Sunday, November 29, 2009

ANTAU OL ESTAS TRO MALFRUE

Estimataj,
ANTAU OL ESTAS TRO MALFRUE
"Li venis al siaj proprajxoj, kaj liaj propruloj lin ne akceptis. Sed al cxiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton farigxi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo, kiuj naskigxis nek el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el Dio" (Johano 1:11-13).
Antau nelonge, estis iu okazajxo je mia familio kiu estas pensiga. Mia edzino preparis la matenmagxajxon kaj donis al la infanoj la oportunon de elekto de ia speco da stufajxo kiun ili preferis por la mangxajxo. Cxiu el ili faris sian elekton, kaj estis servita per la elektita stufajxo. Tiam, mia nau-jara-agxa filo diris bedaure, "Ajx, mi devus elekti ovan stufajxon, sed estas tro malfrue nun." Li malkontente mangxis sian matenmangxajxon tiutage.
Cxiu el ni ankau havas la elekton fari nun pri kie kaj kiel pasigi nian eternecon. La elekto devas esti farita antau ol estas tro malfrue. Ni povas elekti esti kun Dio kaj Liaj sanktaj angeloj je cxielo au kun Satano kaj Liaj subuloj je Infero. La ununura rimedo esti kun Dio estas kredi je Lia Filo, Jesuo Kristo, cxar Li estas "la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro [Dio] krom per [Li]" (Johano 14:6), kaj "Kiu fidas al li, tiu ne estas jugxata; sed la nekredanto jam estas jugxita, cxar li ne fidas al la nomo de la solenaskita Filo de Dio" (Johano 3:18).
Estas nenia alia vojo al cxielo ol cxi tiu Vojo. Faro de alia elekto kondukos al bedauro kaj eterna kondamno. Antau ol estas tro malfrue, faru la gxustan elekton. Elektu la Vojon de Jesuo. Profeto Mihxah avertis sian popolon: "Cxu al la Eternulo faros plezuron miloj da sxafoj au sennombraj torentoj da oleo? cxu mi donu mian unuenaskiton pro mia krimo, la frukton de mia ventro pro la peko de mia animo? Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi: nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antau via Dio" (Mihxah 6:7-8). Estante modesta antau Dio kaj havante Lian vivon estas kredo je Lia Filo, Jesuo Kristo (Johano 1:11-12; 1 Johano 3:23; 5:12).
Antau ol estas tro malfrue, faru la gxustan elekton nun! "Jen nun la tempo de favoro; jen nun la tago de savo" (2 Korintanoj 6:2).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, November 21, 2009

RIGARDANTE PRETER LA PROBLEMO

Estimataj,
RIGARDANTE PRETER LA PROBLEMO
"Sed mi scias, ke mia Liberigonto vivas, Kaj fine Li levigxos super la polvo" (Ijob 19:25).
La viro Ijob estis viro de honesteco pri kiu Dio povis fanfaroni ecx antau la Diablo. Per la  permeso de Dio, li alfrontis multajn suferojn de la Diablo. Lia edzino konsilis lin malbeni  Dion por ke li mortu. Liaj amikoj ne helpis lin je lia sufero dum ili kulpigis lin pro la  sufero. Malgrau tioj, Ijob ne permesis ke sia problemo superu sian kredon je Dio.  Li estis futureca. Li povis rigardi preter sia problemo. Li kredis je sia Dio kaj  atestis ke Li baldau savos lin el cxiuj la cxiuj katastrofoj kiuj frontis al li. Dio ja savis lin kaj redonis al li cxiujn ajxojn kiujn li perdis.
Multaj homoj permesas iliajn problemojn superi ilian kredon je Dio. Ili estas tiel subpremataj de la problemoj ke ili ne povas rigardi preter la problemoj.  Multaj ecx perdis esperon pro la problemoj kaj atendas la malbonajxon. Tamen, kiel Ijob, ni  ne devas perdi esperon. Ni devas prefere rigardi preter niaj problemoj kaj rigardi  al Jesuo, kiu estas la autoro kaj perfektiganto de la fido. Li ne perdis esperon, sed  suferis la krucon (vidu: Hebreoj 12:2).
Kio estas la problemo kiun vi havas nuntempe? Cxu vi estas tiel subpremata de  la problemo ke vi forgesas vian cxiu-potencan Dion? Cxu vi estas perdonta esperon pro viaj  problemoj? Ne perdu esperon! Rigardu preter via problemo! Via Liberigonto ankorau vivas! Li  estos kun vi. Vi venkos la problemon, kaj homoj gxuos kun vi je la nomo de Jesuo Kristo.  Amen.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).