Saturday, January 16, 2010

FORTIKIGXU PER VIRTECO (Parto 2)

Estimataj,
FORTIKIGXU PER VIRTECO (Parto 2)
“Certe, oni sin armos kontrau vi, sed tio ne estos de Mi; kiu sin armos kontrau vi, tiu falos antau vi” (Jesaja 54:15).
“En la mondo vi havos suferadon; sed kuragxu; mi venkis la mondon” (Johano 16:33).
La unua parto de cxi tiu prediko konkludis per admono permesi al Dio fortikigi nin per virteco. Aldone, estis konfirmita ke premiteco kaj teruro ja ne alproksimigxos al tiu kiu permesas al Dio fortikigi lin/sxin per virteco. Tamen, cxi tiu parto ekvilibrigos la veron. Fortikigxante per virteco ne signifas ke estos nenia problemo. Je la promeso de Dio en Jesaja 54:14-17, Dio klarigis ke oni armos kontrau Lia popolo, sed, tia atako ne estos de Li, kaj Li certe donos al Sia popolo venkon sur la atakantoj. Jesuo Kristo donis similan aserton dum Li estis forlasonta Siajn disxciplojn en Johano 16:33 citita supre.
Oni povas dedukti tri verojn el cxi tiu aserto. Unue, la fakto ke Dio jam fortitikigis iun personon per virteco ne signifas ke oni ne armos kontrau tia persono. Iu ajn infano de Dio kiu faras la volon de Dio ne estas libera el la atako de la malamiko. Cxi tiu atako eble venas ielmaniere. Due, tia atako ne estas de Dio. Je la Parablo de la Loloj, Jesuo diris ke la malamiko, la Diablo, kiu venis kiam cxiu dormis kaj semis lolon meze de la tritiko, kaj foriris (vidu: Mateo 13:24-30, 36-43). Multajn atakojn alfrontas Kristanoj nuntempe kiuj ne estas la faroj de Dio, sed la faroj de la Diablo kaj liaj subuloj. Trie, ne gravas la atako, venko estas certa por tiuj kiuj jam estas fortikigxintaj per virteco. La Eternulo ebligos Siajn amatojn venki ian problemon kiu venas al ili. Ne mirinde, la psalmisto povis kuragxe diri, “Vespere povas esti ploro, Sed matene venos gxojego” (Psalmo 30:5. Vidu ankau: Johano 16:20-22).
Malgrau la fakto ke multaj problemoj venos cxi-jare, sciu ke ili ne estos la faroj de Dio. Se vi estus fortikigxinta per virteco, viaj atakantoj falos antau vi je la nomo de Jesuo. Amen.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment