fidelaj je sia servo. Ne mirinde, Dio "plenigis [ilin] per [Sia] spirito, per sagxo kaj prudento kaj scio kaj cxia arto" (Eliro 31:3).
Kion Dio konfidis al vi? Cxu vi estas dunganto au dungato? Estu fidela! Diligento, jen gxi! Diligento estas farado lau via plej ebla kapablo je kion ajn vi faras. Oni ne notas vin. Sed Dio ja notas vin. Li diras, "Estu fidela gxis morto, kaj mi donos al vi la kronon de vivo" (Apokalipso 2:10).
Jes! Ni adorservas fidelan Dion! Granda estas Lia fideleco. Li eble ne rekompencos vian sukceson, sed Li certe rekompencos vian fidelecon.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment