Sunday, November 29, 2009

ANTAU OL ESTAS TRO MALFRUE

Estimataj,
ANTAU OL ESTAS TRO MALFRUE
"Li venis al siaj proprajxoj, kaj liaj propruloj lin ne akceptis. Sed al cxiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton farigxi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo, kiuj naskigxis nek el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el Dio" (Johano 1:11-13).
Antau nelonge, estis iu okazajxo je mia familio kiu estas pensiga. Mia edzino preparis la matenmagxajxon kaj donis al la infanoj la oportunon de elekto de ia speco da stufajxo kiun ili preferis por la mangxajxo. Cxiu el ili faris sian elekton, kaj estis servita per la elektita stufajxo. Tiam, mia nau-jara-agxa filo diris bedaure, "Ajx, mi devus elekti ovan stufajxon, sed estas tro malfrue nun." Li malkontente mangxis sian matenmangxajxon tiutage.
Cxiu el ni ankau havas la elekton fari nun pri kie kaj kiel pasigi nian eternecon. La elekto devas esti farita antau ol estas tro malfrue. Ni povas elekti esti kun Dio kaj Liaj sanktaj angeloj je cxielo au kun Satano kaj Liaj subuloj je Infero. La ununura rimedo esti kun Dio estas kredi je Lia Filo, Jesuo Kristo, cxar Li estas "la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro [Dio] krom per [Li]" (Johano 14:6), kaj "Kiu fidas al li, tiu ne estas jugxata; sed la nekredanto jam estas jugxita, cxar li ne fidas al la nomo de la solenaskita Filo de Dio" (Johano 3:18).
Estas nenia alia vojo al cxielo ol cxi tiu Vojo. Faro de alia elekto kondukos al bedauro kaj eterna kondamno. Antau ol estas tro malfrue, faru la gxustan elekton. Elektu la Vojon de Jesuo. Profeto Mihxah avertis sian popolon: "Cxu al la Eternulo faros plezuron miloj da sxafoj au sennombraj torentoj da oleo? cxu mi donu mian unuenaskiton pro mia krimo, la frukton de mia ventro pro la peko de mia animo? Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi: nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antau via Dio" (Mihxah 6:7-8). Estante modesta antau Dio kaj havante Lian vivon estas kredo je Lia Filo, Jesuo Kristo (Johano 1:11-12; 1 Johano 3:23; 5:12).
Antau ol estas tro malfrue, faru la gxustan elekton nun! "Jen nun la tempo de favoro; jen nun la tago de savo" (2 Korintanoj 6:2).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment