Saturday, August 8, 2015
DECIDU ESTI DIFERENCA
Estimataj,
DECIDU ESTI DIFERENCA
"Daniel metis en sian koron, ke li ne malpurigos sin per la mangxajoj de la regxo, nek per la vino, kiun cxi tiu trinkas; tial li petis la korteganestron, ke al li estu permesate ne malpurigi sin" (Daniel 1:8).
La popolo juda estis kondukita al ekzilo en kaptiteco pro sia malobeeco al Dio. La templo de Dio kaj la urbo Jerusalem - la fieroj de Izraelo - estis detruitaj. La digno de la popolo estis difektita. Ili ne plu estis lando kiu estas libera de eksteraj influoj. Efektive, ili nun estis kaptitoj en fremda lando. Ili ne povis adorservi sian Dion en la maniero kiun ili preferis, kaj iliaj infanoj nun estis sklavoj kiuj servis siajn kaptintojn. Malgrau cxi tiuj malfacilajxoj, Daniel kaj liaj kolegoj decidis diferencigi sin je tiu fremda lando ne malpurigante sin per la ajxoj kiuj aspektis ordinare sed kiuj povis igi ilin for de ilia Dio.
Cxi tiuj kvar judaj junuloj ne estis kiel multaj homoj hodiau kiuj estas pretaj fari ion ajn lau modo. Ili decidis esti diferencaj, kaj Dio rekompencis ilin per reputacio kaj pozicio de autoritato en tiu lando de kaptiteco. Cxu vi ankau estas preta decidi esti diferenca je cxi tiu dibocxiga mondo? La Sankta Biblio diras, "Ne sekvu la amason por malbonajxoj" (Eliroj 23:2). Decidu esti diferenca por Dio rifuzante fari ecx tiujn sxajne bonajn aferojn kiuj povas senbriligi la bildon de Dio je vi. Josxua diris al la popolo Izraela, "Sed se ne placxas al vi servi al la Eternulo, tiam elektu al vi hodiau, al kiu vi volas servi: cxu al la dioj, al kiuj servis viaj patroj, kiuj logxis transe de la Rivero, cxu al la dioj de la Amoridoj, en kies lando vi logxas; sed mi kaj mia domo servos al la Eternulo" (Josxua 24:15).
Decidu esti diferenca por Dio!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Saturday, July 25, 2015
"CXU CXI TIU NE ESTAS LA CXARPENTISTO?"
Estimataj,
"CXU CXI TIU NE ESTAS LA CXARPENTISTO?"
"kaj multaj, lin audante, miris, dirante: De kie tiu viro havas tion? kaj: Kia estas la sagxeco donita al li? kaj kiaj estas tiaj potencajxoj farataj per liaj manoj? Cxu cxi tiu ne estas la cxarpentisto? Kaj ili ofendigxis pro li" (Marko 6:2-3).
Estas jam multaj opinioj pri Jesuo Kristo. Lau kelkaj homoj, Li estis granda religia estro. Kelkaj konsideras ke Li estis granda instruinto. Por kelkaj homoj, Li estis unu el la mesagxistoj kiujn Dio sendis al la mondo, precipe al specifa popolo. Aliaj rigardas Lin nur kiel Savinton. Homo kiel mi kredas je Li kiel la Savinto kaj Sinjoro de la tuta mondo. Tamen, lau Liaj surteraj samurbanoj, Li gxuste estis cxarpentisto kies historion ili sciis tre multe. Tamen, Li estis, kaj ankorau estas, pli ol cxarpentisto. Li ecx estas pli ol tio pri kiu vi povas pensi. La kialo estas ke Li estas Dio, la Kreinto de la cxieloj kaj la tero. Multaj homoj malkonsentos cxi tion, ecx nuntempe, cxar ili, kiel tiuj Judoj, estas spirite blindaj.
Kiu estas via opinio pri Jesuo Kristo? Kiu estas Li? Audinte tion kion homoj diris pri kiu Li estis, Li iam demandis de Siaj disxciploj cxi tiun demandon: "Kiun vi diras, ke mi estas?" (Luko 9:20). Nur Simon Petro povis doni respondon: "La Kristo de Dio." Tio estis la naiva respondo de Petro. Li estis prava! Kio estus via respondo al tia demando?
Jesuo ne nur estas la Savinto de la mondo. Li ankau estas la Sinjoro! Tio signifas ke al Li apartenas la mondo kaj cxiu kiu estas en gxi inkuzive de vi! La impliko de cxi tio estas ke ecx se vi konsiderus ion pri Li, au vi nuntempe ofendigxas pro Li kiel tiuj Judo, venos iu tago dum vi staros antau Li cxe Lia trono kie li gvidos kiel la Jugxisto. Vi ne havos ian ajn elekton ol rakonti kiel vi eluzas vian vivon surtere. La demando tiam estos: "Kion Jesuo faras pri mi?"
"Cxu cxi tiu ne estas la cxarpentisto?" Jes! Jesuo Kristo estis tiu cxarpentisto de Nazaret, sed Li estas pli ol cxarpentisto. Li estas la Savinto kaj Sinjoro de la tuta universo. Cxu vi jam akceptis Lin? La Sankta Biblio diras, "[Jesuo Kristo] venis al siaj proprajxoj, kaj liaj propruloj lin ne akceptis. Sed al cxiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton farigxi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo, kiuj naskigxis nek el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el Dio" (Johano 1:11-13).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Saturday, July 18, 2015
LA MANOJ DE ESAV
Estimataj,
LA MANOJ DE ESAV
"Kaj Jakob alproksimigxis al sia patro Isaak, kaj tiu lin palpis, kaj diris: La vocxo estas vocxo de Jakob, sed la manoj estas manoj de Esav" (Genezo 27:22).
Esav kaj Jakob estis gxemelaj fratoj kiuj estis preferatoj de siaj patro kaj patrino respektive. Isaak ilia patro volis doni sian lastan benon al sia preferato kiu estis Esav la unuanaskito, sed Rebeka ilia patrino volis ke la beno estu la aparteno de sia preferato, Jakob. Tial, sxi konspiris kun Jakob por trompi Isaakon por ke Jakob akiru la benon. Parto de la konspiro estis ke Jakob uzis felojn de la kapridoj por kovri kelkajn partojn de sia korpo por ke Isaak kredu ke Jakob ja estas Esav kiu nature estis homo harkovrita. Dum la konspiro, Isaak malkovris ke la vocxo de la persono kiu venis por la beno estis tiu de Jakob, sed la feloj de la kapridoj trompis lin por pensi ke la manoj de tiu persono estas tiuj de Esav.
Multaj homoj ankorau uzas la taktikon de la vocxo de Jakob kaj la manoj de Esav por trompi homojn por ke ili sukcesu je siaj klopodoj nuntempe. Estas interese malkrovi ke multaj homoj ecx penas uzi gxin je Dio por akiri Liajn benojn! Tamen, la Sankta Biblio diras, "Ne trompigxu; Dio ne estas mokata" (Galatoj 6:7). Li estas cxioscia!
La Judoj, precipe la Fariseoj kaj la skribistoj, je la tempo de Jesuo Kristo sur la tero, kaj multaj homoj nuntempe, estis hipokrituloj kiuj penis uzi sian religiecon por trompi aliajn homojn kaj Dion. Tamen, Jesuo Kristo diras jene pri ili: "Bone profetis Jesaja pri vi hipokrituloj, kiel estas skribite: Cxi tiu popolo honoras Min per siaj lipoj, sed ilia koro estas malproksime de Mi. Sed vane ili Min adoras, instruante kiel doktrinojn ordonojn de homoj. Cxar, forlasinte la ordonon de Dio, vi tenas la tradicion de homoj" (Mark 7:6-8).
Kiel vi ankau uzas la manojn de Esav por trompi homojn? Cxu vi ankau penas fari tion kun Dio? Cxu vi estas hipokritulo? Iu joruba proverbo lauvorte diras jene, "Sxtelisto [kaj trompanto] eble sukcesas cxiutage, sed vengxo arestas lin iutage." Alia proverbo estas jene, "Longe sxtelas sxtelisto, tamen fine li pendos." Plue, vi ne povas trompi Dion. "Cxar cxion, kion oni semas, tion ankau li rikoltos. Cxar kiu semas por sia karno, el la karno tiu rikoltos putradon; sed kiu semas por la Spirito, el la Spirito tiu rikoltos eternan vivon" (Galatoj 6:7-8).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Saturday, July 11, 2015
JESUO KRISTO LA PLEJ GRANDA CXEFPASTRO
Estimataj,
JESUO KRISTO LA PLEJ GRANDA CXEFPASTRO
"Havante do cxefpastron grandan, trapasintan la cxielon, Jesuon, la Filon de Dio, ni tenu firme nian konfeson" (Hebreoj 4:14).
Tradicie, pastro reprezentas la popolon antau la dioj. Li helpas al gxi oferi oferajxojn al la dioj. Li prizorgas la sanktejon kaj aliajn ajxojn/aferojn rilate al la adorservo de la dioj. En la historio de la popolo Izraela, la cxefpastro, kun la helpo de aliaj pastroj kaj la Levidoj, plenumis cxi tiujn rolojn. Bedaurinde, ili ne estis perfektaj, kaj ili ne povis reprezenti la popolon bone antau la Eternulo Cebaot.
Tamen, la skribinto de la letero al la Hebreoj prezentis Jesuon Kriston kiel la plej grandan cxefpastron kiu superas cxiujn aliajn cxefpastrojn. Cxi tio estas unu el la temoj de la letero. Jesuo Kristo kvalifikis Sin kompatema kaj fidela Cxefpastro farigxante homo (2:11-18) kiu estas solidara kun la malforto de homoj (4:15). Jesuo Kristo ne alprenis la oficon de cxefpastro pro sin-gloro (5:5), sed Li estis alvokita de Dio al la ofico kaj ne lau la maniero de Melkicedek(5:10). Jesuo Kristo ne bezonis, kiel la idoj de Aaron, oferi oferajxojn pro Siaj pekoj, kaj poste pro la pekoj de la popolo, cxar Li havis nenian pekon (7:27-28). La aliaj cxefpastroj oferis la sangon de bestoj kiu ne povis forpreni pekon (10:1-4), sed Jesuo Kristo oferis Sian propran sangon (9:12) unufoje (9:26; 10:10, 12). Pro sia morteco, estis multaj cxefpatroj kun portempa pastreco (7:23); sed la pastreco de Jesuo Kristo estas eterna pastreco cxar Li vivas poreterne (7:25). La pastreco de la aliaj cxefpastroj estis konformita je la monda modelo de la aktuala sanktejo en la cxielo (8:5), sed Jesuo Kristo konformas Sian servon je la cxielo (4:14; 9:11), sidante je la dekstra flanko de Dio (10:12). Per Sia ununura oferajxo, Li atingis Sian celon – la sanktigon de Sia popolo. Kia granda Cxefpastro! Ne mirinde, iu ajn kiu akceptas Lin kiel sian personan Savinton kaj Sinjoron - la ununura interulo inter Dio kaj homoj (vidu: 1 Timoteo 2:5) – povas veni rekte al la cxeesto de Dio.
Estis, kaj ankorau estas, multaj sin-proklamitaj interuloj inter Dio kaj homoj. Neniu el ili havas la kvalifikojn kiuj distingas Jesuon Kriston kiel la plej grandan Cxefpastron. Tial, ili ne povas savi iun kiu sekvas ilin.
Kiu estas via reprezentanto antau Dio? Akceptu Jesuon Kriston hodiau kaj havu la kuragxon de renkonto kun Dio nun kaj estonte.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Monday, July 6, 2015
SAMSEKSEMA GEEDZECO: LA VORTO DE DIO RESTAS NESXANGXEBLA
Estimataj,
Mi dissendis cxi tiun predikon antau malpli monato. Tamen, la antaunelonga jugxo de la Amerika Superega Tribunalo subtante la samseksema geedzeco farigos min dissendi cxi tiun predokon denove. Ne gravas ia homo-farita legxo,
LA VORTO DE DIO RESTAS NESXANGXEBLA
Cxar: Cxiu karno estas herbo, Kaj cxiu gxia cxarmo estas kiel kampa floreto. Sekigxas herbo, velkas floreto; Sed la vorto de la Eternulo restas eterne. Kaj cxi tiu estas la parolo, kiu estas predikita al vi” (1 Petro 1:24-25).
Antau nelonge, mi surretelegis artikolon titolitan je la angla, "Are Christians Changing Their Minds On Gay Marriage?” [esperante: "Cxu Kristanoj Sxangxanta Iliajn Mensojn Sur La Samseksema Geedzeco?"] La verkisto de la artikolo estis malaprobita cxe la opinioj de iuj konsiderindaj kristanoj en Ameriko kiuj sxangxas sian opinion en favoro de samseksemo. La verkisto ankau ripetis la starpunkton de la Vorto de Dio pri tiu nenormala ago. Kiam mi legis la artikolon, mi rememoris la lastatempan vocxdonon en favoro de la samseksemo en Respubliko Irlando, lando kiu supozeble estas regata cxefe de kristano. Estas hontinde, ke kelkaj eklezioj ankau jam akceptis tiun deturnitan agon kaj nun ekzistas samseksemaj pasxtistoj kaj ecx samseksemaj episkopoj!
Mi tute ne povas imagi kiel tia afero farigxos debato au praktiko inter kristanoj kiam la ordonoj de la Sankta Biblio estas tre klaraj pri tio. Jen kelkaj el la ordonoj:
“Kaj kun virseksulo ne kusxu, kiel oni kusxas kun virino: tio estas abomenajxo” (Levidoj 18:22).
“Kaj se iu kusxis kun viro kiel kun virino, abomenajxon ili ambau faris: ili estu mortigitaj, ilia sango estu sur ili” (Levidoj 20:13).
“Tial Dio fordonis ilin al malhonoraj pasioj; cxar iliaj virinoj sxangxis la naturan uzadon en kontraunaturan; kaj tiel same ankau la viroj, forlasante la naturan uzadon de la virino, brulis en sia volupto unu al alia, kaj viroj kun viroj faris hontindajxon kaj ricevis en si mem la taugan rekompencon de sia malvirto” (Romanoj 1:26-27).
“Au cxu vi ne scias, ke la maljustuloj ne heredos la regnon de Dio? Ne trompigxu: nek malcxastuloj, nek idolanoj, nek adultuloj, nek molmoruloj, nek viruzacxantoj, nek sxtelistoj, nek aviduloj, nek drinkuloj, nek insultantoj, nek rabemuloj, heredos la regnon de Dio” (1 Korintanoj 6:9-10).
“Sed ni scias, ke la legxo estas bona, se oni gxin laulegxe uzas, sciante, ke la legxo ekzistas ne por justulo, sed por homoj senlegxaj kaj malobeemaj, malpiaj kaj pekemaj, malsanktaj kaj profanaj, por patromortigantoj kaj patrinomortigantoj, hommortigantoj, malcxastuloj kaj viruzacxantoj, homsxtelistoj, mensogantoj, falsejxurantoj, kaj cxio ajn alia kontraua al la sana doktrino; lau la konfidita al mi evangelio de la gloro de la benata Dio” (1 Timoteo 1:8-11).
Per cxi tiuj bibliaj ordonoj, la praktiko au debato cxu konsideri au akcepti samseksemon en kristanaro estis disvenkita kaj neniu rajto-pensanta kristano devus stari kontrau la ago negrave kiom populara gxi farigxas en nia socio . La Vorto de Dio anstatauas ajnan alian normon. Iuj tiel nomataj kristanoj povus sxangxi siajn opiniojn pri ajna polemika temo, la Vorto de Dio staras firma kaj restas nesxangxita negrave la sxangxigxantaj tendencoj en la mondo.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Pregxa Pukto: Pregxu, ke vi restos fidela al la Vorto de Dio negrave la populara tendenco cxirkau vi.
Saturday, June 27, 2015
SE NE PRO DIO...
Estimataj,
SE NE PRO DIO...
"Gxi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis; cxar Lia kompatemeco ne finigxis, Sed cxiumatene gxi renovigxas; granda estas Via fideleco" (Plorkantoj 3:22-23).
Ni jam estas je la mezo de la jaro. Cxu vi iam rememoris tion kion Dio jam faris por vi cxi-jare? Mi faris, kaj konstatis ke se ne pro Dio, precipe pro Lia fideleco sur mia vivo, probable mi ne plu ekzistus nuntempe.
Mi havas kuzinon kiu kreskis kun mi. Nia intimeco tiam igis homojn aludis al ni kiel "edzo kaj edzino." Tamen, edzeca kaj aliaj devigoj de vivo disigis nin dum multaj jaroj, kvankam ni telefonadas unu al la alia. Sxia nelonga vizito al mia familio estis rememorigo de niaj infanecaj jaroj. Ni rememorigis tiam kiam ni kreskis kaj nuntempe dum ambau ni jam estas felicxe edzigitaj kun infanoj. Ni pridiskutis niajn travivajxojn je la pasintaj jaroj. Kiel aktiva flegistino, sxi rakontis multajn travivajxojn de mortantaj homoj kiuj mortis je sxia cxeesto. Sxi notis ke multaj el tiaj homoj estis pli junaj ol sxi. Tio kio kutime venas al sxia menso kiam ajn tiaj homoj mortas estas, kio faras sxin pli bona ol cxi tiuj homoj, kaj igas Dion savi sxian vivon gxis nuntempe. Mi ankau rememorigis multajn fojojn kiam mi vojagxis precipe sur la dangxera vojo de mia lernejo. Kial Dio savis min el cxiuj specoj de timindaj akcidentoj kiuj mortigis multajn homojn? Mia kuzino kaj mi konkludis ke estas la graco de Dio kiu igas nin ankorau esti vivaj hodiau. Se ne pro la fideleco kaj graco de Dio, la sxtormo de vivo devus konsumi nin!
Se vi rememorus, vi vidas multajn aferojn kiujn Dio jam faris por vi. En tiu himno, "Count Your Blessings" ("Nombru Viajn Benojn"), Johnson Oatman verkis, "Kiam vi rigardas aliajn kun iliaj teroj kaj oro ... nombru viajn multajn benojn kiujn mono ne povas acxeti.... Nombru viajn benojn, nomu ilin unu post la alia; Nombru viajn benojn, Vidu tion kion Dio jam faris; Nombru viajn benojn, nomu ilin unu post la alia; Nombru viajn multajn benojn, vidu tion kion Dio jam faris."
Se ne pro la fideleco kaj graco de Dio....
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Saturday, June 20, 2015
LA PLEJ GRANDA AMO DE PATRO
Estimataj,
LA PLEJ GRANDA AMO DE PATRO
"Rigardu, kian amon la Patro donis al ni, ke ni estas nomataj infanoj de Dio; kaj tiaj ni estas. Pro tio la mondo nin ne konas, cxar gxi Lin ne konis" (1 Johano 3:1).
Regxo Davido estis tia amema patro. Li amis siajn infanojn tiel ke li ne volis ke io malbona trafu ilin, ecx kiam la infanoj estis ribelaj kaj celis ke li mortu. La kazo de Absxalom estas bona ekzemplo pri tio. Jen filo kiu volis renversi sian patron kaj ecx ne zorgis se la patro mortis (vidu: 2 Samuel 15). Malgrau tio, Davido ankorau zorgis pri li kaj ordonis al siaj militestroj prizorgi la vivon de Absxalom en la sekva civila milito (vidu: 2 Samuel 18:5). David ploris amare kiam li lernis pri la eventuala morto de Absxalom kaj deziris ke li (David) mortus anstataux Absxalom (vidu: 2 Samuel 18:28-33). Kia granda amo de patro!
Tamen, estas plia la amo pruvita de nia cxiela Patro. Dio, la Kreinto de la Universo amas homon tiel ke Li faris lin la krono de Sia kreado. Li kreis la homon por regi super cxiuj kreitajxoj (vidu: Genezo 1:28-30; Psalmo 8:5-7). Malgrau tio, homo malobeis Dion kaj falis el favoro kun Dio. Dio elpelas homon el Sia gxardeno (vidu: Genezo 3). Tamen, Dio rapide komencis vojon de savo por homo (Genezo 3:15, 21). Malgrau tio, homo daurigis sian ribelecon (Genezo 6:5-7), Dio ne forlasis la homon plene. Li ankorau konservis restajxon je la persono de Noa kaj renovigis Sian interligon kun homo (Genezo 9). Dio vokis Abrahamon el liaj parencoj kaj establis nacion tra liaj posteuloj. “El lia idaro Dio lau promeso venigis al Izrael Savanton, Jesuon" (Agoj 13:23). Jesuo Kristo venis en la mondon kaj pagis la finfinan oferon pro la peko de homaro. Kiel zorga kaj amanta Patro, Dio faris cxion tion kiam homo daurigis esti ribela. Apostolo Paulo resumis tiel: "Sed Dio rekomendas al ni Sian amon en tio, ke dum ni ankorau estis pekuloj, Kristo mortis por ni" (Romanoj 5:8. Vidu ankau: Johano 3:16; 15:13; Romanoj 3: 5, 5:6-7; 8:39; 1 Johano 4:10). Al cxiu, kiu kredas en Jesuo Kristo, estas donita la rajto farigxi infano de Dio (vidu: Johano 1:11-13). Ne mirinde, Apostolo Johano povis ekkrii: "Rigardu, kian amon la Patro donis al ni, ke ni estas nomataj infanoj de Dio; kaj tiaj ni estas" (1 Johano 3:1). Kia pli granda amo de nia cxiela Patro!
La cxiela Patro pruvis tian grandan amon por ni ecx dum ni ne meritas gxin. Cxu vi proprigis tiun amon en via vivo ricevante Jesuon Kriston kiel vian personan Savanton kaj Sinjoron? Kiel patro, cxu vi amas viajn infanojn malgrau tio kio ili estas au kion ili faras al vi?
Felicxan Tagon de Patro!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Pregxa Punkto: Pregxu, ke patroj povos ami siajn infanojn malgrau cxiu antauvideblajxo.
Subscribe to:
Posts (Atom)